Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/juli/29/het-jaar-van-de-klimaatambities-1519446
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La jaro de la klimat-ambicioj

NRC 29 julio 2015

 

Fare de  Louise O. Fresco

 

Daŭremeco estas io por resti. Tion la Norvega ĉefministro Brundtland kaj ŝia kunaŭtoroj ne estis povintaj supozi kiam ili en sia raporto Our Common Future lanĉis la terminon. Tio estis en 1986, la jaro en kiu en Etiopio kaj aliaj partoj de Afriko terura malsato finiĝis, pri kiu Bob Geldof kun lia Band Aid ekde 1984 estis altirinta atenton. Per la prezentado de ĉiaj famuloj kaj vastaj referaĵoj de inter aliaj la BBC, komenciĝis eraon de publika atento pri malriĉeco kaj malegaleco, kiel respondeco por la tuta mondo. Brundtland aldonis al tio ke naturo kaj medio estas esencaj por l’ estonteco, kaj ke progreso ne estiĝu koste de estontaj generacioj. La raporto estis akceptita de la Unuiĝintaj Nacioj kaj kondukis al la unua Earth Summit en 1992, en RiodeĴanejro, kie multampleksa agendo por la 21-a jarcento estis interkonsentita, kun ĉapitroj pri inter aliaj klimato, dezertiĝo, ĥemiaĵoj kaj biodiverseco, kiuj poste estis tradukitaj en internaciajn pri-mediajn traktatojn. En la jaro 2000 tiu procezo kulminis en la Millenium Development Goals (MDG-oj), la ambiciaj celoj por la nova jarmilo.

 

Daŭremeco iĝis parto de la
manaĝado ĉe entreprenoj

 

Ekde la komenco estis multe da kritiko: la celoj estis tro abstraktaj kaj tro feblaj, mankis esencaj temoj kiel energio kaj agrikulturo. La traduko al People, Planet, Profit prezentis sloganon por la granda publiko sed ne planon. Tamen la MDG-oj havis verajn efikojn, per tio ke ili estigis kadron por diskutoj inter ĉiaj grupoj, kiel la entreprenistaro, neregistaraj organizoj, scienco kaj magistratoj. Laŭcele la MDG-oj ankaŭ kondukis al kohera nacia politiko. Nenegeble estas akiritaj rezultoj por atingi la celojn, ĉefe sur la terenoj de higieno, sano, instruado kaj subnutrado.

Kaj nun en septembro la Ĝenerala Asembleo de la UN supozeble bonvenigos unuanime la kontinuigon de tio: la Daŭremaj Evoluadaj Celoj aŭ Sustainable Development Goals (SDG-oj) por la venontaj dek kvin jaroj. Same kiel la pasintaj celoj, ili estas la rezulto de intertraktadejo en kiu ĉiu lando antaŭenigas sian propran temon, ĝis ekestas kvodlibeto de neniam tute kontentigaj vortigoj kaj manko de fokuso. La SDG-oj estas pli ampleksaj ol la MDG-oj, kun dek sep celoj kaj 170 sub-celoj, kiuj ofte apenaŭ mezureblas. Ekde 1986 kaj 2000 multe ŝanĝiĝis. La krizo, la malforta reago de registaroj aŭ magistratoj, kaj la interreto kondukis al civitanaj iniciatoj kiuj anticipas ŝanĝojn en la ekonomia ordo. Pensu pri parta ekonomio, volontulado, Airbnb aŭ Uber. La rolo de la entreprenaro estas multe pli granda, ankaŭ pro tio ke en multaj industriaj fakoj daŭremeco kaj respondeca entreprenado iĝas vera parto de la manaĝado. Tio ofte koncernas relative simplajn tradukojn de daŭremeco al malpli da eligo de forcejaj gasoj, pli efika uzo de krudmaterialoj, kaj reciklado.

Eble post 1944, kiam en Bretton Woods financaj kaj ekonomiaj interkonsentoj efektiviĝis inter landoj, ne plu estis jaro kun tiom da internaciaj ambicioj. La ekspektoj por la klimatkonferenco fine ĉi-jare estas altaj. Dum la MDG-oj estis nur alvoko disponigi pli da mono por evoluhelpo, la SDG-oj postulas klopodojn de ĉiuj. Ili metas grandan respondecon ĉe registaroj de emerĝantaj kaj evoluantaj landoj, por kontraŭbatali korupton, kaj reformi impostojn, merkatojn kaj la publikan servon. Ni esperu ke en la eŭforio de la UN tio ne estos forgesita ĉe la akcepto de la SDG-oj.

 

Louise O. Fresco  estas verkistino, kaj prezidanto de la Konsilio de Regantoj ĉe Wageningen UR (University & Research centre) en Nederlando.

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com