Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/februari/26/maak-van-die-lappendeken-rap-europees-energiebele-1469900
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Faru el tiu ĉifonkovrilo vigle Eŭropan energi-politikon

NRC 26 februaro 2015

Redaktora kolumno

Energio estas la bazo de la Eŭropa Unio. La seslanda traktato por konstitui la Eŭropan Karbo- kaj Ŝtal-Komunumon en 1951 estis la unua paŝo al Eŭropa kunlaborado.

La agadplano por energi-unio kiun la Eŭropa Komisiono publikigis hieraŭ, tial ne nur konfirmas la kontinuecon de la Eŭropa misio, ĝi ankaŭ estas programo kiu devas stimuli plian urĝecon ĉe la membroŝtatoj. Pasintjare la nova Eŭropa Komisiono ĉe sia eniro jam klarigis ke Eŭropo urĝe bezonas pli bone funkciantajn energi-merkatojn, kaj efikan transliman interkonekton de energi-retoj. Ekde tiam, la milito en Ukrainio ankoraŭ ĝene konfrontis ses membroŝtatojn kun ilia plena dependeco de Rusa tergaso por ilia energi-provizo. Ankaŭ Nederlando, mem tergas-lando, estas pli vundebla ol ĝi sentas. Kiam la Nederlanda registaro decidos tamen definitive redukti la tergas-eltiron en Groningen1, tiam povos evidentiĝi necese importi pli da gaso el Rusio.

Energio en Eŭropo estas nun ĉifonkovrilo de naciaj interesoj kaj planoj sen translima kohero. La abrupta malfunkciado de nukleaj centraloj en Belgio, fine de la pasinta jaro, povis esti solvita sole per krizaj aranĝoj, kvankam najbaraj landoj produktadas sufiĉan energion. Sed mankis interliga kablo. La samo koncernas Francion, kiu povas neniun energion el Hispanio importi. Energio samtempe estas fonto de naciaj kontrastoj. En Francio nuklea energio pintas, Nederlando estas benita per gaso, Germanio elektis vent- kaj sun-energion.

La respondeca Eŭro-Komisionano Maros Sefcovic hieraŭ vicigis serion da premantaj faktoj pri la pozicio de Eŭropo kaj ties neprogresinteco kompare al i.a. Usono. Ekzemple en la pogranda komerc-merkato la prezoj de elektro kaj gaso en Eŭropo estas respektive 30 kaj 100 procentojn pli altaj ol tiuj en Usono. Por la Eŭropa entreprenistaro tio estas tre forta konkurenc-malavantaĝo. Dek du el la 28 Eŭropaj landoj ne plenumas la minimumajn Eŭropajn ambiciojn, por irigi produktitan energion ankaŭ trans la landlimojn. Energi-merkato kun adekvataj kondukt-retoj ŝparigas al konsumantoj 40 miliardojn da eŭroj jare. Kaj ĝis 2020 mil miliardoj (1.000.000.000.000) da eŭroj devas esti investitaj en la energi-sektoron. Ankaŭ por tiu kiu jam kutimiĝis al la grandaj nombroj ruliĝantaj el la Brusela burokrataro, jen ciferoj kiuj inklinigas al pli ol pripensado. Propra Eŭropa energio estas potenco, estas sekureco kaj estas aktiveco. Eŭropo prenu sin serioze, kaj el energio vigle faru atuton.

 

 

1 Groningen estas provinco en la nord-oriento de Nederlando. Lastatempe, la tergas-eltiro tie kaÅ­zis pli kaj pli da terskuoj, kiuj nocas fundamentojn de domoj.

Ĉiuj artikoloj   |  




©marto 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass