Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/januari/30/litouwen-ontworstelt-zich-aan-greep-russen-1461056
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Litovio sin debaraktas de la Rusa premo

La milito en Ukrainio maltrankviligas la malgrandan Litovion: Donetsk povus esti Vilno. La celo estas defendkapablo.

NRC 30 januaro 2015

 

Raportado el Vilno

Fare de nia redaktoro Mark Beunderman

 

La perforto en Ukrainio signifas por la plejmulto da Litovoj ion alian ol por la Nederlandanoj, Germanoj aŭ eĉ Poloj. Donetsk, Mariupol, tiuj povus esti Vilno kaj Kaunas.

‘Preteco dum krizaj situacioj kaj dum la milito’, tiel nomiĝas la faldfolio kiun la Ministerio de Defendo ĉi tie publikigis ĉi-monate. Rusio ne estas menciita laŭnome en la centpaĝa libreto, kiu estas interrete distribuata tra bibliotekoj kaj lernejoj. Sed pri kiuj temas estas ja klare. La ‘verdaj viretoj’ kiuj eldevigis la Rusan aneksadon de Ukraina Krimeo, tiuj povas ankaŭ sen io plu aperi en via apudeco, tia estas la sugesto. “Civitanoj kiuj vidas nekonatajn armitajn grupojn  - sen insignoj -  aktivaj en ilia najbareco aŭ aliloke, telefonu al n-ro 112.”

Por Litovio, lando kun preskaŭ tri milionoj da homoj, kiu en 1990 disigis sin de la Sovetunio, la Rusa agado en Ukrainio estas pli ol nur malobservo de la internacia juro. Multaj Litovoj konsideras Putin-on kiel minacon de ilia freŝa – kaj en iliaj okuloj ankaŭ fragila – sendependeco.

Fiere flirtas ĉe la prezidenta palaco en Vilno la NATO-flago, apud la Litova kaj la EU-flago. La Atlantika alianco pliigis la monitoradon de la aerspaco super la Baltaj ŝtatoj. Sed la Litovoj ne estas trankvilaj pri tio. Kiam vi parolas kun ili pri la aktualeco, ili ofte komencas pri la pasinteco.

Petras Tiknevicius, 41-jaraĝa agrikultur-fakulo, paŝas laŭlonge de la parlamento-konstruaĵo en Vilno. Same kiel 130.000 aliaj Litovoj, liaj geavoj en la kvardekaj jaroj estis deportitaj, al Siberio. Ĉirkaŭ kvarono el ili pereis, laŭ Litovaj historiistoj. "Miaj geavoj estis bonhavaj kaj senlace laborantaj. Por la Rusoj sufiĉa kialo forpeli ilin", diras Tiknevicius. "Mia onklino, kiel knabineto, devis kuniri. Mia patrino estis edukita de miaj pra-geavoj."

 

Ĉe la parlamento staras malgranda memorŝtono pri la eventoj de januaro 1991. Sovetia gvidanto Miĥail Gorbaĉov tiam vane provis - per uzo de la Ruĝa Armeo - malfari la Litovan sendependecon. Dek tri civiluloj estis mortigitaj ĉe la televida turo en Vilno, kiun la Sovetanoj per tankoj provis ekokupi.

Ĉu Litovio, intertempe ree dek jarojn EU- kaj NATO-membro, estas ankoraŭ vere tiel vundebla? Tiknevicius: "Mi el mia militservo ja rememoras kiel munti kalaŝnikovan fusilon," li diras. "Sed ĉu mi ankoraŭ povas pafi? Estas danĝere. Rusio havas longan historion pri la solvado de internaj problemoj pere de eksteraj militoj."

Litovio, kiu limtuŝas la Rusan eksklavon Kaliningrad, klopodas ĉiamaniere pliigi la propran defend-kapablon kontraŭ la granda Rusa najbaro. Pasintjare la defend-buĝeto estis pliigita je kvarono, sed la kverelo estas pli larĝa.

 

Informado-milito

La vorto ‘milito’ ne nur sonas en la faldfolio, sed ankaŭ el la buŝo de prezidentino Dalia Grybauskaite, kiu antaŭ nelonge diris: "Litovio troviĝas en situacio de informado- kaj propagando-milito." Ŝi celis al Rusaj komputil-entrudistoj kaj ‘troloj’ en interreto, sed ĉefe al Rus-lingvaj TV-kanaloj kiuj elsendas en la Baltaj landoj. Litovio havas multe pli malgrandan Rusan minoritaton ol la aliaj du Baltaj ŝtatoj. La elcento de loĝantoj kun Rusa kiel ilia unua lingvo estas ĉi tie ĉirkaŭ 8 procentoj, kompare al 30 procentoj aŭ pli en Latvio kaj Estonio. Sed por Rusaj TV-kanaloj  - la averaĝa Litovo havas plurajn sur la kablo -  la agospaco estas pli larĝa: ĉiu kiu elkreskis en Sovetio ja komprenas la Rusan.

Post kiam la agitado en Ukrainio komenciĝis en la aŭtuno de 2013, kvar Rus-lingvaj sendostacioj ricevis sankciojn de la aŭtoritatoj. Tri monatojn ili ne rajtis elsendi programojn kiuj estas farataj en Rusio. Ĉe du sendostacioj temus pri "tendencaj" programoj pri Ukrainio, kiuj semus "malamon". Ĉe la aliaj du, Litovio mem estis la temo: en dokumentaj filmoj estis pridubata ke Sovetio estis respondeca pro la mortintoj en 1991.

"Proksimume tiel kiel: tiuj Rusaj soldatoj nepre devis interveni, ĉar tiuj civitanoj fakte estis paflertuloj", diras Nerijus Maliukevicius, eksperto pri politika komunikado ĉe la Universitato de Vilno. Li parolas pri "hibrida" militado. "La Kremlo kreas virtualan medion, en kiu veraj demarŝoj povas sekvi." Ĉu li celas al invado? "Nenion vi povas ekskludi. Kiam Litovio dum la kvardekaj jaroj estis aneksita ĉe Sovetio, ni oficiale neniam havis ‘okupadon’. Iris paŝo post paŝo, oficiale laŭleĝe kaj libervole. Ĉio regita de manipulema propagando."

Ne ĉiu konsentas pri la ‘nigrigado’ de TV-kanaloj. Kestutis Girnius, politikologo laboranta ĉe la sama universitato, nomas la animstaton en sia lando ‘histeria’. "Fakte estas Sovet-reflekso: malpermesi." Girnius, elkreskinta en Usono post kiam liaj gepatroj en la kvardekaj jaroj estis fuĝintaj el Litovio, kredas je preslibereco, li diras. "Kio la minaco de tiuj sendostacioj nun precize estas, tion neniu povas klarigi. Temas pri ĉipa, travidebla propagando, kiun nur malmultaj kredas".

Litovio apogas ideon, nun ĉirkaŭirantan en EU-rondoj, starigi alternativan, ‘liberan’ Ruslingvan sendostacion. Nederlando disponigis 500.000 eŭrojn por realigeblo-studo.

 

Propra energio

Prefere ankoraŭ hodiaŭ la Litovoj volas malligi sin el la Rusa influ-sfero, sed ĝis antaŭ nelonge tio estis neebla en esenca tereno: la lando estis 100-procente dependa de Rusa gaso. Ekde oktobro ne plu. En la haveno de Klaipeda estas nun granda petrolŝipo kun la signifoplena nomo Independence. Estas LNG-ekranstacio (liquified natural gas, likva gaso). La Litovoj nun povas mem elekti kie ili sin provizas de gaso: ĉe la Rusa ŝtata energi-entrepreno Gazprom, kiel kutime, sed ankaŭ, pere de Independence, ĉe la Norvega Statoil.

Energi-ministro Rokas Masiulis priskribas tion kiel "strategian decidon por eviti la Rusan influon". Gaso estas politiko, la Litovoj jam scias ekde 1990, kiam la Kremlo post la sendependec-proklamado subite turnfermis la gasodukton. Pro la konkurenco de la 300 milionojn kosta LNG-ekranstacio, kiu estas financita per EU-alpruntoj, Gazprom devis la gasprezon malplialtigi je preskaŭ kvarono. "Rusaj amaskomunikiloj kompreneble provis pridubi la utilon de ĉi tiu projekto", diras Masiulis. "Sed nun kiam la ekranstacio ekzistas, homoj estas fieraj. Ni povas preni nian destinon en niajn proprajn manojn."

 

Sekura ĉe la eŭro

Pri unu simbolo de sendependeco, Litovio ĉi-jare la 1-an de januaro propravole rezignis: la lido, la nacia valuto. Nun tie estas la eŭro. Rimarkinde estas kiom ankaŭ tiu decido estas eksplikata en geopolitikaj terminoj. Certe, la ekonomiaj kialoj por aliĝo al la eŭro staras antaŭe: la komerco ene de Eŭropo plifaciliĝas, kaj la ŝtato povas pruntepreni pli malmultekoste. Sed, diras financministro Rimantas Šadžius, temas ankaŭ pri jeno: "post nia NATO- kaj EU-membriĝo, ĉi tio estas la tria, historia paŝo, por aparteni al la Okcidento".

Gitanas Nausėda, ĉef-ekonomikisto de la Sveda banko SEB en Vilno, diras ke la eŭro "donas la senton esti pli sekura en la nunaj geopolitikaj ŝtormoj; malamikaj atakoj kontraŭ la nacia valuto aŭ la bankosistemo estas nun multe malpli verŝajnaj."

Vitas Vasiliauskas, prezidanto de la Litova centra banko, vortigas tion tiel: "Paŝo al la Okcidento estas ankaŭ paŝo for de la Oriento".

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com