Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/augustus/27/in-mijn-europa-klopt-ook-een-hart-1527029
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

En mia Eŭropo ankaŭ batas koro

Eŭropo estas la bakisto en Kos kiu fordonas sian panon al malsataj kaj lacaj migrantoj. Jen la Eŭropo en kiu mi ŝatas loĝi, skribas Jean-Claude Juncker.

NRC 27 aŭgusto 2015

 

Fare de   Jean-Claude Juncker

 

Eŭropo estas kaj ĉiam estis por mi komunumo de valoroj. Tio estas io pri kio ni devus esti fieraj, kaj tamen malofte estas tiel. Por azilo ni havas la plej altajn normojn en la mondo. Ni neniam forsendos homojn kiuj venas al ni serĉante protekton. Tiuj principoj estas skribitaj en niaj leĝoj kaj niaj traktatoj, sed mi timas ke ili pli kaj pli forestas en niaj koroj.

Kiam ni pritraktas migradon, ni parolas pri homoj. Homoj kiel vi kaj mi, krome ke ili ne havis la bonŝancon naskiĝi en unu el la plej riĉaj kaj plej stabilaj regionoj de la mondo. Ni parolas pri homoj kiuj devis fuĝi pro la milito en Sirio, la IŜ-teroro en Libio, aŭ la diktaturo en Eritreo.

Kaj kio zorgigas min, estas la antipatio, malakcepto kaj timo kiujn kelkaj Eŭropanoj esprimas kontraŭ tiuj homoj. Krimbruligi en rifuĝejoj, forpelado de boatoj ĉe ĝetoj, fizika perforto kontraŭ azilpetantoj, aŭ fermi la okulojn por malriĉaj kaj senhelpaj homoj: tio ne estas Eŭropo.

Kio maltrankviligas min estas ke politikistoj je la dekstra kaj maldekstra flanko nutras la popolismon, kaj tiel nur koleron rikoltas kaj ne solvojn alportas. Venĝemaj alparoloj kaj senpripensaj deklaroj minacas unun el niaj plej grandaj sukcesoj, nome la Schengen-areon kaj la foreston de internaj limoj. Minaci tiujn sukcesojn ne estas Eŭropo. Por mi Eŭropo estas: la pensiuloj en Kalezo (Calais) kiuj faras muzikon por la migrantoj kaj ŝargas poŝtelefonojn por tiuj kiuj volas telefoni hejmen. Eŭropo estas ankaŭ: la studentoj en Siegen kiuj malfermas sian kampuson por azilpetantoj al kiuj mankas loĝejo. Eŭropo estas la bakisto en Kos kiu fordonas sian panon al malsataj kaj laca homoj. Jen la Eŭropo en kiu mi volas loĝi.

Kompreneble ne estas unu simpla aŭ sola respondo al la defio de migrado. Kaj ne estas realisma pensi ke ni povas niajn landlimojn tutsimple malfermi por ĉiuj niaj najbaroj. Nek pensi ke ni povas aranĝi kordonon ĉirkaŭ ni kontraŭ ĉiu timego kaj mizero. Sed estas klare ke ne estas naciaj solvoj. Neniu EU-membroŝtato eblas efektive trakti migradon sola. Ni bezonas fortan Eŭropan traktadon, kaj ni bezonas tiun ja nun.

Jen la kialo pro kiu la Eŭropa Komisiono en majo (2015), sub mia gvidado, prezentis detalajn proponojn por komuna azil- kaj rifuĝint-politiko. Ni triobligis nian ĉeeston en la Mediteraneo, por helpi savi vivojn, kaj por interkapti boatojn de kontrabandistoj. Ni subtenas la membroŝtatojn kiuj estas plej forte trafitaj: en la EU ni sendas teamojn de la landlimo-agentejo (Frontex), de la azil-agentejo (EASO), kaj de la Eŭropa polica reto (Europol) por helpi la ofte troŝarĝitajn naciajn aŭtoritatojn ĉe la identigado, registrado kaj fingropremado de alvenintaj migrantoj. Tiuj EU-teamoj ankaŭ helpas akceli la prilaboradon de la azil-proceso kaj kunordigi la reiron de neregulaj migrantoj. Ni likvidas retojn de kontrabandistoj kaj malmuntas ties kruelajn negoco-modelojn. Ni staras en solidareco kun niaj najbarlandoj Turkio, Jordanio kaj Libano per la reloĝigo de 20.000 rifuĝintoj el ekster Eŭropo. Ni laboras kun landoj de deveno kaj origino, por krei leĝajn migrad-kanalojn, kaj por aranĝi interkonsentojn pri faciligo de reveno ĉe homoj kiuj ne havas rajton resti en Eŭropo. Ni renovigas ankaŭ la fokuson sur la observigo de la ĵus akceptitaj EU-reguloj pri azilo, ekde okupiĝ-kondiĉoj kaj azil-proceduroj ĝis la uzado de la devo preni fingropremaĵojn.

