Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/mei/29/zij-die-van-het-milieu-houden-haten-de-democratie-1499373
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Tiuj kiuj ŝatas la medion, malamas la demokration

Inciti fiŝkaptistojn kaj malestimi la politikon, kiel faras Greenpeace, ne estas bagatelo, opinias Sebastian Valkenberg.

NRC 29 majo 2015

 

Fare de Sebastien Valkenberg

 

Kiam Greenpeace antaŭ nelonge sinkigis ŝtonblokojn en la Nordan Maron, tio ne estis incidento. Estas konata ŝablono. Tuj kiam naturprotektantoj iĝas senpaciencaj, ili kredas ke preterpasi la politikan decidiĝon estas en ordo. En ekstremaj kazoj ili prenas la leĝon en siajn proprajn manojn.

Se ne eblas vole, tiam ja nevole  ‒  estis la penso malantaŭ tio. Per sia agado Greenpeace volis la fiŝkaptadon kontraŭi, ĉar de la politikistoj malmulto estis atendebla. Laŭdire estas "manko de decidemo de la Nederlanda registaro por protekti la naturon de Norda Maro".

La malestimo por la politiko troviĝas profunde  ‒  tre profunde. Denove kaj denove montriĝas kiom ĝi apartenas al la radikoj de la medio-movado. Vidu ankaŭ aktivecklubon Urgenda, kiu antaŭ nelonge paŝis al la tribunalo. La juĝisto devis fari kion politikistoj preterlasis, zorgi pri pli ambicia klimatpolitiko. "La ŝtato evidente volas deturni la okulojn, kaj ne plenumi sian zorgdevon", tiel diris la advokato de Urgenda. "Tiam ĉio ĉesas".

La sola lumpunkto estas ke ĉi tie almenaŭ la leĝa vojo estas preferata al ACTIE![i] de Greenpeace. Sed la pensmaniero estas ĉiam la sama. Aranĝoj estas farataj ne sufiĉe rapide, aŭ estas tro feblaj, kaj la demokratio perdas rapide sian altiran forton. Administraj proceduroj estas ja maloportunaj formalaĵoj, kiu kaŭzas malrapidigon.

Iagrade ĉiu konas tiujn kazojn de indigno. Dum en Ĉinio aŭtostrado estas konstruata ene de duonjaro, ĉe ni en Nederlando ne eblas konstrui, alikonstrui aŭ renovigi sen io plu. Ekzemple la fama Rijksmuseum[ii] en Amsterdamo estis dek(!) jarojn fermita pro alikonstruo. Sed kion fari se la duono de Amsterdamo rajtas kundecidi ĉu oni tenu malfermita la biciklo-tunelon sub la muzeo?

 

La frustriĝo ĉe la medio-movado tamen iĝas pli grava ol la kutima grumblado pri la demokratio. Iuj problemoj estas tiel urĝaj, tiujn oni ne konfidu al politikistoj. Ili estas severe limigataj en sia movlibereco, pro tio ke ili volas kontentigi siajn delegintojn, deputintojn kaj apogantojn; kaj tiam estas ankoraŭ la wheel and deal[iii]   kun aliaj partioj, ĉar preskaŭ neniam iu havas plimulton. Estas politika umado ĝenanta tiujn radikalajn solvojn kiuj necesus por deturni la apokalipson.

Tiel okazas nun kaj tiel jam okazis antaŭ kvardek jaroj, kiam la raporto de la Klubo de Romo aperis. La baza trajto de la raporto estas konata: estis kvin minutojn antaŭ la dekdua. Baldaŭ, ĉiuj gravaj naturaj helprimedoj estus elĉerpitaj, kun ĉiuj malagrablaj konsekvencoj de tio.

La antaŭvidita doomsday[iv] ankoraŭ ne okazis. Sed nu ja, esploristoj fojfoje malpravas, ĉu ne? Jen tro frivola reago. Ĉi tie ne temas pri erarego sen io plu! Tiu estas ekstre korŝira se vi pripensas kiajn oferojn oni devus fari por deturni la proksimiĝantan pereon.

"Demokratio ne estas panaceo", diris la Klubo de Romo en 1972. "Kvankam eble sonas blasfeme, demokratio ne plu longe taŭgas por la taskoj kiuj alfrontas nin. La komplekseco kaj teĥnika naturo de multaj de la hodiaŭaj problemoj ne ĉiam permesas, ke elektitaj reprezentantoj en la ĝusta momento faros kompetentajn decidojn.

Plendi pri malrapida decido-farado estas unu afero. Sed oni devas bone atenti se la plendoj transiĝas en revado pri pli da decidemo kaj portempaj suspendoj de la demokratio. Eble iuj spertas tion kiel sakrilegion, la Klubo de Romo almenaŭ ankoraŭ koncedas. Sed principojn ni povas al ni permesi sole en tempo de paco.

Estas karakteriza kazo de la tiel nomata Noble Cause Corruption. La plej ruza de ĝi estas ja tiu nobla celo, ĉar kiel vi difinas tiun? Tio apenaŭ eblas. Ĝi sin manifestas kiel elastan terminon, kiu daŭre povas esti plie etendita. Multaj projektoj meritus esti pritraktataj en senventejo, pro ilia urĝeco aŭ la rezisto kiun ili akvokas.

Mi ankoraŭ povas memori la deklarojn faritajn antaŭ kelkaj jaroj de Jean-Claude Juncker, intertempe prezidanto de la Eŭropa Komisiono, sed tiam ankoraŭ prezidanto de la Eŭro-grupo. La eŭrokrizo atingis kulminon, kaj demokration li trovis ja ĝena afero. "Se iĝas treege, oni mensogu."

 

Por tuta klareco: ĉi tie ne parolis iu kiu bedaŭris tiun iradon de la aferoj, kaj nur en ekstrema kazo sentis sin devigita eviti la demokratian decidiĝon. Dum antaŭaj okazoj manifestiĝis ke por Juncker la amo al demokratio tute ne estas senrezerva. La elektantaro ja povus fari strangajn kapriolojn.

Povas esti ke mondplibonigantoj ĝenerale estas impresiĝemaj al Noble Cause Corruption. Sed ĉi tiu malbonaĵo estas ankoraŭ iomete pli virulenta ĉe la medio-movado, kiu eĉ pli suferas de kvin-minutojn-antaŭ-la-dekdua vizioj  –  post kiam la vojo malfermiĝas por la plej radikalaj antaŭrimedoj. Do jes, tiuj ŝtonblokoj en la Norda Maro estas bedaŭrindaj. Sed la kontraŭ-demokrata etoso kiu el tio montriĝas estas la vera 'ŝtono de falpuŝiĝo'.  

 

 

Sebastien Valkenberg estas filozofo kaj verkisto.

 

[i] http://www.greenpeace.nl/about/Actie/ havas jenan priskribon pri sia aktiveco: "Se interkonsiliĝo kaj premgrupoj ne havas rezulton, ni montras medio-krimegojn en agitado; por devigi entreprenojn preni seriozaj la dezirojn de iliaj klientoj; kaj por informi homojn kaj montri ke estas alternativoj."

[ii] Rijksmuseum (Regna muzeo) en Amsterdamo estas la plej grava muzeo de Nederlando.

[iii] wheel and deal = fari postkulisajn intertraktadojn

[iv]   doomsday = juĝtago

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com