Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/mei/02/het-mysterie-van-de-stagnerende-lonen-1491493
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La mistero de stagnantaj salajroj

NRC 2 majo 2015

 

Fare de   Marike Stellinga

 

Kion devas politikisto fari pri stagnantaj salajroj? En Usono kaj Britio oni simple ne povas ĉesi paroli pri tio. Nek mi, ĉar ankaŭ ĉe ni[i] tiu problemo povus konfronti nin.

Esperplene estas ke temas pri problemo kiun ĉiu politikisto, ĉu dekstra ĉu maldekstra, volas ripari. Kun balotantoj kiuj vidas la ekonomian kreskon alveni ĉien, krom en sian monujon  –  gajni elektojn tiel ne eblas. Eĉ la entreprenistaro ne vere povas ŝati tion, ĉar kiu tiam aĉetas iliajn aĵojn kaj servojn? (Por entreprenoj kiuj vendas siajn varojn eksterlande, tio estas alie.)

La Brita semajna gazeto The Economist ĉi-semajne ankoraÅ­ metis kunkune la senkuraĝigajn ciferojn pri Usono: ekde 1960 la produktiveco de dungitoj kreskis je 220 procentoj. Iliaj realaj salajroj kreskis je nur 100 procentoj. Ekde la krizo de 2008, la reala salajro eĉ malaltiĝas (‘reala’ ĉi-tie signifas: la aĉetpovo de la salajro) dum la produktiveco je laborhoro kreskas. La rezulto: la parto de la nacia enspezo kiun dungitoj ricevas, malpliiĝas. Kaj, eksplikas The Economist, de tiu malpliiĝanta parto "ĉiam pli granda parto iras al la homoj kiuj gajnas la plej altajn salarojn, do pligravigante la problemon por la ceteruloj". Jen ĉiuj ingrediencoj por maldekstrisma revolucio. Ne mirinde ke politikistoj kiel Hillary Clinton, David Cameron kaj Ed Miliband ekscitiĝas pri tiuj salajroj.

 

La solvo:  malaltigu la salajr-imposton.  Ne hezitu, tuj faru tion.

 

Ekonomikistoj ankoraÅ­ ne bone komprenas kio kaÅ­zas la stagnantajn realajn salajrojn, des malpli verŝajne ke estas ajna konsento pri kio farenda pri tio. Multe proponitaj klarigoj estas la tutmondiĝo kaj la fleksebliĝo de labormerkatoj. Okcidentaj laboristoj konkurencas kun pli malmultekostaj dungitoj aliloke kaj kun pli progresintaj maŝinoj  –  tio premas iliajn salajrojn. Simile, la kresko de lulaboristoj kaj alia fleks-dungitaro povus premi la salajrojn.

Do ĉu limigi, tiun fleks-merkaton? The Economist dubas ĉu tio helpus. Komparu Brition foje kun Francio. La Franca labormerkato estas malmulte fleksebla kaj la salajroj ne stagnas tie, kontraŭe. Sed la senlaboreco estas multe pli alta. Ekde 2010 la Franca ekonomio kreis ĉirkaŭ 140.000 laborpostenojn, la Brita 1,6 milionon. Estas agaca interŝanĝo inter salajro kaj laboro, kiu ne facile eviteblas. Protektu dungitojn kun fleks-kontraktoj plie, kiel ministro Asscher[ii] nun faras, kaj la ŝanco grandas ke ili malpli ofte akiras laborpostenon. Prefere ne laborpostenon aŭ modere pagantan?

La demando estas ĉu Nederlando atendas saman disvolviĝon kiel Usono kaj Britio. Ni ĉi-tie[iii] estas same multe koncernataj kun inteligentaj maŝinoj, tutmondiĝo kaj fleksebliĝo. Estas ja diferencoj: la reguloj (protektado) ĉirkaŭ dungitoj kun daŭra kontrakto ĉi-tie estas multe pli striktaj, kaj la labormerkato estas ofte mallarĝa (kio signifas ke mankas dungitaro). Ambaŭ pliigas la intertraktad-povon de dungitoj. Sed estas grupo kiu ne profitas de tio: la homoj en la tiel nomata fleksebla ŝelo. Nederlando havas relative multajn fleks-laboristojn[iv].

Kion fari se ni samskale alfrontas stagnantajn salajrojn? The Economist sugestas solvon tre similan al la rekomendo de la Centraal Planbureau (CPB)[v] en la pasintsemajne aperinta studo Kansrijk arbeidsmarktbeleid (Multŝanca labormerkat-politiko): malaltigu la imposton je malaltaj salajroj. Tio laÅ­ CPB liveros postenojn. Krom tio, ĝi helpos precize tiujn homojn kiuj eble ja malplej povas pugnigi la manon. Kaj ĝi kostos 1,5 miliardon da eÅ­roj laÅ­ CPB. Al politikistoj en Hago[vi] kiuj estas pripensantaj disdoni ‘neatenditajn bonŝancojn’, mi dirus: ne hezitu, tuj faru tion.

 

Marike Stellinga estas ekonomikisto kaj verkas ĉiun sabaton kolumnon pri politiko kaj ekonomiko.

 

[i] en Nederlando

[ii] Lodewijk Asscher estas en Nederlando vicĉefministro kaj Ministro pri Sociaj Aferoj kaj Laborebleco.

[iii] en Nederlando

[iv] laboristojn sen permanenta kontrakto, sed kun la fleksebleco ŝanĝi de dunganto.

[v] La Centraal Planbureau (CPB) estas esplorinstituto de la Nederlanda registaro; ĝi prognozas kaj liveras ekonomian analizon al ministroj, politikistoj, sindikatoj, organizoj de dungantoj, ktp.

[vi] La urbo kiu estas la sidejo de la Nederlanda registaro.

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass