Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/economie/vergrijzing-zwakt-economische-groei-wereldwijd-af~a3955501/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Loĝantar-griziĝado mondvaste febligas ekonomian kreskon

Denove estas urso kiu baras la vojon por la monda ekonomio: ekscesa griziĝado. Kune kun malplia produktivec-altiĝo, tio dum la venontaj jaroj en preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo kondukos al malpliiĝanta kresko. Okcidentaj landoj, sed ankaŭ Japanio kaj Ĉinio, estas konfrontataj kun regresanta laborloĝantaro, sekve de pli malalta naskokvanto el la pasinteco.

Volkskrant 15 aprilo 2015

 

Fare de   Peter de Waard

 

Pri tio avertas la Internacia Mona Fonduso (IMF) en la hieraŭ[i] prezentita World Economic Outlook, la plej aŭtoritata ekonomia analizo. La kvanto de la estonta kresko dependas laŭ la IMF de tri faktoroj: laborprovizado, produktivec-kresko kaj kapitalprovizado. Jam antaŭ la krizo de 2007, en multaj Okcidentaj ekonomioj la laborprovizado estis iom minacata. Nun tio okazas ankaŭ en emerĝaj landoj kiel Ĉinio kaj Rusio. "Junaj laborantoj ne plu povas kompensi la rezignon de pli maljunaj laborantoj."

Nun oni jam parolas pri stagnado. La kresko de la monda ekonomio ĉi-jare laŭ atendo atingos 3,5 procenton. Tio estas nur 0,1 procenton pli alta ol en 2014. Strukture pli malalta kresko ŝajnas esti la 'nova realo'. "Tio ne sufiĉe bonas", diras IMF-direktoro Christine Lagarde. Tutmonde landoj luktas kun altaj senlaborec-ciferoj - ĉefe inter junuloj - kaj grandega ŝuldoŝarĝo. Por rebonigi tion, laŭ IMF pli alta kresko necesas.

Speciale pri emerĝaj merkatoj, kiuj post la krizo funkciis kiel motoro por la monda ekonomio, la IMF estas pesimisma. Ĉinio devas ordigi la aferojn pri financoj, pro tio ke multaj lokaj aŭtoritatoj tro profunde metis sin en ŝuldojn por investaĵoj precipe en infrastrukturo. Kaŭze de tio la kresko en Ĉinio malpliiĝas ĉi-jare de 7,4 ĝis 6,8 procento. Venontjare la kresko plue regresos al 6,3 procento. Brazilo kaj Rusio vidas siajn ekonomiojn ŝrumpi je respektive 1 kaj 3,8 procento. Danke ĉefe al Barato, kie la kresko estas reĝustigita supren de 5,6 al 7,5 procento, la aperantaj landoj ankoraŭ ĉi-jare efikas por ĉirkaŭ 70 procentoj de la tuta kresko en la monda ekonomio.

Post jaroj da krizo, la kontribuo de pli riĉaj landoj ree pligrandiĝas. La Usona ekonomio kreskas ĉi-jare je 3,1 procento. Tio estas duonprocenton malpli ol atendite, ĉar la Usonanoj komencas suferi de la forta dolaro. La eŭro-zono profitas de tiu. La IMF argumentas ke la pli malalta eŭro-kurzo alportos duonon procenton da ekstra kresko. Ĉi-jare, por la eŭro-zono oni atendas kreskon de 1,5 procento. Ankaŭ la malalta petrolprezo favoras la eŭro-landojn kiel energi-importantojn.

Oliver Blanchard, ĉefa ekonomikisto de la IMF, menciis hieraŭ[ii] pli bonan instruadon kaj pli altan produktivecon pere de teĥnologia noveco, kiel rimedojn kontraŭ la griziĝad-problemo. Sed malgraŭ ciferecigo kaj robotigo, la plialtiĝo de la produktiveco malpliiĝas, kaj en Okcidentaj landoj kaj en Ĉinio.

 

Peter de Waard  estas reportero, redaktoro kaj kolumnisto pri ekonomio.

 

[i] 14 aprilo 2015

[ii] 14 aprilo 2015

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass