Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/maart/18/akkoord-met-iran-zo-gek-nog-niet-1476722
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Interkonsento kun Irano nun ne tiom freneza

Irano provokis la ‘lupojn el la Okcidento’ ĉiufoje, tamen neniam temis pri profunde enradikiĝinta incitiĝo inter la ŝijaisma islamo kaj la okcidenta vivstilo, opinias Leo Kwarten.

NRC 18 marto 2015

 

Fare de  Leo Kwarten

 

La 31-an de marto ĝi estu preta: nuklea interkonsento, almenaŭ ties ĉefaj trajtoj, inter Irano kaj la kvin permanentaj membroj de la UN-Sekureckonsilio kaj ankaŭ Germanio. Interŝanĝe kontraŭ la limigado de la Irana nuklea programo, la sankcioj kontraŭ Teherano estos ĉesigitaj. Transakcio ŝajnas atingebla. La Usona ministro de Eksterlandaj Aferoj John Kerry kaj lia Irana kolego Javad Zarif renkontis unu la alian jam ok fojojn en 2015. Tiel elkora estas la rilato intertempe, ke koleraj Iranaj parlamentanoj kriis ke ne decas ke ministro de la Islama Respubliko, babilanta kun la Granda Satano, promenas laŭlonge de Rhône.

Ke venos transakcio, pri tio estas profunde konvinkitaj ankaŭ la Arabaj malamikoj de Irano, Sauda Arabio unuavice. Kiam fine de 2013 malsekretiĝis ke Usono kaj Irano jam dum monatoj sekrete interparolas, la Saudaj gvidantoj estis furiozaj. Dum jaroj ili estis avertintaj la Okcidenton pri la ŝijaisma duonluno kiu konturiĝis ĉe ilia norda limo. Tiu etendiĝis de la Maŭzoleo de Khomeini en Teherano ĝis la sudaj kvartaloj de Bejruto, kun 20 milionoj da Irakaj ŝijaistoj, la Libana Hizbolaho kaj la Assad-reĝimo en Damasko kiel kunligaj ĉeneroj.

Mortminaca alianco, diris la Saud-Araboj. Ne nur por niaj sunaismaj aliancanoj, sed ankaŭ por la Okcidento. Tio lasta tuŝis senteman kordon. Neniu forgesis kiel la Ajatoloj en 1979 ŝajne el la nenio estis kaptintaj la potencon en Irano. Usonaj diplomatoj estis 444 tagojn ostaĝigataj en sia ambasadejo. Islamaj ekzekutistoj vojaĝis de urbo al urbo eldirantaj mortverdiktojn kvazaŭ temis pri parkado-monpunoj. Senhonta estis la Fatwa-o de Khomeini en 1989, en kiu li alvokis mortigi la Britan-Baratan verkiston Salman Rushdie, ĉar tiu estus insultinta la profeton.

Tio lasta pensigas pri la atenco kontraŭ Charlie Hebdo. La Kouachi-fratoj 26 jarojn poste agis surbaze de simila Fatwa-o. Khomeini kiel ŝijaisto estis ekiginta tendencon kiu poste estis kopiita de sunaismaj ŝejkoj. La sama validas pri memmortigaj atencoj. En 1983 la ŝijaisma Hizbolaho unuafoje ekuzis stireblajn bombaŭtojn. Nuntempe tiuj estas iĝintaj la komerca stampo de sunaismaj terorgrupoj kiel IŜ kaj Al-Kaida. Mi do ne estas mirigita se ĉe miaj prelegoj oni demandas min ĉu IŜ nun verdire estas sunaisma aŭ ŝijaisma. Irano havas en la Okcidento ja malbonan reputacion.

Tamen estas granda diferenco inter la ŝijaisma teroro en la tiama tempo kaj tiu de IŜ nuntempe. Fakte la revolucio en Irano estis orientala versio de la Franca Revolucio. La ancien régime de la Shaho kun siaj CIA-amikoj kaj malpia elito estis renversita. Ĝi estis anstataŭita de radikale nova ordo en kiu la islamo iĝis la ŝtata ideologio, la subpremitoj estis mobilizitaj, kaj al la "lupoj el la Okcidento" estis farita moralpredikon. Tamen neniam temis pri profunde enradikiĝinta incitiĝo inter la ŝijaisma islamo kaj la okcidenta vivstilo.

Kiom malsama estas la batalo kiun la sunaismaj ekstremistoj plenumas nuntempe. Ili provas okazigi veran kolizion de civilizacioj, ĉe kiu ĉiuj aspektoj de nia sekulara socio estas detruendaj: demokratio, virinaj rajtoj, nia leĝa sistemo, eĉ la muziko je kiu ni dancas. La batalo ne limigas sin al la islama modelŝtato de IŜ, sed okazas mondvaste  —  en Francaj antaŭurboj kie Judoj estas turmente forigataj, en Niĝerio kie lernejaninoj estas kun bombjakoj sendataj survojen, en babilejoj kie la ĝihado estas glorata. Tio ne estas revolucio kiel en Irano, kiu tiutempe ĉefe okupis sin pri si mem, sed religi-milito kun apokalipsaj dimensioj.

Dum la Saud-Araboj avertis nin pri la ŝijaisma duonluno, ili kaŝe desegnis sian propran planon. Kiel kontraŭveneno por la elburĝoniĝanta ŝijaisma konscio kiu post 1979 ekestis, ili komencis apogi radikalajn sunaistojn. Iam princo Bandar, antaŭa ĉefo de la Sauda sekurec-servo, rakontis al sia egalulo ĉe la Brita MI6, Richard Dearlove: "Ankoraŭ momenton, Richard, kaj tiam validos: ‘Dio helpu la ŝijaistojn’. Pli ol miliardo da sunaistoj estas tute teditaj de ili."  Bandar ricevis kion li deziris. Ŝijaistoj kiuj neatendite troviĝas en teritorio okupita de sunaismaj ribeluloj, en Sirio aŭ Irako, tiuj nuntempe estas senceremonie murdataj.

La Okcidento lasis nenecese timigi sin fare de la Saud-Araboj. Tiuj estas ĉiam konsiderintaj la ŝijaistojn kiel mortigan minacon. La Okcidento kontraŭe povus ĝuste profiti de pliigita influo de la ŝijaisma islamo. Ŝijaistoj ja ĝenerale ne havas tempon por sankta milito kontraŭ la malmorala Okcidento. Nizar Hamzeh, politikologo ĉe la Usona Universitato en Kuvajto, iam diris al mi: "Ŝijaistoj tute ne interesiĝas pri konvertado de aliuloj al la islamo. Ili diras nur: ne ĝenu min en mia kredovivo."

Krome, la ŝijaisma ekleziularo estas bone organizita. Dum la sunaisma islamo rezultigas preskaŭ protestantisman pejzaĝon de kverelaĉantaj sektoj kaj tendencoj, la ŝijaismaj grand-Ajatoloj per fortika hierarĥio ekzercas grandan influon al la kredantoj. Tio venis ĝustatempe kiam grand-Ajatolo Ali al-Sistani lastan junion alvokis la Irakajn ŝijaistojn preni la armilojn kontraŭ IŜ. Al tio estis amase respondita. Ĉi tiun semajnon, la Iraka armeo kaj ŝijaismaj milicioj ekigis la atakon al Tikrit. Se ili sukcesos forpeli IŜ-on el tiu urbo, tion ili grandparte ŝuldas al gvidantoj kiel al-Sistani.

 

Post-revolucia Irano volas pasintecon enterigi kaj bonan rilaton kun Okcidento

La politika emancipiĝo de la ŝijaistoj finfine ne kondukis al radikaliĝo, sed kontraŭe. La post-revolucia Irano vere preferas enterigi la pasintecon kaj eniri en bonajn rilatojn kun la Okcidento. En Libano komencis Hizbolaho kiel revolucia teror-movado, kiu ostaĝigis kaj murdis okcidentanojn. Nun Hizbolaho estas politika partio  – koncedite: kun 40.000 raketoj ne vere kiel CDA[i] –  kaj oni interŝanĝis siajn islamajn idealojn por pragmatismo. En Irako la ŝijaistoj nun havas multe pli da potenco ol sub Saddam Hussein. Ili tamen sentas sin tre kontentaj en demokrata ŝtat-sistemo kaj malakceptas duan Islaman Respublikon.

Komparu tion foje kun la sunaismaj islamistoj kiuj post 2011 ascendis en Egiptio, Sirio, Libio kaj Irako. Ilia alveno estis tuj priskribebla kiel surstrata perforto kontraŭ virinoj kaj malsamkredantoj, islama popoljuĝo kaj cedemeco al ĝihadistoj. Notu bone, ankaŭ ŝijaistoj kondutas malbone dum militado. Ĉe la rekonkero de Tikrit aperis bildoj kiuj montris kiel malliberigitaj ĝihadistoj estis IŜ-stile senkapigitaj kaj ĵetitaj de konstruaĵoj. La farintoj estis la de ŝijaistoj dominitaj Irakaj Specialaj Trupunuoj. Sed kiel ajn naŭze: venĝofaro sur la batalkampo estas io alia ol instituciigita perforto nome de Dio.

Jen io kio devus inklinigi skeptikulojn al pripensado, se la Okcidento kaj Irano post nelonge faros historian interkonsenton.

 

Leo Kwarten estas arabisto kaj konsultisto.

 

 

[i] CDA (Christen-Demokratisch Appel) estas politika partio en Nederlando, kies historia bazo estas la kristanismo. La komparo kun ĝi, ja en Nederlanda ĵurnalo, ĉi tie aspektas plimalpli ŝerce.

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com