Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2015/10/7/welvaart-is-gebouwd-op-immigranten-1542710
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Prospero apogas sin sur enmigrintoj

NRC 7 oktobro 2015

 

Fare de   Louise O. Fresco

 

Krom ĉiuj tiuj novaĵoj kiuj ĉiutage ĉirkaÅ­as nin, kaj kiuj por ni pli vere valoras kiel mini-aferoj (pinta prezo de Rembrandt-pentraĵo,   nefunkciantaj novaj trajnoj), la okupiĝo pri rifuĝintoj jam preskaÅ­ malaperis el nia ĉefa atento. Ni volonte kvietiĝas kun la memkontenta konstato ke sportejoj kaj litkovriloj pretas, kaj nenie grandaj dramoj okazas. Sed memkompreneble nur nun la afero vere komenciĝas. Loko dormi kaj bovlo de supo ne konstituas vivon. Por vivo gravas rolo en la socio, senti sin bonvena kaj sencohava. Volontuloj, kiuj multnombre  – feliĉe ankaÅ­ en Nederlando –  plejbone aktivadis, povas al tio kontribui nur limigite.

Loko en la socio ja signifas preskaŭ ĉiam laboro. Spertoj el la pasinteco, ekzemple ĉe rifuĝintoj el Vjetnamio aŭ Srilanko, indikas unusencan ŝablonon. Kiuj sukcese integriĝis, povis tion ĉefe ĉar ili trovis trejnadon kaj laborpostenon. Manko de laboro kondukas al sento de ekskludo kaj senhejmigo, honto kaj senpoveco. Kiu ne laboras, havas nenion por fieri, neniun ekster sia propra rondo por interkomuniki kun. Tio kondukas al viroj kiuj ne kapablas subteni sian edzinon kaj siajn infanojn; al viroj kiuj perdas sian memfidon, al virinoj kiuj ne kuraĝas iri surstraten, kaj al infanoj kiuj en la lernejo estas ĉikanataj aŭ ignorataj. Krome, rapida transloĝiĝo de rifuĝejo al vera loĝdomo estas esenca por sento de hejmeco, same kiel la lernado de la Nederlanda lingvo kaj la lernejo por infanoj. Neniu integriĝo sen lingvo.

 

Uzu neatenditajn bonŝancojn por nacia integriĝo- kaj dungado-plano

 

Laborposteno estas nepra bezonaĵo. Tio postulas personan manieron de traktado. Rifuĝintoj ne estas grupo, sed individuoj kun diverĝaj karakterizaĵoj en edukado, fono kaj aspiroj. Laŭ atendo la granda grupo de Sirianoj estas relative bone edukitaj. Por ili povus iom rapide esti laborpostenoj, ĉefe en la medicina sektoro, kiel inĝenieroj aŭ en la IT[i]. Tiu bona trejnado verŝajne multe malpli koncernas Afganojn kaj Somalianojn, sed ankaŭ por malalt-edukitaj rifuĝintoj ekzistas laborpostenoj. Aktiva identigado de tio estas la urĝa tasko por la privata kaj publika sektoro. Ankaŭ tie temas pri detaloj, ĉar la bezonoj kaj eblecoj inter prizorgo, konstruado kaj agrikulturo sufiĉe diferencas. Laŭ mia vidpunkto venu plejeble rapide nacia integriĝo- kaj dungado-plano. Kontribui al tiu povas ja kelkaj de la neatenditaj bonŝancoj, promesitaj de la (Nederlanda) ministraro. En Nederlando la manko de laboristoj ankoraŭ ne estas prema. Laŭ The Economist (de 19 septembro) malpli ol 15% de la entreprenoj havas problemon ĉe la plenigado de vakantaĵoj. Tre ironie ĝuste la landoj kiuj plej malfide alfrontas rifuĝintojn, havas la plej grandan bezonon de laboristoj. En Hungario kaj Pollando dum la venontaj dudek jaroj la loĝantaro malkreskos je 5-10%. Preskaŭ 60% de la Hungaraj entreprenoj jam nun havas penon trovi personalon, se ne paroli pri estonta pensio-breĉo. Cetere, Svedio kaj Germanio ankaŭ jam nun havas mankon de laboristoj. Tio ne estas argumento por enmigrado en si mem, sed alvoko por sukcesplena enmigrado.

Kompreneble rifuĝintoj ne estas 'plug-in' solvo por strukturaj ekonomiaj kaj demografiaj problemoj en griziĝantaj socioj. Multaj de ili ne estas ne adekvate trejnitaj, kaj bezonos longan tempon alkonformiĝi. Eble ili ĉiam sopiros la landon kiun ili forlasis. Sed laborposteno helpos, same kiel trejnado por iliaj infanoj. Nia Eŭropa kaj nacia prospero estas kaj ankaŭ estonte restas bazita sur enmigrantoj. Kaj sen antaŭa gastamo, multaj de ni estus ĉi tie neniam estintaj.

 

Louise O. Fresco  estas verkistino, kaj prezidanto de la Konsilio de Regantoj ĉe Wageningen UR (University & Research centre) en Nederlando.

 

[i] IT = Informadika Teĥnologio

Ĉiuj artikoloj   |  




©marto 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass