Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/politici-trekken-geen-lessen-uit-het-verleden~a4167379/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Politikistoj ne lernas el la pasinteco

Volkskrant 21 oktobro 2015

Fare de  Rens van Tilburg

 

"La historio ne ripetas sin, sed ĝi ja rimiĝas kun si mem." Ankaŭ nun multe sonas malagrable konata. En 1937 la Usonanoj pensis ke la ekonomio estis sufiĉe restarigita por impostplialtigo. Sed nova recesio sekvis. Nun, same sep jarojn post kolapso de la financa sistemo, minacas en Usono plialtigo de interezo. La IMF[i] avertas pri la konsekvencoj de tio por la en ŝuldoj trempitaj ‘novaj’ landoj kiel Ĉinio, Brazilo kaj Turkio.

Ni havas la avantaĝon ke ni povas lerni de la eraroj de la pasinteco. Tiel en 2008, unu el la plej grandaj fakuloj pri la historio de la 1930-aj jaroj, Ben Bernanke, estis prezidanto de la Fed, la Usona centra banka sistemo. Kie en la tridekaj jaroj la Fed nenion faris, ĝi ĉi-foje inundis la ekonomion per dolaroj. Io kio bedaŭrinde multe pli malfrue kaj malpli intense okazis en la eŭrozono. Alie ol antaŭ okdek jaroj, ni nun ankaŭ scias ke finfine ĉiu malgajnos se ĉiuj landoj ekagas por protekti sian propran ekonomion. La komerca milito de tiutempe ne realiĝis.

Unu profesia grupo dum la lastaj okdek jaroj bedaŭrinde okupiĝis pri tute aliaj aferoj anstataŭ ol lerni el la pasinteco: niaj politikistoj kaj iliaj konsilantoj. Siatempe, la ŝparema Nederlanda ĉefministro Colijn[ii] suprenpuŝis la senlaborecon. Li ankoraŭ ĉiam havas fidelan sekvantaron. La elĉerpado-politiko de la eŭro-gvidantoj severe damaĝis la ekonomion kaj minimumigis la socialajn bufrojn.

La stimulado devis antaŭ ĉio veni de la centraj bankoj. Tiuj presis senprecedencajn kvantojn de novaj dolaroj, pundoj kaj eŭroj. Tiu nova mono bedaŭrinde, pro manko de postulo en la reala ekonomio, precipe aranĝiĝis en kapitalmerkatoj: domoj, akcioj kaj ŝtataj obligacioj. Kunveturi ĉe prezoaltiĝo en kapitalmerkatoj estas ja rapide kaj facile enspezi monon, tamen estas ankaŭ neproduktiva uzado de resursoj, kaj pro tio ne tenebla. Emerĝantaj merkatoj tiel denove iĝas malsuprenirantaj merkatoj.

En la eŭrozono kreskas nun la postulo je ankoraŭ pli da novaj eŭroj: la inflacio restas malalta, la senlaboreco alta, kaj la eŭro-kurzo denove plialtiĝas. Ĉu tio estas ĉar Usono tamen plutenos la interezon malalta? Ĉu plia Ĉina kurzofalo estas atendebla? Anstataŭ komerca milito minacas valuta milito: kiu presas la plejmulton da mono, kaj tiel  – per la plej ĉipa monero –  povas pleje stimuli sian ekonomion? Mona konkurado kiu solvas nenion, sed ja plue malstabiligas la financajn merkatojn. Dume en Nederlando niaj tute optimismaj registaranoj ludas kun vervo la unikan rolon kiun la Nederlanda politiko ankoraŭ vidas por si mem destinatan en tempoj de eŭro kaj tutmondiĝo: la arĉa kvarteto sur la dekliva ferdeko de la Titanic.

Antaŭ preskaŭ okdek jaroj, la krizo finiĝis kiam multaj registaroj samtempe ekirigis senprecedencan ‘stimulprogramon’. Tio eliminis la senlaborecon, malaperigis ŝuldojn, kaj donis al la ekonomio grandan nombron da teĥnologioj. Estas vere ke ĉi tio fakte ĝustas, sed ĝi estas ankaŭ tro roza prezento de aferoj. Ĉar la drame pliiĝintaj registar-elspezoj faris ja miraklojn por la ekonomio, la tiel financita Dua Mondmilito perdigis al 72 milionoj da homoj la vivon.

Same pro la daŭra ekonomia stagnado, ankaŭ nun la monda paco troviĝas antaŭ flama fajro. Sirio estas nur la plej lastatempa ekflamiĝo en eksplodema Mez-Oriento. Putin-on ni renkontas ĉie. Kaj sur nia propra kontinento, atakoj kontraŭ rifuĝintoj kaj iliaj kvazaŭaj politikaj helpantoj ne plu estas esceptoj.

Nun ĉi ĉio povus ja ankoraŭ finiĝi seneksplode. Tamen, povus ankaŭ denove finiĝi ege malbone. La ŝanco je tio nun pliiĝas jam dum jaroj. Lasi la ekonomion antaŭenstumbli estas nepravigebla risko. Tro multaj homoj staras tro longe ĉe la flanko. Tio nutras la malkontenton, la batalemon. Estas la politiko kiu devas kanaligi tiun energion, utiligi la financan spacon kiu ekzistas.

 

Estimata Nederlanda registaro kaj via tutaĵo de publikaj servoj, vi povas enspezi senpagan monon! Investu vi en la ekonomio! Tiel helpu vi la homojn akiri laborpostenojn! Ĉe tio dediĉu vin al investoj kiuj faros la ekonomion malpli dependa de fosilia energio kaj limigitaj krudmaterialoj. Ĉi ĉio repagos sin altgrade kaj larĝe. La klopodo necesa por fari la mondan ekonomion ekologie daŭrigebla, ja estis komparita kun tiu de milit-ekonomio. Se ni nun tamen devas ekbatali, lasu nin antaŭ ĉio ekigi la ĝustan batalon. Komencu ni ekonomian stimulon kiu homajn vivojn savos, anstataŭ kostos.

 

Rens van Tilburg  estas ligita al la Universitato de Utrecht (en Nederlando) kaj esploradas i.a. la financan sektoron de multnaciajn entreprenoj.

 

[i] IMF = Internacia Mona Fonduso

[ii] La konservativa ĉefministro Colijn, kiu tenis potencon de 1933 ĝis 1939; la aktuala registaro de Colijn traktis programon de ampleksaj tranĉoj por konservi la valoron de la guldeno, rezultigante la tumultojn de laboristoj; vidu ankaŭ: http://epo.wikitrans.net/Netherlands_in_World_War_II

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com