Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/juli/24/handelsverdrag-ttip-is-slecht-voor-databeschermin-1518336
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉe TTIP la datumprotektado por civitanoj malbonas

La plej aĉa elemento de tri gravaj komercaj traktatoj pri kiuj nun okazas marĉandado – inter kiuj TTIP – estas ke tiuj skizas mondon en kiu la politiko ne plu rolas, argumentas Evgeny Morozov.

NRC 24 julio 2015

 

Fare de   Evgeny Morozov

 

Dum ĉiu atento estis direktita al Grekio, la Eŭropa Parlamento kviete konsentis kun rezolucio pri la Transatlantic Trade & Investment Partnership (TTIP), la kontestata liberaligo de la komerco inter Usono kaj Eŭropo. La strangaĵo estis ke, kelkaj horoj antaŭe, la Eŭropa Parlamento ankoraŭ estis distrinta la Grekan gvidanton Alexis Tsipras pri la benoj de la Eŭropa solidareco kaj justeco.

Se la komerca pakto TTIP efektiviĝos, kune kun du aliaj paktoj nuntempe pritraktataj  – la Trade in Service Agreement kaj la Trans-Pacific Partnership Agreement –  tiam registaroj estos signife limigataj en sia potenco bridi la aktivecojn de entreprenoj. Estis antaŭvideble ke tiuj tri traktatoj alvokus multan reziston.

La rezolucio de la Eŭropa Parlamento provas forpreni la ĉefan punkton de disputo inter Usono kaj Eŭropo. Pro tio ke multaj eŭropanoj jam tremas ĉe la penso de internacia tribunalo kie entreprenoj, ĉe al si malfavora leĝaro, povas denunci aŭtoritatojn, la Eŭropa Parlamento proponis fari tiun tribunalon publika Eŭropa institucio. Iuj de tiaj institucioj certe havas dentojn  – ekzemple la lastatempa verdikto de la Eŭropa Tribunalo de Justico pri ‘la rajto iĝi forgesita’ –  sed tio ne estas mem-evidenta.

La opozicio al la traktatoj estas evidente ne finita per ĉi tio. Forgesita elemento de la nun starigata jura konstruaĵo estas, ke Eŭropo  – kun rezervo pri civitana ribelo kiel en Grekio –  fine tamen rezignos sian profunde intencitan engaĝiĝon por datumprotektado. Tiu protektisma sinteno, ĉefe direktita al protektado de la civitano kontraŭ troa enmiksiĝo de ŝtato kaj entrepenistaro, havas ĉiam pli eksplodemajn rilatojn kun la hodiaŭa kapitalismo pro ties kaptokonduto.

Carl Bildt, la akcipitro de sveda politiko kaj dume ankaŭ prezidanto de la pensfabriko Global Commission on Internet Governance, antaŭ nelonge en komento donis sufiĉe precizan priskribon de tiu novliberala mentaleco. Laŭ Bildt ‘baroj al la libera datumtrafiko fakte estas baroj al la komerco’. Tial ankaŭ la konstruado de barilo ĉirkaŭ via domo estas malobeo al la kapitalismo, ĉar kiu scias kiaj reklamo-enspezoj povas ankoraŭ esti akirataj el viaj datenoj?

Se la sola kriterio por nia teĥnologi-politiko estus ĉu ĝi favoras la interesojn de la entreprenistaro, tiam ja multe estas kritikinda pri datumprotektado kaj preskaŭ ĉiu privatec-leĝaro. Kaj eble tio ĉi estos baldaŭ nia sola kriterio: la plej aĉa elemento de la tri komercaj akordoj nun pritraktataj estas ke ili skizas mondon en kiu la politiko ne plu rolas; restas ankoraŭ nur la entrepenaro. Post kio torento da komentoj kaj pensfabrik-raportoj  – ofte financata de la industrio mem –  eĉ troigas la aferon asertante ke la traktatoj ne sufiĉas por kunpesi ankaŭ ĉiujn aliajn faktorojn kiuj influas la komercon kaj la ekonomian kreskon. Ree, kvazaŭ ekster la sapveziko de la entreprenaro ne ekzistas ankaŭ alia mondo.

