Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/hoe-vergaat-het-ex-joegoslaven-in-nederland~a414841
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Eks-Jugoslavianoj en Nederlando: jen sukcesrakonto

Intermita okupiĝo pri dekmiloj da rifuĝintoj, nun en 2015, ankaŭ jam okazis en 1992-1993. Tiam koncernis Bosnianojn, Kroatojn kaj Serbojn el la de interna milito disŝirita Jugoslavio. Tiuj tiamaj rifuĝintoj, kiel ili nun fartas?

Volkskrant 24 septembro 2015

 

Fare de   Marjon Bolwijn   kaj   Geerlof de Mooij

 

La dekmiloj da rifuĝintoj el la estinta Jugoslavio, kiuj antaŭ 20 ĝis 23 jaroj serĉis rifuĝon en Nederlando, estas sufiĉe bone integritaj en la Nederlanda socio. La dungiteco kaj edukad-nivelo de ili estas altaj. La plejmultoj bone parolas la Nederlandan kaj sentas sin hejme en ilia nova patrujo.

Tio evidentiĝas el diversaj esploroj de inter aliaj la Centra Buroo por Statistiko (CBS)[i] kaj konsultado de diversaj kompetentuloj kaj membroj de la komunumo de eksaj Jugoslavianoj. Ties indico de senlaboreco estas inter la plej malaltaj de ĉiuj migrant-grupoj, kaj la edukad-nivelo inter la plej altaj. Tiu lasta veras eĉ pli por la dua generacio, de kiu pli ol 40 procento partoprenis universitatan aŭ profesian klerigon. Tio estas eĉ iom pli ol la nacia mezumo en Nederlando.

"Tiu grupo implicite akiris lokon en la Nederlanda socio," diras migrado-ekspertizisto Godfried Engbersen, profesoro pri sociologio ĉe la Erasmus Universitato en Roterdamo. La unuajn dek jarojn post ilia alveno en Nederlando, grandaj zorgoj estis pri la integriĝo de tiuj rifuĝintoj, ja 37.000 viroj kaj virinoj. La senlaborec- kaj kriminalec-kvotoj komence estis altaj, montris enketoj de inter aliaj Engbersen.

Sukceso eblas ĉe la integriĝo de tiel granda grupo de traŭmatigitaj rifuĝintoj kiel Bosnianoj, Kroatoj kaj Serboj el iama Jugoslavio. Tio okazis ĉefe pro ilia alta edukad-nivelo  —  parto de la (senlaboraj) maljunuloj estas revenintaj al Bosnio.

Engbersen antaŭvidas ankaŭ glatan integriĝon de la miloj da milit-rifuĝintoj el Sirio alvenantaj en Nederlando ĉi-jare, almenaŭ se ili baldaŭ havos ŝancon eklabori. "La plej multaj Siriaj azilpetantoj estas ankaŭ bone edukitaj. La malriĉaj, malalt-edukitaj Sirioj postrestas en la rifuĝejoj de la Mez-Orienta regiono. Ili ne havas la rimedojn por vojaĝi plu. La azil-proceduro estas intertempe multe pli mallonga ol 20 jarojn antaŭe, kaj ĉe la nunaj 12.000 Sirianoj temas pri multe malpli grandaj nombroj ol dum la interna milito en antaŭa Jugoslavio. Ankaŭ oportuna estas ke la ekonomio refortiĝas."

 

Paraleloj

La plejmulto da Bosnianoj en Nederlando estas moderaj islamanoj. Ni povas supozi ke tio ankaŭ estas la kazo ĉe Siriaj rifuĝintoj.

   Dimitris Grammatikas, fondaĵo ‘Lize’ [ii]

Estas similecoj inter la subita pinto en la nombro da azilpetoj nun kaj 20 jarojn antaŭe. Same kiel nun, ĉe la alveno de grandaj grupoj de Siriaj kaj Eritreaj rifuĝintoj, la okupiĝo en 1992 kaj 1993 pri dekmiloj da Bosnianoj, Kroatoj kaj Serboj el la sanga interna milito, ekiriĝis intermite. Ankaŭ tiam superregis la ektimo pro la subita firma pliiĝo de la nombro da azilpetantoj, kaj estis akre debatata. Kaj ankaŭ tiam estis nia najbarlando Germanio la plej populara destino, estis la okupiĝo ĥaosa, sonis urĝa alvoko de Nederlanda vicministro[iii] al municipoj por disponigi salonegojn kaj loĝejojn, kaj estis kriza ŝirmejo per tendoj. Manke de tio, rifuĝintoj estus tranoktitaj en grenkampoj.

