Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/augustus/29/mensonterende-toestand-van-vluchtelingen-is-onacc-1527270
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Senhonoriga kondiĉo de rifuĝintoj estas neakceptebla

NRC 29 aŭgusto 2015

 Redaktora kolumno

 

Laŭ la nombro, la rifuĝintoj kiuj venas al la landoj de EU (Eŭropa Unio) ne ŝajnas esti nevenkebla problemo. Eĉ pli miriga: enmigrado povas esti parto de la solvo por griziĝanta Eŭropo. La EU havas 508 milionojn da loĝantoj. Komparu tion kun la nombro de azilpetantoj kiuj en 2014 serĉis rifuĝon en la membroŝtatoj: 562.000. Iom pli ol unu promilo. Kaj ili restos certe ne ĉiuj.

En kelkaj landoj (Bulgario, la Baltaj ŝtatoj, Hungario, Portugalio, Rumanio) malkreskas la loĝantar-cifero; aliloke estas onidire stabiliĝo aŭ maksimume leĝera kresko. EU-larĝe ekzistas la fenomeno de griziĝo, kaj pleje en Germanio, Italio kaj Svedio. Surbaze de la nun konata demografia tendenco, la naskiĝnombro en EU inter 2010 kaj 2050 malkreskos de 78 milionoj en 2010 al 66 milionoj en 2050. Dum tiuj jardekoj, la nombro de laborantoj falos de 239 al 188 milionoj. Eŭropo bezonas freŝan sangon por ekonomie resti la prospera kontinento kiu ĝi nun grosso modo estas.

Al tio do ankaŭ rifuĝintoj povas kontribui, kiel ajn nebonvenaj ili ĉi-momente ŝajnas esti. La dramaj scenoj surmare kaj ĉe lim-transirejoj indikas problemaron kiu evidente estas konsiderata kiel neregebla. Pensu pri la 71 rifuĝintoj kiuj sufokiĝis en kamiono kiu ĵaŭde (27 aŭgusto) en Aŭstrio estis trovata; aŭ pri la boat-rifuĝintoj el kiuj ankaŭ ĉi-semajne multaj perdis la vivon. Ankoraŭ iom da ciferoj por la ĝusta kohero: fine de la pasinta jaro tutmonde preskaŭ 60 milionoj da homoj estis fuĝantaj. Nur malgranda parto de ili alvenas en Eŭropo.

Praktike parolante, la rifuĝint-problemo estas materie, kvankam malfacile, solvebla. Ne signifas ke por tio ekzistas ankaŭ publika subteno, malgraŭ la humanecaj dramoj. Kun tiu problemo baraktas naciaj registaroj, kaj do ankaŭ la EU ne sukcesas starigi koheran rifuĝintpolitikon. Ne por nenio la Germana federacia kanceliero Angela Merkel nomis la rifuĝintproblemaron pli granda problemo ol la Greka krizo pri kiu Eŭropo tiel estis - kaj ankoraŭ estas - okupata. Reciproka solidareco estas en la EU apenaŭ trovebla, kiel ĉi-somere venis en la lumo, kiam la Eŭropa Komisiono surbaze de libervolo klopodis atingi iun partigon de la amaso de 40.000 rifuĝintoj alteriĝintaj en Italio kaj Grekio, ĉe la eksteraj limoj de EU.

Merkel, apogita de la Franca Prezidento Hollande, pledis por pli honesta distribuo de rifuĝintoj inter la membroŝtatoj. Kaj ili pravas, jam tempo estas ke la Unio ankaŭ tiurilate montras sin unio. Tio postulas politikistojn kiuj kuraĝas rakonti al siaj balotantoj ke ne ĉesos la rifuĝint-torentoj. Eĉ se ties akcepto kun asisto estos pli direktata al la regiono, por kio la Nederlanda registaro nun asignis pli da mono. Necesas ankaŭ politikistoj kiuj rezistas kontraŭ minacoj ĉe azilpetant-centroj, kontraŭ elmontroj de ksenofobio. Sed kiuj ankaŭ havas sentemajn okulojn por la komprenebla timo kiu ekzistas inter aŭtoĥtonaj loĝantoj, la timo ke ili suferos pro la veno de tiom da novaj eksterlandanoj. Timo kiu foje estas prava, kaj ofte senbaza.

Korespondanto Gert-van-Langendonck pasintsomere por tiu ĉi ĵurnalo sekvis la spuron de grupo da Siriaj rifuĝintoj al Eŭropo. Li poste konkludis, ke la EU per sia aktuala politiko fakte rekompencas la kriminalan konduton de homkontrabandistoj. Kaj tiel ankaŭ kaŭzas la senhonorigajn scenojn kiuj okazas ĉe ĝiaj landlimoj. Tio estas ne akceptebla.

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com