 

Tutmonda politika agendo estas fakte redaktata de pensfabrikoj kiujn la industrisektoro mem financas

 

Prenu ekzemple Uncovering the Hidden Value of Digital Trade: Towards a 21st Century Agenda of Transatlantic Prosperity, lastatempa raporto de du elstaraj pensfabrikoj: la Progressive Policy Institute en Vaŝingtono kaj la Lisbon Council en Bruselo. En ĝi oni eĉ ne prenis la penon mencii ke estas malbona aŭ neefektivigebla kion la civitanoj deziras; estas tutsimple verkita kvazaŭ ili ne ekzistas. Ties devenfontoj estas signifoplenaj. La Progressive Policy Institute, komence de la naŭdekaj jaroj fondita por revivigi la prezidentecon de Bill Clinton per novliberalaj ideoj, malkaŝis sin kiel advokaton de agresema Usona eksterlandpolitiko, kaj kiel probatalanton de la Usona ekonomia potenco super la mondo. La Lisbon Council havas pli intrigantan fonon. Unue rilate al financado: al la pruntedonistoj apartenas Google, HP, IBM kaj Oracle. Kaj krome koncerne la faktan influon al la politiko: Ann Mettler, kunfondinto kaj ĝis pasintjare direktoro, estas nun la gvidanto de la Eŭropa Politika Strategiocentro, interna pri politika pensfabriko de la Eŭropa Komisiono.

Ĉi tiu raporto indas la legadon, se nur pro la aŭdacaj hipotezoj. La aŭtoroj argumentas ke Eŭropa postrestas malantaŭ Usono, koncerne ion kion ili priskribas kiel ‘cifereca denseco’  –  la grado en kiu landoj prilaboras datumojn. Sed se laŭ ili nur ses de la influhavaj Eŭropaj ekonomioj suprentirus sian ‘ciferecan densecon’ ĝis la Usona nivelo, tiam tio liveros 460 miliardojn eŭrojn da ekstra ekonomia produktado jare. Jes, veras: privateco  – unu el la plej grandaj obstakloj al alta ‘cifereca denseco’ –  estas ankaŭ unu el la obstakloj por la ekonomia restariĝo. Ĉiu malfermu sin mem, tiam Google kaj IBM povas flori pli rapide.

Ne estas surprizo ke la raporto alvokas Eŭropon ankoraŭfoje pripensi sian pretecon por leĝoŝanĝoj pri datumprotektado. Tiu ankaŭ post revizio pinĉos ankoraŭ tro multe, argumentas la aŭtoroj. Eĉ plie: ĉar nombro da Eŭopaj politikistoj rifuzas inkludi la datumtrafikon en la TTIP-pakto, la aŭtoroj proponas ian kompromison: laŭ ili ni devas verki ‘Ĝenevan Konvencion pri la statuso de informoj’, kiu povas ekzisti ekster TTIP kaj daŭre donos al la Eŭropanoj la certecon ke ilia datumprotektado ne ŝrumpos pro komercaj traktatoj kun Usono. Konsidere la senhontajn malobeojn al la faktaj Ĝenevaj Konvencioj fare de la Bush-registaro, tio ne trankviligos la plejparton de la Eŭropanoj. Usonaj advokatoj baldaŭ ĉeestos por elpensi la privatec-ekvivalenton de waterboarding: scenaro en kiu certa limokazo malfermas la vojon al terura misuzo. Sed registaroj ne multe koncedos ĉe tiu nova strukturo; tiuj trovos manieron por laŭ siaj propraj preferoj aranĝi la paktojn. Refoje la Usono antaŭeniras postulante gravajn esceptojn sur la tereno de nacia sekureco.  

 

Antaŭ nelonge pere de WikiLeaks malsekretiĝis grava aldono al Trade in Service Agreement. Laŭ propono de Usono enhavas ĝi paragrafon pri la nacia sekureco, kiu lasas nin konjekti kion eble okazos al ni. Tiu paragrafo preskribas ke senkonsidere la tendencon de aliaj traktat-artikoloj, nenio rajtas malebligi registaron ‘fari la aranĝojn kiujn ĝi juĝas necesaj por protekti siajn proprajn esencajn sekurecajn interesojn’. Tio estas la nivelo de la ĝeneralaĵoj per kiuj tiaj traktatoj estas verkataj: ne estas difino de ‘esenca’, des malpli de ‘sekureco’ aŭ ‘graveco’.

La tutmonda politika agendo estas fakte redaktata de pensfabrikoj kiujn la industrisektoro mem financas, kaj tiuj pledas tiamaniere por treege malmilda estonteco, kvankam ili eĉ prezentas tion kiel io gajviva. La civitanoj ne nur fakte ne plu havos rajton je privateco, sed nura provo kaŝi ion jam estos interpretata kiel malobeo al la libera komerco aŭ provo subfosi la nacian sekurecon. Kaj eĉ se civitanoj elektas registaron kiu promesas haltigi tiun ĉi malbonan tendencon, tiam ankaŭ tiu registaro mem estos supozeble per proceso forigata; la traktatoj enhavos por tio ĉiujn bezonatajn jurajn instrumentojn.

Vere, ekmatenas jam la 21-a jarcento de transatlantika prospero!

 

Evgeny Morozov  estas eseisto pri ciferecaj aferoj kaj verkinto de Om de wereld te redden, klik hier (2014).

 

 

  

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com