Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/multinationals-moeten-naast-lusten-ook-lasten-willen~a4182343/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Al nova entreprena kulturo

Grandaj entreprenoj havas problemon pri legitimeco. Ili ja volas la ĝuojn, sed ne la ŝarĝojn. La kultur-renversado devas veni de interne.

Volkskrant 10 novembro 2015

 

Fare de Huub Ruel

 

Por entrepreno, iĝi granda kaj internacia montras iniciatemon, kaj pri tio estas nenio malbona. Sed ĝi kondukas ne nur al avantaĝoj, ĝi ankaŭ kunportas ŝarĝojn: kreskantan respondecon. Respondeco por propravole pagi impostojn, por sincere voli redukti medio-poluadon, por sincere ekfunkciigi la financan sistemon konvene por la socio kiel tutaĵo, por oferi al homoj laborkondiĉojn kiuj estas homindaj.

Bedaŭrinde, grandaj internaciaj kompanioj daŭre aperas negativaj en la novaĵoj, ĉar ili ne prenas tiun kreskantan respondecon. Ĉar ili amase ĉasadas la plej favoran impostan klimaton (pensu pri Starbucks), ĉar ili faras grandegajn premgrup-kampanjojn por persvadi politikistojn kaj popolreprezentantojn al favora leĝdonado (pensu pri Volkswagen), ĉar ili ekspluatas memreguladon por siaj propraj celoj (pensu pri RABO-banko kun Libor-interezokvotoj) aŭ ĉar ili serĉas malmultekostajn produktadejojn kie bazaj homaj rajtoj estas malrespektataj (pensu pri vestaĵfabrikoj).

 

Potenco

Esti granda kaj internacia donas potencon. Multaj grandaj internaciaj entreprenoj laŭ vendosumo kaj konsumantbazo konkuras kun landoj kaj registaroj. Ekzemple Google reprezentas aktivan adeptaron, kiu pli ampleksas ol la loĝantar-nombro de landoj kiel Ĉinio aŭ Barato. Kun tiu potenco tiaj entreprenoj povas meti premon sur registaroj kaj parlamentoj, aŭ lasi ilin pravigi sin per unu por venki la alian, kiel lastatempe montris la Volkswagen-dizel-skandalo.

Ĉu tiam estas nenio, kion ni povus fari, por postuli de tiuj entreprenoj iun klarigon kaze de malfunkcioj? Ke civitanoj aŭ klientoj kiel akciuloj mastras, kaj do povus venigi estrojn por riproĉo, estas miskompreno. La ĉefaj akciuloj de grandaj entreprenoj estas ofte aliaj grandaj korporacioj, investantoj aŭ grandaj invest-fondusoj. Tiuj havas antaŭ la okuloj ne la interesojn de la averaĝa civitano aŭ kliento. Profito multfoje regas.

 

Premo de la socio

Kaj kio pri la premo de la socio, por entrepreni kun sociala respondeco? Kvankam sur tiu tereno dum la lastaj jaroj la granda internacia entreprenaro certe faris demarŝojn, estas dubinda ĉu ili ankaŭ vere agadas laŭ tio. Socie respondeca entreprenado en la praktiko sin apogas forte sur la ideo «redoni ion al la socio», kiel kompenso por la malpli belaj aspektoj de la internacia aktivado. Rigardu kompaniojn kiel Volkswagen, Rabobank kaj Starbucks. Ili ĉiuj havas belajn raportojn pri socie respondeca entreprenado, kaj montras ĉiajn agadojn ĉe la «fronto» por kontribui al la klimat-regado, al medi-plibonigo aŭ al malriĉec-mildigo. Tio tamen estas absolute nekredinda se ili ĉe la «malantaŭa flanko» aktive provas trompi konsumantojn kaj registarojn, aŭ lasi tiujn pravigi sin per unu por venki la alian, por akiri oportunajn kondiĉojn.

Pli striktaj leĝaro kaj regularo devas ne esti la motivado por grandaj internaciaj entreprenoj  —  tiu devas veni de interne. Por ekhavi la grandan internacian entreprenaron sur novan plenvaloran vojon, nova konscio en estrarejoj necesas.

 

Adaptu instruplanojn pri entreprena administrado, entreprena gvidado kaj ekonomiko. 

 

Nova tipo de gvidanto

Tio postulas novan tipon de gvidanto, pioniran vidon pri la rolo, funkcio kaj pozicio de granda internacia entrepreneco, kaj ankaŭ renovigon de instruoj pri ekonomiko kaj entreprena gvidado.

Gvidi multnacian kompanion estu funkciigata de el pli larĝa aro de valoroj. Nun temas ĉefe pri kreado de ekonomia valoro. Multnaciaj kompanioj kiuj ne volas ke registaroj daŭre riproĉas ilin, devas kuraĝi entrepreni laŭ maniero kiu servas la interesojn de la internacia komunumo ĝenerale.

Krom tio, multnacia kompanio ankaŭ havas suverenecon, ne tiom geografie, sed en konceptoj de teĥnologio, scio kaj merkato. Internacia kompanio sekve estas ankaŭ internacia diplomatia ludanto. Ĝi rilatas al registaroj, ŝtatestroj, internaciaj NRO[i]-j, multflankaj kaj supernaciaj organoj. Tio ankaŭ postulas respondecan konduton, kiu preteriras la akciulo- kaj borsokurzo-fokuson.

 

Socia aktoro

La internaciaj entreprenistoj, manaĝeroj kaj CEO[ii]-oj de la estonto:  por ilin klerigi surbaze de fundamente pli larĝa, pli valorbazita perspektivo de la internacia entrepreno, la instruplanoj pri entreprena gvidado, entreprena administrado, kaj ekonomiko estu adaptataj. Tiuj estas ĉefe kunmetitaj el la ‘klasika’ ekonomia pensado, la internacia entrepreno kiel profito-generatoro.

Kio necesas, estas ke oni en fakoj kiel business strategy prezentos la internacian entreprenon kiel socian aktoron, anstataŭ kiel ĉefe ekonomian aktoron. Gvidadi tian entreprenon postulas larĝan substantivan bazon, scion pri socio, politiko kaj internaciaj rilatoj.

Multnacia entrepreno ne eblas sen legitimeco en la internacia areno. Por atingi tion, necesas repondeca konduto: fari profiton, sed ankaŭ esti preta pagi impostojn, esti esence entuziasma por plibonigi la medion kaj esence entuziasma por havigi humanajn laborkondiĉojn.

Nuntempe kaj estontece, multnacia entrepreno devus akcepti ne nur la ĝuojn sed ankaŭ la ŝarĝojn.

 

 

Huub Ruel estas docento pri International Business en la Altlernejo Windesheim (ĉe la urbo Zwolle, en Nederlando).

 

[i] NRO: Ne-Registara Organizaĵo; anglalingve: non-governmental organization (NGO)

[ii] CEO (Chief Executive Officer): estrar-prezidanto

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com