Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/gastland-vaart-wel-bij-opname-vluchtelingen~a4136771/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Gastlando prosperos ĉe akcepto de rifuĝintoj

La historio pruvas ke bonvenigado de rifuĝintoj donos ekonomian profiton.

Volkskrant 7 septembro 2015

 

Opinio de   Vino Avanesi ,  studento en Nederlando

 

Argumentado pri kiel malfermo de la landlimoj por milit-rifuĝintoj estas la plej humana agmaniero, estus malŝparo de inko. Ĉi tiu argumentado temas do ne pri la etika problemo kiu disvolviĝas ĉe la limoj de Fortikaĵo Eŭropo. Kiu konas la moralan seriozecon de la problemaro, tiu ja ne bezonas esti konvinkata.

Kiu ne konas tiun, ne facile estos konvinkata de foto aŭ kelkaj surpaperaj simboloj. Tia argumentado plejparte preterirus la orelojn en la nuna Nederlanda medio de ‘pragmatismo’. Por esti aŭdata oni parolu la lingvon de la komunumo, kaj tiu estas bedaŭrinde ekonomia lingvo.

Temas ĉi tie pri la komunumo en Nederlando, gvidlando kies 60 procentoj el la loĝantaro, laŭ ciferoj de Kaleidos Research[i], ne deziras akcepti milit-rifuĝintojn en sia lando. La ciferoj krome montras ke kvar el dek Nederlandanoj timas ke la rifuĝintoj forpuŝos ilin sur la labormerkato.

Pragmatismo

Praktiki toleremon kaj bonvenigi rifuĝintojn havas ofte pozitivan rezulton por la gastlando.

Pensi pri laborpostenoj — jen pragmatismo. Ministro Asscher[ii] antaŭ nelonge pripensis ankoraŭ ĉiujn vakantaĵojn, kiujn altedukitaj lertaj migrantoj povos plenigi, se nur la landlimo estos malfermata. La registaro de vicĉefministro Asscher pledas per tio por malneta malsameco en la enmigrad-politiko, favore al grupoj kiuj povas generi plusvaloron por la enlanda ekonomio.

Oni antaŭvidus ke la Klerismaj valoroj, pri kiuj pli ol unu politikisto parolas ĉiuokaze, klinus la ekvilibron aliflanken: al grupoj kiuj lasis tutan vivon malantaŭ si, fuĝinte pro la sama netoleremo kiu nun fare de “Henk kaj Ingrid”[iii] facilanime estas disĵetata en la ciferecan sferon.

Reiru ni al la ‘ĝusta’ registro, por multaj Nederlandanoj la afero fakte havas ekonomian kaj ne etikan aŭ ideologian karakteron. Sed eĉ tiuokaze la socia kaj politika nevolo por afable akcepti la rifuĝintoj elspiras mankon de kompreno.

En la verko "Day of Empire" (Amy Chua, 2007)[iv] oni povas legi kiel la historio montras ke la praktikado de toleremo kaj bonvenigado de rifuĝintoj ofte rezultas pozitive por la gastlando, kaj ke maltoleremo precize plenumas la malon.

Revenanta fenomeno

Ni devas instigi ke la rifuĝintoj iĝos sukcesrakonto

Ekde la kultura kaj religia libereco kiun ĝuis la subuloj de la Granda Persa imperio, ĝis la Judaj komercistoj kiuj trovis sekuran rifuĝejon en la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Nederlandoj kaj ebligis la Oran Jarcenton  —  laŭ Chua tio estas historie revenanta fenomeno.

Gardado kaj altiro de homa kapitalo estas nepra kondiĉo por ekonomia, teĥnologia kaj militista sukceso. Tio koncernas ne nur mondpotencon, sed ankaŭ malgrandan landon de polderoj kaj digoj[v].

La malfermo de la landlimoj estas delikata afero; toleremo povas ja renversiĝi al maltoleremo kiam iuj civitanoj ne akceptas la rifuĝintojn kiel estantajn Nederlandanojn. Toleremo pro tio postulas ne nur malfermadon de limoj, ĝi ankaŭ postulas la efektivan klopodon  – de ĉiuj partioj –  por akcepti la rifuĝintojn en la teksaĵo de la Nederlanda socio.

Ĉi tio kunportas respondecon por doni al rifuĝintoj la samajn ŝancojn en edukado kaj en la labormerkato. Ni devas efektivigi ke la rifuĝintoj iĝos sukcesrakonto kaj kontribuos al la Nederlanda ekonomio. La ĝermon de netoleremo estos tiel mortigata.

Kvankam tio estas pli facile dirita ol farita, estas ĝuste la delikataj idealoj kiuj valoras esti plenumataj.

 

Vino Avanesi  studas Kulturan Sciencon ĉe Tilburg University[vi].

 

[i] Vidu www.kaleidosresearch.nl kaj www.ncdo.nl/weten

[ii] Asscher estas en Nederlando ministro de Sociaj Aferoj kaj Laborebleco, kaj ankaŭ vicĉefministro.

[iii] “Henk kaj Ingrid” estis stereotipo de Nederlandaj geedzoj, ambaŭ havantaj laborpostenon kun socialnorma salajro, loĝantaj kun iliaj du lernejaĝaj infanoj en nova urba kvartalo. La uzo de tiu stereotipo ekestis en 2010, proponite de la Nederlanda politikisto Geert Wilders, konata kiel oponanto de enmigrado el ne-okcidentaj landoj. Lian vidpunkton interpretis Henk kaj Ingrid, kiuj timis ke ili devas suferi pro la ekonomia krizo, kaj ke ili eble havos malpli da ŝancoj ol enmigrontoj.

[iv] La verko "Day of Empire" estas tradukita ankaŭ en la Nederlandan ("Wereldrijk voor een dag", Amy Chua, 2011).

[v] "malgranda lando de polderoj kaj digoj" estas Nederlando.

[vi] Tilburg University estas universitato en la Nederlanda urbo Tilburg.

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com