Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Belga ĵurnalo De Morgen
http://www.demorgen.be/dm/nl/2461/Opinie/article/detail/1766833/2014/01/02/Nieuwe-dromen-voor-het-nieuwe-jaar-op-naar-de-werkweek-van-vijftien-uur.dhtml
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Novaj revoj por la nova jaro: ekiru ni al la laborsemajno de dek kvin horoj

De Morgen 2 januaro 2014

En pli kaj pli da okcidentaj landoj, la plimulto kredas ke generacio 'Y' fartos pli malbone ol ĝiaj gepatroj. La 25-jaraĝa verkisto Rutger Bregman estas serioze konvinkita de la kontraŭo. Se ni nur volas revi. 'Generacio, kiu ne volas revi, perdas la rajton al pli bona mondo.' Bregman kolektis por De Morgen tri idealojn, proponitajn por la politika agendo. Jen la unua.

 

Dum pli ol jarcento, nia labor­semajno ĉiam mallongiĝis. Sed ekde la okdekaj jaroj ni laboras pli kaj pli. Enigmo, ĉar pli mallonga laborsemajno estas la solvo por preskaŭ ĉiuj grandaj problemoj de nia tempo.

Se vi estus demandinta la plej grandan ekonomikiston de la pasinta jarcento, kio iĝus la plej granda defio de tiu ĉi jarcento, li ne estus hezitinta longe. Libertempo.

En la somero de 1930, komence de la Granda Depresio, John Maynard Keynes prelegis en Madrido. Li jam estis testinta siajn ideojn kelkfoje ĉe siaj studentoj en Cambridge kaj decidis nun resumi ilin en komunikaĵo de sep paĝoj. Titolo: "Ekonomiaj eblecoj por niaj genepoj."

Do mia generacio, ĉu ne?

En tiu somero, ŝajnis kvazaŭ Keynes venis el alia planedo. "Ni nun ĝemas sub skualo de ekonomia pesimismo," li relativigis. "Oni aŭdas homojn daŭre diri ke la epoko de ega ekonomia progreso, kiu karakterizis la deknaŭan jarcenton, jam estas pasinta...".

Kaj ne senkiale. Amasa senlaboreco kaj malriĉiĝo ekkaptis ĉirkaŭen, la streĉiĝoj inter nacioj pluiris, kaj finfine Dua Mondmilito necesis por ree reliĝi la industrion. "En pli longa daŭro ni ĉiuj estas mortaj", Keynes ankoraŭ en 1923 skribis. Laŭ li ekonomikistoj faris al si tro da zorgoj pri la malproksima estonto, dum ekstere furiozis la ŝtormo.

Tamen Keynes tiutempe, en urbo rande de la abismo, kuraĝis foje rigardi antaŭen. Li antaŭdiris, ke en 2030 la homo alfrontus sian plej grandan defion iam. Kion fari kun abundo de libera tempo? Rezervante al si firman elturniĝ­eblon pro eĉ pliaj "katastrofaj eraroj" de politikistoj (ekzemple limigi la elspezojn en krizotempo), Keynes argumentis ke la okcidenta vivnivelo en 2030 devus esti almenaŭ kvaroble pli alta ol tiu en 1930.

Konkludo: en 2030, ni laboras ankoraŭ nur dek kvin horojn semajne.

Estonto plena de libertempo

Keynes ne estis la unua, nek la lasta, kiu rigardis antaŭen al mondo plena de libertempo. Unu el la patroj-fondintoj ('Founding Fathers') de Usono, Benjamin Franklin, jam cent jarojn antaŭe estis antaŭdir­inta ke kvar laborhoroj tage devus iam sufiĉi. Tiam la cetera vivo konsistus el 'Libertempo kaj Plezuro'. La patriarko de la liberalismo, John Stuart Mill, skribis duonjarcenton antaŭ Keynes ke pli da riĉeco povus plejbone esti ŝanĝita en pli da libertempo.

Sed ĝuste la Industria Revolucio, la motoro de progreso en la deknaŭa jarcento, estis kaŭzinta la malon. Kvankam angla farmisto ĉirkaŭ la jaro 1300 devis labori proksimume 1600 horojn jare por vivteni sin, en la tempo de Mill fabriklaboristo duoble pli longe laboregis por postvivi. En urboj kiel Manchester sepdekhora laborsemajno – sen ferio, sen semajnfino – estis la normo.

Sed ekde 1850 la prospero malrapide komencis traflueti al la pli malaltaj klasoj. Kaj mono estas tempo. En 1848 la angla Parlamento jam voĉdonis por dek laborhoroj tage. Je la fino de la jarcento la laborsemajno mallongiĝis eĉ sub sesdek horoj. En 1930, la usona Senato jam aprobis leĝon por tridek-hora laborsemajno. Kvankam la leĝo malsukcesis en la Ĉambro de Reprezentantoj, prezidento Hoover restis ĉarmita per la pli mallonga laborsemajno. La almarŝo de libertempo ankaŭ post la Dua Mondmilito persistis. En 1956 Richard Nixon promesis al siaj samlandanoj, ke ili "en ne tre malproksima estonteco" nur kvar tagojn semajne devus labori. Baldaŭ, maŝinoj farus la tutan laboron.

La antaŭdiro de Keynes iĝis la ĉefa. Komitato de la Usona Senato skribis ke la laborsemajno en la jaro 2000 daŭrus ankoraŭ nur dek kvar horojn, kun almenaŭ sep ferio-semajnoj jare. RAND Corporation, influhava cerbumkomitato, prognozis estonton en kiu nur 2 procentoj de la loĝantaro produktus ĉion kion la socio bezonas. Ĉirkaŭ 1970 estis inter sociologoj kutima paroli pri la venonta "fino de la laboro". Ja elrompiĝus "libertempo-revolucio".

Sed tiam la historio prenis alian vojturnon. En la okdekaj jaroj, la kuntiriĝo de la laborsemajno knarante ĉesis. Virinoj amase alvenis sur la labormerkato kaj familioj iĝis pli kaj pli mult­okupitaj. Mono ne plu estis aliigita en tempon, sed en aĵojn. Ĝustadire, la antaŭdiro de Keynes jam estis devinta veriĝi. Sed komence de la dudek-unua jarcento, montriĝas ke ne libertempo aŭ enuo estas niaj plej grandaj defioj, sed streso kaj necerteco. Kaj se ĉio ĉi dependas de la dungantoj aŭ de la Eŭropa Komisiono, ni nur devos ankoraŭ pli multe labori. Ni simple ne havus elekteblon: alikaze ni perdos la "konkurencan batalon" kun Ĉinio, ni "ne povos pagi la maljuniĝon", aŭ ni baldaŭ alfrontos akrajn labor­mankojn.

Forgesita revo

Labori malpli – jen la forgesita revo de la dudeka jarcento. Antaŭ nelonge iu ankoraŭ demandis min: "Labori malpli, por kiu problemo tio estas solvo?" Mi ŝatus fari alian demandon. Por kiu ajn problemo ĝi ne estas solvo?

Ĉu streso? Esploristoj de la Universitato de Cambridge konkludis en 2010, ke pli mallonga laborsemajno estas ĝuste la maniero por vivi pli sane kaj pli feliĉe.

Klimatŝanĝo? Lastatempa raporto de la Centro por Ekonomia kaj Politika Esploro ('Center for Economic and Policy Research') klare indikas: tutmonda ŝanĝo en la direkto de pli mallonga laborsemajno povus la CO2-eligon, ankoraŭ ĉi-jarcente, duonigi. Juliet Schor (Harvard University) taksas ke 10 procentoj malpli da laborado reduktas la ekologian premsignon per 15 procentoj.

Akcidentoj? Kromlaboro estas mortiga. Ĉe grandaj katastrofoj, variantaj de Ĉernobilo ĝis la Challenger kosmopramo, daŭre montriĝas ke trostreĉ­itaj gvidantoj plenumas fatalan rolon. La sektoro kiu kaŭzis la plej grandan katastrofon de la pasinta jardeko (la financa) sufokiĝas en kromlaboro.

Senlaboreco? Esploristoj de la Internacia Labor-Organizo ('International Labour Organization') antaŭ nelonge konkludis, ke dividi laboron sufiĉe bone helpis dum la krizo. La aŭtoritata gazeto 'The Atlantic' eĉ proklamis tion kiel unu el la plej bonaj ideoj de 2012.

La vetkuro kontraŭ la maŝino? Preskaŭ duono de ĉiuj postenoj tre riskas esti aŭtomatig­ota en la venontaj dudek jaroj – jen kion skribas sciencistoj el la universitato de Oxford. Pli kaj pli ofte oni parolas pri 'senpostena kresko'. Ne nur laboristoj ĉe la ruliĝanta stablo devas timi pro sia posteno. La ekonomikistoj Ad-van-de-Gevel kaj Charles Noussair antaŭdiras ke ankaŭ 'scia laboro', por kiu ni nun ankoraŭ bezonas akademianojn, estos grandskale transmetita al blatoj.

