Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/maart/02/intimiderende-moord-op-hardnekkig-criticus-van-poe-1471757
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Timiga murdo de persista kritikisto de Putin

NRC 2 marto 2015

Redaktora kolumno

Jam antaŭ la murdo de Boris Nemtsov, vendredon vespere (la 27-an de februaro) en la viddistanco de la Kremlo, estis klare ke Rusio sub Vladimir Putin iĝis danĝera lando por kritikistoj de lia politiko. Tie estis, kaj estas, kuraĝo bezonata por opozicii kontraŭ la prezidento, kaj kontraŭ la maltoleremo, korupteco kaj la agresema naciismo kiu pli kaj pli karakterizas lian regadon.

En 2006 estis murdita la ĵurnalistino kaj aktivistino Anna Politkovskaja, kiu aŭdacis meti la militon en Ĉeĉenio al la pilorio. En 2009 mortis en malliberejo advokato Sergei Magnitsky, kiu enketis la profundan interplektitecon de la ŝtato kaj krimaj interesoj, post kiam li estis turmentita kaj medicina prizorgo estis detenita de li. Tio estas nur du ekzemploj, la listo de mortintaj kontraŭuloj de la Putin-a reĝimo estas pli longa, kaj ekde vendredo (la 27-a de februaro) staras sur ĝi ankaŭ iama vicĉefministro.

La politika klimato ekde la komenco de la tria Putin-a regperiodo, en 2012, ankoraŭ pli malmoliĝis. Antaŭ unu semajno Nemtsov pri tio diris al Financial Times: "Kompare kun 2012 ni vivas en alia lando. Lando de milito, de humiligita, hipnotizita popolo." Putin estas ege populara, ankaŭ danke al la aneksado de Krimeo, la milito en Ukrainio kaj la pludaŭranta propagando de la Kremlo en la amaskomunikiloj. Oponantoj de la Putin-a politiko, kaj ankaŭ homoj kiuj nur montras kio vere okazas en Rusio, estas anticipe forpuŝitaj kiel kvina kolono, kiel perfiduloj aŭ marionetoj de la Okcidento.

En 2011 estis ankoraŭ opozicio en Rusio, diris Nemtsov pasintsemajne, nun restas nur disidentoj. Tamen li tre persiste daŭrigis organizi manifestaciojn, kaj diri sian opinion pri la vera naturo de Putin-a Rusio. Grandan koleron en la Kremlo vekis lia esploro pri la grandskala korupteco ĉe la Olimpikoj en lia hejmurbo Sochi. Kaj ene de kelkaj semajnoj li prezentus raporton pri la Rusa engaĝiteco, ĉiam neita de Putin, en la milito en orienta Ukrainio. Por aliaj kritikistoj de Putin kaj propagandantoj de libera Rusa socio, la murdo de Nemtsov estis timiga okazaĵo. Des pli gravas, ke dekoj da miloj hieraŭ partoprenis en protestparadoj en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo.

Kiu kulpas pri la murdo, tio eble neniam iĝos konata. Sed certas ke Putin respondecas pri la klimato de venena naciismo kaj publika malamo, en kiu la politika debato estas pli kaj pli sufokata. Ankaŭ sen indiki historiajn paralelojn, tio estas timiga disvolviĝo. Unue por Rusio, sed ankaŭ por la resto de Eŭropo.

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass