fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/juli/29/het-jaar-van-de-klimaatambities-1519446
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
La jaro de la klimat-ambicioj
NRC 29 julio 2015
Fare de Louise O. Fresco
DaÅremeco estas io por resti. Tion la Norvega ĉefministro Brundtland kaj Åia kunaÅtoroj ne estis povintaj supozi kiam ili en sia raporto Our Common Future lanĉis la terminon. Tio estis en 1986, la jaro en kiu en Etiopio kaj aliaj partoj de Afriko terura malsato finiÄis, pri kiu Bob Geldof kun lia Band Aid ekde 1984 estis altirinta atenton. Per la prezentado de ĉiaj famuloj kaj vastaj referaĵoj de inter aliaj la BBC, komenciÄis eraon de publika atento pri malriĉeco kaj malegaleco, kiel respondeco por la tuta mondo. Brundtland aldonis al tio ke naturo kaj medio estas esencaj por l’ estonteco, kaj ke progreso ne estiÄu koste de estontaj generacioj. La raporto estis akceptita de la UnuiÄintaj Nacioj kaj kondukis al la unua Earth Summit en 1992, en RiodeÄ´anejro, kie multampleksa agendo por la 21-a jarcento estis interkonsentita, kun ĉapitroj pri inter aliaj klimato, dezertiÄo, Ä¥emiaĵoj kaj biodiverseco, kiuj poste estis tradukitaj en internaciajn pri-mediajn traktatojn. En la jaro 2000 tiu procezo kulminis en la Millenium Development Goals (MDG-oj), la ambiciaj celoj por la nova jarmilo.
DaÅremeco iÄis parto de la
manaÄado ĉe entreprenoj
Ekde la komenco estis multe da kritiko: la celoj estis tro abstraktaj kaj tro feblaj, mankis esencaj temoj kiel energio kaj agrikulturo. La traduko al People, Planet, Profit prezentis sloganon por la granda publiko sed ne planon. Tamen la MDG-oj havis verajn efikojn, per tio ke ili estigis kadron por diskutoj inter ĉiaj grupoj, kiel la entreprenistaro, neregistaraj organizoj, scienco kaj magistratoj. LaÅcele la MDG-oj ankaÅ kondukis al kohera nacia politiko. Nenegeble estas akiritaj rezultoj por atingi la celojn, ĉefe sur la terenoj de higieno, sano, instruado kaj subnutrado.
Kaj nun en septembro la Äœenerala Asembleo de la UN supozeble bonvenigos unuanime la kontinuigon de tio: la DaÅremaj Evoluadaj Celoj aÅ Sustainable Development Goals (SDG-oj) por la venontaj dek kvin jaroj. Same kiel la pasintaj celoj, ili estas la rezulto de intertraktadejo en kiu ĉiu lando antaÅenigas sian propran temon, Äis ekestas kvodlibeto de neniam tute kontentigaj vortigoj kaj manko de fokuso. La SDG-oj estas pli ampleksaj ol la MDG-oj, kun dek sep celoj kaj 170 sub-celoj, kiuj ofte apenaÅ mezureblas. Ekde 1986 kaj 2000 multe ÅanÄiÄis. La krizo, la malforta reago de registaroj aÅ magistratoj, kaj la interreto kondukis al civitanaj iniciatoj kiuj anticipas ÅanÄojn en la ekonomia ordo. Pensu pri parta ekonomio, volontulado, Airbnb aÅ Uber. La rolo de la entreprenaro estas multe pli granda, ankaÅ pro tio ke en multaj industriaj fakoj daÅremeco kaj respondeca entreprenado iÄas vera parto de la manaÄado. Tio ofte koncernas relative simplajn tradukojn de daÅremeco al malpli da eligo de forcejaj gasoj, pli efika uzo de krudmaterialoj, kaj reciklado.
Eble post 1944, kiam en Bretton Woods financaj kaj ekonomiaj interkonsentoj efektiviÄis inter landoj, ne plu estis jaro kun tiom da internaciaj ambicioj. La ekspektoj por la klimatkonferenco fine ĉi-jare estas altaj. Dum la MDG-oj estis nur alvoko disponigi pli da mono por evoluhelpo, la SDG-oj postulas klopodojn de ĉiuj. Ili metas grandan respondecon ĉe registaroj de emerÄantaj kaj evoluantaj landoj, por kontraÅbatali korupton, kaj reformi impostojn, merkatojn kaj la publikan servon. Ni esperu ke en la eÅforio de la UN tio ne estos forgesita ĉe la akcepto de la SDG-oj.
Louise O. Fresco estas verkistino, kaj prezidanto de la Konsilio de Regantoj ĉe Wageningen UR (University & Research centre) en Nederlando.