La plejmulto de la rifuĝintoj el antaŭa Jugoslavio ekhavis sufiĉe rapide permanentan restad-permeson, kaj pro tio povis facile komenci starigi novan ekzistadon. Kompare kun aliaj grupoj de rifuĝintoj tiutempaj, kiel Afganoj, Irakanoj kaj Somalianoj, ili en pli grandaj nombroj kaj kun pli da sukceso sekvis integriĝ-kursojn. Tio pliigas la ŝancojn trovi laboron.

Ne nur la bona eduknivelo donis al ili avantaĝon, ankaŭ la fakto ke ili kiel Orient-Eŭropanoj laŭkulture pli proksimas al Okcident-Eŭropo, kaj havas blankan haŭtkoloron – tiel diras migrad-spertulo Engbersen. "Stereotipado rolas ĉe laborebleco." Kiam demandita ĉu tiuj lastaj du aspektoj efikas malprofite al la Siriaj migrantoj, li diras ke la Sirianoj plejparte venas "el metropolaj areoj kun moderna, okcidenta vivstilo, kiu estas proksime al la okcidenta kulturo."

Dimitris Grammatikas de la fondaĵo ‘Lize’, sciocentro pri Eŭropa migrado, partoprenas en la optimismo de Engbersen pri la integriĝ-ŝancoj de Sirianoj. "La diferencoj kun la iamaj Jugoslavianoj eble estas pli malgrandaj ol ni unuainstance pensas. Sirio estis ĝis post la Dua Mondmilito sub Franca influo kaj situas, same kiel la eksa Jugoslavio, ne tro malproksime de la Eŭropa kulturo. Krome, la plejmulto de la Bosnianoj en Nederlando estas moderaj islamanoj, kaj ni povas supozi ke tio ankaŭ estas la kazo ĉe Siriaj rifuĝintoj."

La iamaj Jugoslavianoj trovis laborlokojn en fabrikado, konstruado, gastigado kaj publikaj servoj. Nuntempe la grupo ampleksas 83.000 personojn, de kiuj kvarono apartenas al la generacio de gastlaboristoj el la ses- kaj sepdekaj jaroj kun ties posteuloj. De ĉiuj enmigrint-grupoj havas iamaj Jugoslavianoj  - kun 1420 eŭroj monate -  la plej altan mezan enspezon. Impona ankaŭ estas, ke de la grupo kiu dum la interna milito en Jugoslavio fuĝis al Nederlando, granda plimulto kombinas laboron kun edukado, kio pliigas la ŝancojn sur la labormerkato. Kelkmil plejparte maljunaj, senlaboraj iamaj Jugoslavianoj estas revenintaj.

 

Sukcesplena generacio

Kiu ne plu havas ion ajn, senlace laboras por starigi ion novan.

   Edin Mujagic, mona ekonomiisto

Precipe la dua generacio de iamaj Jugoslavianoj fartas bone en edukado kaj sur la labormerkato, signife pli bone ol multaj aliaj enmigrint-grupoj, kiel Turkoj kaj Marokanoj, kiuj jam multe pli longe estas en Nederlando. Sed ankaŭ pli bone ol la Irananoj, kiuj kun la estintaj Jugoslavianoj apartenas al la plej bone edukitaj migrintoj.

La sukces-rakonton klarigas mona ekonomiisto Edin Mujagic surbaze de la malplenaj manoj kun kiuj la plej multaj rifuĝintoj el la antaŭa Jugoslavio venis al Nederlando. "Kiu ne plu havas ion ajn, senlace laboras por starigi ion novan." Tiun motivon Mujagic, kiu kiel 15-jaraĝa kun siaj gepatroj kaj fratineto fuĝis el la Jugoslava regiono Bosnio, ekvidis ankaŭ ĉe si mem. Dum lia studado en la Universitato de Tilburg[iv] "ne ekkaptis min la penso esti mallaborema. Miaj kunstudantoj evidente faris al si malpli da zorgoj pri ilia estonto."

Antaŭaj Jugoslavianoj mankas ekde 2004 en studoj pri integriĝo de migrantgrupoj. Tio signifas ke bone fartas ili, konkludas Engbersen. "Enketistoj ignoras ilin ĉar ili ne plu estas problema grupo; kaj politikistoj ne voĉigas la plendon, kiel ili ja faras ekzemple ĉe Somalianoj, kiuj malbone integriĝas kaj havas altan senlaborecon."

En la lastaj integriĝo-studoj de antaŭ dek jaroj, eks-Jugoslavianoj kune kun Iranaj enmigrintoj prezentis sin kiel la plej sukcesa grupo. En 2004 kun senlaborec-kvoto de 17 procentoj, kompare kun mezumo de 25 procentoj inter migrintoj ĝenerale. Ekde la ekapero de la ekonomia recesio en 2008, la kresko de senlaboreco inter eks-Jugoslavianoj restis minimuma, malkiel tiu inter aliaj migrint-grupoj. Ilia laborpartopreno estas unu el la plej altaj.

Tute senmakule iris dum la unuaj jaroj ne. La senlaboreco estis alta kaj la junuloj el la antaŭa Jugoslavio estis rimarkindaj ĉeestantaj en la kriminalec-statistikoj. Ili faris precipe kapitaldeliktojn, kiel ŝtelo kaj perfortaj eniroj. Estis indikoj, ke jam delonge ekzistantaj profesiaj krimaj bandoj rekrutigis junulojn el azilpetant-centroj. El ciferoj de CBS[v] montriĝas ke ekde 2007 la procentaĵo de ne nur suspektataj sed ankaŭ malliberigitaj junaj eks-Jugoslavianoj daŭre malkreskis ĝis tre sub tiu de Antilaj kaj Marokaj Nederlandanoj. "La junulara kriminaleco estas klare ne plu tiel timiga kiel ĝi estis", diras Engbersen.

 

Dankemeco

Rifuĝintoj el la iama Jugoslavio frapas la atenton pro ilia dankemo por la ricevo kaj ŝancoj en Nederkando, diras Emira Wijdenes de la Nederlanda Migrado-Instituto[vi]. Ŝi vidas tion de migrantoj kiujn ŝi akompanas ĉe reveno al ilia lando, kaj kiuj utiligas por tio registaran skemon. De tiuj ŝi nombris ĉirkaŭ 5.500 dum la pasintaj dek kvin jaroj. Estas homoj pli ol 55-jaraĝaj, kiuj havas nostalgion kaj iĝis senlaboraj. Tenonte iliajn apogpagojn ili reiras. "Ili volonte reciprokas kaj superŝarĝas nin per donacoj. Bosnia virino skribis leteron al Beatrix[vii]. Ŝi estis surprizita, ke ŝi ankaŭ ricevis respondon."

 

 

Kiel fartas eks-Jugoslavianoj en Nederlando?

 

"Mi iĝis ŝtata oficisto, mi estis ege fiera"

Nomo: Igor Ivakic

Aĝo: 40 jaroj

Pozicio: programestro de la Fondaĵo Legado kaj Skribado[viii]

En Nederlando ekde: 1992

"Mi estis 17 kiam mi kun mia patrino kaj malgranda frato hazarde alvenis en Nederlando. Post du jaroj en azilpetant-centro ni akiris loĝejon en Metslawier: Frisa[ix] vilaĝo kun 800 enloĝantoj. Volontuloj helpis nin survoje. En Nederlando ni ankaŭ estis reunuigataj kun mia patro, pri kiu ni du jarojn ne sciis ĉu li estis ankoraŭ viva. Oni direktis lin al la Sociala Servo por apogpago. Pri tiu li vere ne interesiĝis. Lia metio estis buĉisto, kaj li bicikle iris al ĉiuj viandejoj en la ĉirkaŭaĵo, ĝis li trovis laboron. Mi venis en transiran klason. Post unu jaro de socia pedagogia laboro sur MBO[x]-nivelo, mi povis iri al la HBO[xi]. En la ekzamenjaro mi komencis universitatan studon en sociologio. Tie mi renkontis Nederlandan knabinon, kun kiu mi ŝatis esti kune por la resto de mia vivo. Kun ŝi mi nun havas du filojn. Post miaj studoj mi iĝis ŝtata oficisto. Mi estis ege fiera labori por la registaro. Post kvar jaroj mi transiris al la Asocio por Rifuĝint-subteno[xii], nun mi estas programestro ĉe la Fondaĵo Legado kaj Skribado[xiii], kaj venontmonate mi komencos novan postenon kiel direktoro de la Nederlanda Centro por Junulara Sano[xiv]. Mia frato ĝisfine vizitadis HBO-on kaj laboras nun ĉe Shell[xv]. De miaj gepatroj ni lernis ke ni devus fari ion rekompence por la lando kiu donis al ni novan estonton. Mi sentas min Nederlandano, mi estas Nederlandano. Mia identeco formiĝis en ĉi tiu lando. Por pli maljunaj rifuĝintoj estas pli ĝena starigi novan ekzistadon. Mia gepatroj faris sian eblon, sed pro nostalgio reiris al Bosnio. Ili havas satelit-antenon sur sia tegmento, por ricevi Nederlandajn televidprogramojn. Tiel ili praktikas la lingvon de siaj genepoj. "

Marjon Bolwijn

 

"Dum la milito ni perdis ĉion"

Nomo: Armin Alijagić

Aĝo: 34 jaroj

Pozicio: prezidanto de la disvolva organizo 'Naša Perspektiva'[xvi]

Reen en Bosnio ekde: 2008 (post 16 jarojn en Nederlando)

"Antaŭ la milito, nia familio fartis bone. Mia patro estis havinta karieron kiel profesia futbalisto ĉe inter aliaj Sloboda Tuzla, kaj havis gravan funkcion ĉe paperfabriko en Prijedor. Mia patrino laboris kiel frizistino. Ni povis fari multajn amuzajn aferojn, kiel flossporton kaj montgrimpadon. Dum la milito ni perdis ĉion: nian hejmon kaj niajn enspezojn. Mi estis 11-jaraĝa kiam ni en 1992 venis en Nederlandon. Ni ĉiuj devis tute denove komenci. Du jarojn ni loĝis en rifuĝint-centroj. Post tio ni akiris apartamenton en Castricum[xvii]. Mia patro reaktiviĝis en futbalo, kiel trejnisto de la lokala futbalklubo, kaj mia patrino reprenis sian metion kiel frizistinon. Ni interilatis preskaŭ nur kun Nederlandanoj. Mi baldaŭ vidis min mem kiel Nederlandan. Instruistoj taksis mian nivelon tro malalte, sed tion mi malatentis. Ekde la plej malalta nivelo, internacia transira klaso, mi promociiĝis al la plej alta: magistro international management ĉe la Vrije Universiteit[xviii]. Pri tio mi ja fieras. Mi ĉiam havis la senton, ke mi iam revenus al Bosnio. Por helpi ĉe la disvolvo de la lando, kaj por ekuzi mian en Nederlando akiritan scion. Post mia magistra diplomo mi iris al Sarajevo por disvolva laboro. Unu jaron iĝis du jarojn, du jarojn iĝis tri jarojn, kaj antaŭ ol mi pri tio konsciiĝis, mi rezidadis ĉi tie. Mi nun estas prezidanto de la disvolva organizo 'Naša Perspektiva', kiu dediĉas sin al bona instruado por la Bosnia junularo. Mi ankaŭ laboras kiel sendependa konsultisto por Oxfam[xix] kaj la Monda Banko.

Geerlof De Mooij

 

"Mi ŝatus denove vivi en Bosnio"

Nomo: Marijan kaj Dusanka Gaspar

Aĝo: 50 kaj 48 jaroj

Laboro: kuiristo en hospitalo (li), kunlaboranto en kantino (ŝi)

En Nederlando ekde: 1993

Marijan: "Ni havis bonan vivon; propran hejmon kaj sufiĉajn enspezojn. La milito trafis nin. Ni estis 26- kaj 24-jaraĝaj kiam ni elfuĝis el nia lando, kun bebo de 1 kaj filino de 3 jaroj. Tuj kiam ni sciis ke ni rajtis resti en Nederlanda, mi pere de dungoficejo serĉadis laboron. Mi baldaŭ povis komenci en la kuirejo de hospitalo en Hilversum[xx]. Tie mi ankoraŭ ĉiam laboras. En Kanaleneiland en Utrecht[xxi] ni povis lui domon. La integriĝo pasis penige por miaj infanoj. En la lernejo ili estis la solaj blankuloj kaj pro tio batataj. Lernado de la Nederlanda lingvo iris malrapide, ĉar iliaj Turkaj kaj Marokaj samklasanoj parolis inter si sian gepatran lingvon. La malmultaj blankuloj loĝantoj en la strato estis incite forigataj. Ni estis ĵus rifuĝintaj el la etna purigado en Bosnio, kaj nun ni denove estis ĝuste en la mezo de tio. En 2001 ni aĉetis loĝejon en la nova kvartalo Leidsche Rijn[xxii]. Nia vivo estas nun trankvila kaj stabila. Mia edzino kaj mi laboras plentempe. Pro tio ni povas vivteni ŝiajn gepatrojn en Bosnio. Sen nia monata subteno, ili - kun pensio de 100 eŭroj monate - ne havus sufiĉe por siaj bezonoj. Nia plej maljuna filino estas frizistino kaj loĝas en Germanio kun ŝia edzo kaj du infanoj. Nia plej juna filino ĵus akiris ŝian MBO-diplomon. Ŝi ankoraŭ loĝas hejme kaj serĉas laborpostenon. Ni havas tri aŭtojn, domon en Nederlando kaj domon en Bosnio. Tamen mi ŝatus prefere vivi de 500 eŭroj tie, ol de 3.000 ĉi tie. La vivo tie estas pli malmultekosta kaj kvartalanoj havas pli da kontaktoj unu kun la alia, sed laborpostenoj estas tie apenaŭ. Tuj kiam ni estos pensiitaj, ni vendos ĉion kaj ekrezidos en Kroatio, en domo ĉe la maro.

Marjon Bolwijn

 

 

[i] 'Centraal Bureau voor de Statistiek' (CBS), en Nederlando.

[ii] fondaĵo ‘Lize’ (www.lize.nl) kolektas kaj disponigas aferkoncernan scion kaj ekspertizon pri Eŭropaj migrantoj en Nederlando.

[iii] la tiama Nederlanda vicministro Job Cohen.

[iv] Tilburg = urbo en Nederlando.

[v]   CBS = vidu piednoton i.

[vi]   Nederlands Migratie Instituut (www.nmigratie.nl)

[vii] Beatrix = la reĝino de Nederlando, ekde 1980 ĝis 2013.

[viii]   Fondaĵo Legado kaj Skribado = 'Stichting Lezen & Schrijven' (en Nederlando); vidu https://nl.wikipedia.org/wiki/Stichting_Lezen_%26_Schrijven

[ix]   'Frisa' rilatas al Friesland, provinco en Nederlando.

[x]   MBO (Middelbaar Beroeps-Onderwijs) = meznivela instruado (en Nederlando), pri metioj.

[xi]   HBO (Hoger Beroeps-Onderwijs) = altnivela instruado (en Nederlando), pri pli altaj profesioj.

[xii] Asocio por Rifuĝint-subteno = 'Vereniging Vluchtelingenwerk' (www.vluchtelingenwerk.nl ).

[xiii] Fondaĝo Legado kaj Skribado = vidu piednoton viii.

[xiv] Nederlanda Centro por Junulara Sano = 'Nederlands Centrum Jeugdgezondheid', vidu https://www.ncj.nl/ncj/jeugdgezondheid

[xv] Shell = granda internacie aganta entrepreno pri nafto kaj gaso, kies ĉefa administrejo estas en Hago, Nederlando (www.shell.nl).

[xvi] 'Naša Perspektiva' ("nia perspektivo") estas organizo en Sarajevo (Bosnio); vidu http://nasaperspektiva.ba

[xvii] Castricum = malgranda urbo en la nordo de Nederlando.

[xviii] Vrije Universiteit = unu el la du universitatoj en Amsterdamo.

[xix] Oxfam = organizo kiu luktas kontraŭ la malriĉeco; vidu: eo.wikipedia.org/wiki/Oxfam

[xx] Hilversum = mezgranda urbo en Nederlando.

[xxi] Kanaleneiland en Utrecht = kvartalo de la urbo Utrecht, unu el la plej grandaj urboj de Nederlando.

[xxii] Leidsche Rijn = nova kvartalo je la okcidenta flanko de Utrecht.

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com