 

Blame game  altiros balotantojn, sed ne solvos problemojn

En majo (2015) ni faris proponon por redistribu-mekanismo kiu helpos la membroŝtatojn per redistribuado de malgranda parto de la altaj nombroj da homoj kiuj bezonas internacian protekton ĉe alveno en Italio kaj Grekio. La Komisiono proponis redistribui 40.000 homojn al aliaj membroŝtatoj  –  la naciaj registaroj estis pretaj akcepti ĝuste iomete pli ol 32.000 personojn. Ni volas multe pluiri per la starigo de permanenta mekanismo aŭtomate aktivigebla en krizaj situacioj  –  por ĉiu membroŝtato kie tio necesas. Se ni havas komunajn eksterajn limojn, la membroŝtatojn en la frontlinio ni ne povas lasi al ilia sorto. Ni montru solidarecon en nia migrad-politiko.

Kelkaj el la aranĝoj proponitaj de la Komisiono jam estas apogataj. Ĉiuj aliaj nun urĝe estu akceptataj de la 28 membroŝtatoj de la EU  –  eĉ de tiuj kiuj ĝisnun estis sinretenemaj fari tion. La dramaj okazaĵoj ĉi-somere (2015) montris ke tempo urĝas por praktiki komunan Eŭropan azil- kaj rifuĝint-politikon.

Ni ne bezonas alian eksterordinaran pintkunveno de ŝtatestroj kaj registarestroj. Ni jam havis multajn pintojn, kaj ni renkontiĝos unu la alian denove en novembro (2015) en Malto. Por ni gravas la neceseco ke ĉiuj EU-membroŝtatoj adoptas kaj aplikas la Eŭropajn aranĝojn.

La Komisiono jam antaŭ naŭ jaroj proponis havi komunan EU-liston de ‘sekuraj devenlandoj’. Tio ebligas akcelitajn azil-procedurojn por certaj naciecoj. La membroŝtatoj malakceptis tiun ideon kiel enmiksiĝon en naciaj kompetentoj. Kaj tamen ne estas logike ke unuflanke la membroŝtatoj decidis fari la okcidentajn Balkan-landojn kandidatoj por la EU-membreco; kaj ke aliflanke la regatoj de tiuj landoj petas azilon en la EU. En septembro (2015) la Komisiono do prezentos al la membroŝtatoj komunan liston de sekuraj devenlandoj.

Kion ni bezonas, kaj kio bedaŭrinde ankoraŭ mankas, estas la kolektiva kuraĝo plenumi niajn devojn – eĉ se tio estas nek facila nek populara.

Anstataŭe mi vidas indikantan fingron  –  ĝisfunde traktantan blame game kiu eble liveras publikecon kaj eble eĉ voĉdonojn, sed ne solvas problemojn. Eŭropo fiaskos se timo regas. Eŭropo fiaskos se egooj iĝas superregaj. Eŭropo sukcesos se ni laboras kune laŭ pragmata kaj efika maniero. Mi esperas ke ni kunkune, la membroŝtatoj, la institucioj, agentejoj, internaciaj organizaĵoj, nerekte koncernaj landoj, povas pruvi ke ni povos renkonti la defion. Mi estas konvinkita, ke ni kapablas fari tion.

La historio de Eŭropo certigas ke ni estas rezistema kontinento, kapabla kunigi sin kontraŭ kio volas dividi nin. Tiel ni kuraĝigu nin por la venontaj semajnoj kaj monatoj.

 

Jean-Claude Juncker  estas prezidanto de la Eŭropa Komisiono.

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com