Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/april/18/dataisme-1486081
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Datumismo

NRC 18 aprilo 2015

 

Fare de   Robbert Dijkgraaf

 

Forgesu la estonton. Kiu povas antaŭdiri la estanton? Estas unu el la plej malfacile respondeblaj demandoj: kio okazas nun? Ĉio kion ni legas aŭ aŭdas ja venas al ni kun ioma malfruiĝo. Ni flugas blinde tra la hodiaŭo kaj estas historiistoj de nia propra vivo.

Sed tio ŝajnas ŝanĝiĝi. La modernaj sociaj medioj kaj la eksplodo de datumoj kaj komputivo havigas senprecedencajn ŝancojn kompreni la nuntempon. Kun la enmoda termino ‘big data’ estas konstruata radaro-ekrano kiu precize rakontu al ni kio okazas nun.

Nenie tiu entuziasmo estas pli granda ol en Silicon Valley, la plej eminenta novec-motoro de la mondo. Vizito al la kampusoj de interretgigantoj kiel Google, Facebook kaj LinkedIn donas al mi la senton esti maljuna, tre maljuna  –  kvazaŭ oldulo malofte vidanta iun malpli ol 30-jara.

Sed ne estas la glitejoj, Lego-konstrutabloj, aŭ mobilaj frizejoj por hundo kaj kato, kiuj pleje impresas. Tio estas la grandega teĥnika scio de tiuj whizzkids. Unu el la fondintoj de softvar-kompanio informis min, ke en la pasintaj jaroj li pritraktis ĉiujn kandidatiĝojn persone. Al ĉiu estis prezentita la sama testo. El la kvin mil kandidatoj, nur du kapablis atingi perfektan poentaron. La unu elektis ĉi tiun kompanion, la alia iĝis fama profesoro.

La intelekta amplekso de tiu ĉi generacio montriĝas el la kariertabelo de unu el la plej unuaj datum-sciencistoj: Jeff Hammerbacher. Li komencis ĉe granda komercbanko, tiam disvolvis softvaron por Facebook, sekve ekigis sian propran datum-kompanion Cloudera, kaj nun laboras pri genetikaj datumoj kiel profesoro ĉe la Hospitalo Mount Sinai en Novjorko. Kaj li estas nur 32-jara.

Malfacile imagebla estas ankaŭ la enorma komputika potenco de tiuj teĥno-firmaoj. La regulo ŝajnas esti: vi sisteme subtaksas la engaĝiĝon, eĉ se vi aplikas la regulon. Tio validas ankaŭ por homoj kiuj bone konas la firmaojn interne. La vere interesaj projektoj estas ofte sekretegaj. Temoj, en kiuj oni nun plene investas, inter aliaj estas artefarita inteligenteco kaj medicinaj informoj.

Unu el la kompanioj kiuj provas antaŭdiri la hodiaŭon estas Dataminr, karulo de Wall Street. Ĝia ĉefa fonto estas la ĉiutaga fluo de 500 milionoj da tweets. Surbaze de tiuj, ĝi asertas havi la kapablon detekti gravajn tendencojn  –  antaŭ ol ili okazas. Pensu ĉe tio pri renversado de la publika opinio, la falo de borskurzo aŭ la eksplodo de revolucio. La antaŭeco tipe estas proksimume 5 ĝis 10 minutoj. Rimarkindas ke la komputiloj ne nur vidas la formadon de tendenco, sed ankaŭ la nepublikajn intervenojn de instancoj kaj entreprenoj por redirekti tendencon.

 

Entreprenoj uzas nian senbridan datumfluon por dedukti treege personajn aferojn, kiel seksan preferon, uzon de drogoj kaj la ekon de depresio. En unu fifama kazo, superbazaro sendis reklamanoncojn por bebo-produktoj al dekkelkjarulino. Kiam ŝia patro pri tio kolere reagis  – ĉu la entrepreno eble volis lian filinon persvadi ekhavi infanon? –  la bazaro evidentiĝis ion scii kion li ankoraŭ ne sciis: lia filino estis graveda!

Facebook montris ke ĝi povas influi elektojn, ŝanĝante subtile la prefer-alĝustigojn de uzantoj, tiel laŭ esploro publikigita en la revuo Nature. Notu bone: 30 procentoj de la Usonanoj ricevas la novaĵojn tra Facebook.

Big data eble montriĝas esti komerca sukceso, socie ĝi almenaŭ ĝis nun montriĝis esti seniluziiĝo. La eksploda kresko de datumoj kaj datum-entreprenoj ne alportis la transformiĝon de la politiko kiun multaj antaŭdiris.

Estas multaj kialoj por tio, ĉiuj zorgigaj. Estas unu afero trovi la plej rapidan vojon al destino, estas alia afero pritrakti socian maljustecon. La datum-diluvo nun estas prilaborita de komputiloj. Sed por plibonigi la socion, homoj devos kompreni la datumojn. Tio postulas historiojn kiuj allogas. De big data al grandaj historioj, belega laboro por la mensaj sciencoj.

Ni mem povas ankaŭ fari ion. Ni ĉiuj laboras, libervole kaj sensalajre, por Google kiam ni uzas ĝian serĉilon aŭ vojplanilon. Sed ni hezitas dediĉi nin neprofiteme por la publika afero. De la 20 retejoj ĉe la pinto, nur Vikipedio estas ne komerca.

Ankaŭ instancoj povas pli. Ili fore postrestas ĉe la apliko de datumoj. La solvo ne estas senpagaj Lego-konstrukestoj, sed instruanta kaj stimulanta ĉirkaŭaĵo, kiu teĥnologion komprenas kaj aprezas.

Fine la akademio mondo. Ne sufiĉas klerigi la plej brilajn studentojn. La foje iom naiva brakumo de big data  – fare de David Brooks (kolumnisto de New York Times) tiel bele baptita ‘datumismo’, vidu ankaŭ la lastatempan libron de lia kolego Steve Lohr kun la sama titolo –  postulas kritikeman konsideron. Kiu reguligo kaj leĝaro bezonatas? Kio estas la plusoj kaj minusoj? Kaj kie estas la artoj? Urĝa tempo por pinĉpreno da dadaismo.

Unu afero estas klara. Politiko, publiko kaj scienco troviĝas en postiĝinteco. Ja ne devas esti tiel, ke post nelonge, la sola kiu ekzakte scias kio okazas, estas sennoma fasko de serviloj, kiu ie en granda fabrikhalo trankvile zumadas.

 

 

Robbert Dijkgraaf estas Nederlanda matematikisto, fizikisto, profesoro ĉe la universitato de Amsterdam, kaj direktoro de la Institute for Advanced Study en Princeton (Usono).

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com