Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/laat-emotie-toe-in-debat-over-fort-europa~a4134390/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Permesu emocion en debato pri Fortikaĵo Eŭropo

Volkskrant 3 septembro 2015

 

Fare de   Lodewijk Pessers

Katastrofoj ekzistas proksimume laŭ du specoj. Unuflanke la ikonecaj katastrofoj: aviadilo kiu boras sin en ĉielskrapanton, atencoj en publika transporto, aŭ masakro al redaktistaro. Je la alia flanko estas la latentaj katastrofoj. Tiuj ne konsistas el unu sola drama okazaĵo, sed kutime el sinsekvo de pli malgrandaj faktoj.

Post teror-ago la socio estas ĉiufoje denove invitata deklari sin, prefere laŭ emocia maniero. Tio ĉiam kondukas al intensa reviviĝo de la publika debato. Latentaj katastrofoj havas alian efikon al ni. Kvankam la amplekso povas esti multajn fojojn pli granda, la debato estas nepre submetita al strikta disciplino. Kiu kulpiĝas pri emociaj esprimoj, senrajtigas sin mem. Kio restas estas la sterila, racia alproksimiĝo.

Laŭnombra alproksimiĝo

La respekto por la laŭnombra alproksimiĝo dominas nun la debaton pri ‘Fortikaĵo Eŭropo’. La semajngazeto The Economist antaŭ nelonge kalkulis ke ni devas nun nepre bonvenigi la perboatajn rifuĝintojn. Pro la kreskanta griziĝado, Eŭropo ja estas atendanta la enfluon de junaj, entreprenemaj homoj. Allasante tiujn migrantojn, ni faras servon al ni mem.

Grandaj partoj de la socio ne ŝajnas esti konvinkitaj pri tio. Flanke de ekonomia gajno rolas evidente ankaŭ nemateriaj konsideroj – certe se la promesita prospero atingas nur parton de la loĝantaro.

Kaj almenaŭ same grava estas la demando ĉu tiuj ekonomiaj argumentoj ja fakte estas fidindaj. Ĉu estas vere tiel, ke Eŭropo dum la venontaj jardekoj bezonos grandajn nombrojn da aldonaj laboristoj?

Pasintjare ministro Asscher[i] ankoraŭ avertis, ke en la estonto por multaj homoj ne plu estos pagata laboro, kaŭze de la rapide kreskanta ‘robotiĝo’. Sciencistoj ĉe la Universitato de Oxford eĉ antaŭdiras ke tiu procezo povos trafi la duonon de ĉiuj nuntempaj profesiaj grupoj, do ne nur la metiistojn.

Spaco por emocio

Ankaŭ parto de la kontorevizoroj, juristoj kaj aliaj funkciuloj en la sektoro pri publikaj servoj devus, dum la venontaj jardekoj, ektimi pro sia laborposteno. Ne griziĝado tiam estos la plej granda defio, sed la demando kiel ni traktu la malkvietan malaltan kaj mezan klason, por kiu estas nesufiĉa laboro. La tezo ke ni urĝe bezonas enmigrint-laboristojn estas do multe pli spekulativa ol ĝi eble aspektas.

Koncize dirite, kelkfoje tiaj procezoj estas tro kompleksaj por lasi sin kapti en racia analizo kun racia solvo. La spaco por emocio kaj intuicio kiun ni al la civitano malenvias (aŭ eĉ trudas) ĉe neatenditaj, ikonecaj katastrofoj, tiun spacon ni do ankaŭ devus al li doni dum krizoj okazantaj en slow motion.

Se la sekvo de tio estas ke la Eŭropanoj, pelataj de timego, tenos sian fortikaĵon fermitan, tiam estu tiel. Neniu ekonomikisto aŭ politikisto povas ĉimomente kalkuli ke tiu timo montriĝos malprava.

 

Lodewijk Pessers  estas ligita al la Universitato de Amsterdam kaj laboras kiel advokato.

 

[i] Asscher = la nuna Nederlanda vicĉefministro kaj Ministro de Sociaj Aferoj kaj Laborebleco. Vidu ankaŭ la artikolojn 17 ("Robotoj kreskigos socian malegalecon") kaj 19 ("Bonvenigu tiujn robotojn !") de ĉi-tiu retejo.

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© septembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com