Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/april/18/het-geld-stroomt-binnen-bij-is-maar-niet-voor-alti-1486001
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La mono enfluas ĉe IŜ, sed ne por ĉiam

Petrolo, artaĵoj, ostaĝoj kaj ‘impostoj’ estas la ĉefaj fontoj de enspezoj por IŜ. La Sekureca Konsilio volas ataki tiujn. Bonege, sed la konsilio ne forgesu la politikan diskuton, opinias Nora Neuteboom kaj Larissa Versloot.

NRC 18 aprilo 2015

 

En februaro la UN Sekureca Konsilio surmetis renovigitajn sankciojn al la Islama Ŝtato (IŜ). Tiumaniere la konsilio volas ekkapti la financajn fontojn de la plej riĉa terorisma organizo en la mondo. La rapida interkonsento indikas kurzoŝanĝon en la aliro al IŜ, sed la demando estas ĉu tiu efikos longdaŭre.

La monhavaĵon de IŜ oni taksas inter tri kaj ses miliardoj da dolaroj jare. La ĉefa enspezfonto estas petrolo. Kaj en Irako kaj en Sirio, IŜ havas la regadon super granda nombro da rafinejoj; la ĉeestantaj provizoj de kruda petrolo estas kontrabandataj kaj pluvendataj. Laŭ la UN tiu kontrabando liveras al IŜ inter 846.000 kaj 1.645.000 dolarojn tage.

La elaĉeta mono, akirata interŝanĝe al la liberigo de ostaĝoj, konsistigas alian gravan enspezfonton: ĉirkaŭ 123.000 dolarojn tage. Krome IŜ kolektas impostojn. Tiel la loĝantaro en okupita teritorio pagas ‘sekurec-monon’, por ke la IŜ-batalantoj ne ĝenu ilin. La enspezoj el la vendo de arĥeologiaj artaj trezoroj estas relative novaj. Estas malklare kiom IŜ gajnas per tio, sed koncernas gravan parton de la enspezoj.

Pri la elspez-modelo de IŜ malmulte estas konata. Esploristoj de la UN taksas, ke IŜ pagas inter 500 kaj 1500 dolarojn monate al siaj batalantoj. IŜ ankaŭ elspezas signifan sumon al proviantado por kompletigi mankojn de brulaĵo kaj nutraĵo. Por armiloj ili relative malmultan monon elspezas; tiujn ili ofte forprenas de siaj kontraŭuloj.

La elspezoj de IŜ restos egalaj aŭ plialtiĝos. Sed kio okazos kun la enspezoj? La petrolprovizoj estas limigitaj, kaj post kiam IŜ antaŭ nelonge perdis multan terenon en kaj ĉirkaŭ Tikrit, ne estas verŝajne ke la grupo rapide povas proprigi novajn rafinejojn. La produktkapablo de la petrolterenoj kiujn IŜ administras estas enorma, sed la demando estas ĉu IŜ havas la konon por efektive elterigi petrolon. Aldone la aranĝo de bone funkcianta naftodukt-reto riskoplenas, ĉar naftoduktoj estas facila celo por bombardado de el la aero. Ankaŭ la nombro da pluvendendaj artaĵoj elĉerpiĝos. Kaj fine devas IŜ atendi malpli da (privataj) mondonacoj el la Golfo-ŝtatoj, interalie pro la plifortiĝanta premo de Usono.

 

Kontrabandado de kruda petrolo laŭtakse liverus al IŜ milionon da dolaroj tage

 

Por krei stabilan bazon kun provizoj kaj institucioj, necesas matura ekonomia sistemo. Je la longa daŭro IŜ ne kapablas starigi tiun. Elaĉeta mono kaj impostoj ŝajnas esti la sola ‘daŭrigebla’ enspezfonto de IŜ, sed la batalantoj riskas ke la loĝantaro interŝanĝe al tio postulos pli ol nur negativan pacon. La ŝanco je sociaj-ekonomiaj streĉoj pliiĝas.

La rezolucio adoptita de la UN Sekureca Konsilio povas favori tiun procezon, certigante ke la ‘nedaŭrigeblaj’ gajnoj de IŜ pli rapide elĉerpiĝas. La rezolucio donas al la membroŝtatoj la spacon agi pli forte kontraŭ petrolkamionoj sur la limo inter Sirio kaj Irako. Krome, la Sekureca Konsilio emfazas ke la intertraktado kun teroristoj kaj la pagado de elaĉeta mono nedezirindas. Fine, la rezolucio alvokas membroŝtatojn malhelpi la pluvendo de arĥeologiaj trezoroj.

La rapida interkonsento inter la kvin permanentaj membroj de la Sekureca Konsilio estas rimarkinda. Atakante la financajn radikojn de la terorisma organizo, ili volas bremsi ĝian almarŝadon. Eble ĉar fokuso sur la financa sistemo de IŜ havas diversajn avantaĝojn por la permanentaj membroj de la Sekureca Konsilio.

Unue ili tiel evitas la problemojn pri la legitimeco de la nuna reĝimo de Assad en Sirio  –  diskuto kiun Rusio ne ŝatas fari. Due la iniciatoj en la rezolucio realigeblos sen intertraktado kun IŜ  –  kio precipe por Usono ja estus tute neakceptebla. Trie la rezolucio donas la signalon, ke la internacia komunumo kunigas la manojn por kontraŭagi IŜ-on, kaj tiel ĝi lerte deturnas la atenton de diferencaj pensmanieroj, inter la kvin membroj, pri la ĝusta aliro.

Ĉu la rezolucio nun fakte havos rezultaton? Jes, kondiĉe ke ĉiuj ludantoj obeos la interkonsentojn. Tiuokaze la najbarlandoj devas kontroli siajn landlimojn pli strikte, importitaj artaĵoj estu spurataj, kaj landoj ne plu rajtas pagi elaĉetan monon. Jen ne realisma. La rezolucio sendube trafos IŜ-on finance, sed havos pli da sukcesŝanco je la longa daŭro, se la faritaj interkonsentoj estas vere kaj por pli longa tempo plenumataj.

Karakteriza detalo: la financa sistemo de IŜ aspektas por la longa daŭro ĉial ne vivipova. La adoptita rezolucio ŝajnas do ĉefe indiki la kurzoŝanĝon de la UN Sekureca Konsilio. Sed ne lasu ĝin efiki malprofite al la malfacilaj  – sed necesaj –  aliaj politikaj diskutoj pri IŜ. Ĉar tiujn devas la permanentaj membroj de la Sekureca Konsilio kiel ajn praktiki.

 

Nora Neuteboom estas ekonomikisto kaj filozofo.
Larissa Versloot estas politikologo.

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com