Emancipiĝo? Landoj kun la plej mallongaj labor­semajnoj regule akiras la plej altajn poentojn en la emancipiĝo-ranglistoj. Sed virinoj ne plu povas preni sur sin pagatan laboron, tiel longe kiel viroj ne pli flegas, kuiras kaj purigas.

Maljuniĝo? La renoma demografo James Vaupel venis pasintjare kun simpla, sed genia ideo. "Infanoj, kiuj nun aĝas dek jarojn, povas plulabori ĝis sia okdeka," li rakontis al Science Nordic. "Interŝanĝe pro tio, ili ne devus labori pli ol 25 horojn semajne". Kie tridek-aĝuloj dronas en laboro, familio kaj hipoteko, maljunuloj apenaŭ akiras laboron.. Kaj tio kvankam (partotempe) labori estas bonege por ilia sano. "En la dudeka jarcento, ni havis redistribuon de prospero," diras Vaŭpel. "Mi kredas ke en ĉi tiu jarcento la granda redistribuo estos en terminoj de tempo."

Tempo por prepari

Keynes ne estis freneza: jam dum lia vivo la laborsemajno intense ŝrumpis. La linio kiu komenciĝis ĉirkaŭ 1850, li nur plilongigis tiun en la estontecon. Supozu ke la libertempo-revolucio ĉi-jarcente finfine persistos. Eĉ se la ekonomio kreskos malrapide, okcidentano en 2050 devus labori malpli ol 15 horojn por la samaj enspezoj kiel en 2000. Se tio sukcesas, tempo urĝas por prepari nin.

La unua demando: ĉu ni volas tion? Verdire la sondaĵoj ne lasas spacon por dubo. Jes, tre volonte. Por tio ni volas eĉ rezigni pri aĉetpovo. Kaj viroj kaj virinoj preferas partatempan laboron de inter 20 kaj 35 horoj semajne. Troveblas preskaŭ neniu kiu volas labori pli. Usonaj sciencistoj enketis ĉu dungitoj preferas ricevi aldonan salajron aŭ ferion por du semajnoj. Duoble tiom multaj personoj elektis por ferio. Britaj esploristoj demandis ĉu ili preferas gajni la loterion aŭ labori malpli. Duoble tiom multaj volis la lastan.

La dua demando: kiel ni faros tion? Oni ne povas simple ŝanĝi al 15-hora laborsemajno. Tio antaŭe devus ree iĝi politika idealo. Ni paŝon post paŝo irus malpli labori, interŝanĝus monon por tempo, farus la pensio-sistemon pli fleksebla, bone aranĝus patrec-forpermeson kaj infan­vartadon – dum ni restos singardaj pri malriĉec-kaptilo ĉe malaltaj enspezoj kaj pri pliiĝo de senlaboreco se iuj tamen iras kromlabori.

Ni devas transturni la instigojn. Por dungantoj nuntempe estas pli malmultekosta lasi unu personon kromlabori ol dungi du parta­tempajn kunlaborantojn. Kaj dungitoj atentas unu la alian. Kiu restadas plej longe? Kiu aktivas dum plej da horoj? Tiu ĉi cirklorezono nur kolektive estas trarompebla – fare de entrepreno, aŭ eĉ pli bone, fare de lando.

Libertempo

"Sed tiam ni eĉ pli longe rigardos televidon, ĉu ne? Kaj manĝos ankoraŭ pli da hamburgeroj?" La respondo estas ne. Precipe en krom­laborintaj landoj kiel Usono oni absurde multe (kvin horojn tage) spektas televidon, kaj grandaj kvantoj de hamburgeroj (ĉiusemajne tri) estas konsumitaj. Ĉu estas hazardo, ke ni spektas televidon malplej kiam ni havas ferion? Certe, naĝadi en maro da libertempo, ne estos facile. La instruado de ĉi tiu jarcento devus ne nur prepari nin por la labormerkato, sed unuavice por la vivo. "Se homoj ne estas lacaj en sia libertempo", Bertrand Russell skribis en 1932, "ili ankaŭ ne sopiros pasivan kaj vulgaran amuziĝon".

Ni ja kapablas por la bona vivo, se ni nur havas la tempon por ĝi.

Rutger Bregman

Ĉiuj artikoloj   |  




© septembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com