Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/februari/03/gehaaid-en-ijdel-vertolker-van-de-spaanse-onvrede-1464413
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ruzlerta kaj vanta interpretisto de la Hispana malkontento

Post jaroj da korupto-skandaloj kaj profunda financa krizo, multaj Hispanoj estas teditaj de la ‘malnova politiko’. Universitat-instruisto Pablo Iglesias kun protestpartio Podemos mobilizas la malkontenton.

NRC 3 februaro 2015

 

Fare de   Koen Greven ,  korespondanto de NRC en Madrido

 

"Pablo! Pablo! Pablo!", krias la amaso sur la centra placo de Madrido. Pablo Iglesias (36) levas pugnon kiel signon, ke li volas kun la Hispana popolo ekbatali kontraÅ­ la potencularo. "Sí se puede, sí se puede", nun sonas sur la Puerta-del-Sol-placo. La slogano estas bazita sur la Yes we can! de Barack Obama. Iglesias kredas ke li, kiel gvidanto de Podemos, povas en Hispanio renversi la establitan ordon. "Ni venkos!", li krias al siaj adeptoj. Äœojkriado. Eĉ Greka flago estas svingata.

Iglesias havas pli grandan podion ol li mem povis iam antaÅ­vidi. "Ni revas, sed ni konsideras niajn revojn ja tre seriozaj", jen la plej nova slogano de Iglesias. La coleta – la homo kun la ĉevalvosto – estas por sennombraj Hispanoj la nova espero. Multaj skandaloj de korupteco kaj profunda financa krizo kaÅ­zis breĉon inter la loĝantaro kaj la politiko. Iglesias prezentas sin kiel la viron kiu povas konstrui novan ponton, kaj li rezistas kontraÅ­ 'la kasto'. Podemos volas manpremi ĉiujn Hispanojn. "Venu ĉe ni. Ne gravas por kio vi antaÅ­e voĉdonis. Estu bonvena. Ni estas la popolo!", krias Íñigo Errejón, la 31-jaraĝa numero du de la partio.

 

Panteono

En la tombejo de Nuestra Señora de la Almudena staras la panteono en kiu Pablo Iglesias estas enterigita. Kiel omaĝo al la fondinto de la Partido Socialista Obrero Español (PSOE), Javier Iglesias kaj Luisa Turrión kunvenas ĉi tie kun aliaj Hispanaj socialistoj, la 1-an de majo 1972. La fajrero inter la du studentoj transsaltas. Ili ekamindumas, edziĝas kaj ses jarojn poste filo naskiĝas. La nom-elekto ne malfacilas: Pablo. La edzparo tiam povis neniam elpensi, ke ilia Pablo Iglesias fondos politikan partion kiu ĝuste kiel alternativo al la PSOE scipovos gajni por si grandajn grupojn da Hispanoj. "Mi ĉiam voĉdonis por la PSOE, sed tiu tempo nun pasis. Post multaj jaroj da mizero, Podemos alportas denove esperon", diras Teresa Valencia dum la manifestacio sabate en Madrido. "Ĉu Iglesias havas respondon al ĉio, ni devos vidi."

Iglesias elkreskas kiel sola infano en ruĝa Hispana nesto. Lia patro estas histori-instruisto kaj havas simpation por la Revolucia Kontraŭ-faŝisma kaj Patriota Movado (FRAP). Lia patrino perlaboras monon kiel sindikat-advokatino. Kiel knabo li aŭdas la rakonton pri sia avo Manuelo Iglesias, kiu dum la reĝimo de diktatoro Francisko Franco estis mortkondamnita, ankaŭ surbaze de sia politika konvinko. Poste tiu mortkondamno estis ŝanĝita en malliberej-punon.

La vivo de Iglesias ekhavas turnon kiam liaj gepatroj divorcas. Je sia 13-a li kune kun sia patrino revenas de la provinca urbo Soria al sia naskiĝurbo Madrido. La popolkvartalo Vallecas estas ĝis la nuna tago lia nova habitato. La aventurlibroj de Jules Verne kaj Emilio Salgari estas jam frue deflankigataj kaj interŝanĝataj kontraŭ verkoj de Vladimir Lenin, Herbert Marcuse kaj Salvador Allende. Iglesias kiel dekkelkjarulo aliĝas al la Unio de Junaj Hispanaj Komunistoj.

 

Inteligenta kaj karisma

La lerta studento kompletigas, ankaÅ­ inspirita de sia patrino, en 2001 studon de juro ĉe la Universidad Complutense de Madrido, sed profunde en sia koro li ĉiam estis preferanta studi politikologion. Kaj tion li faras ankoraÅ­. Tri jarojn poste li jam rajtas nomi sin politikologo. Tio ne sufiĉas por li. Iglesias faras licencian studon, du magistrajn studojn kaj plivastigas sian scion ĉe universitatoj en Anglio, Usono kaj Svislando. Lia vivoresumo okupas sennombrajn paĝojn. Li subtenas rilaton kun Tania Sánchez, politikistino de la maldekstra Izquierda Unida. Ili ne havas infanojn.

Fernando Vallespín, profesoro pri politika scienco ĉe la Universidad Autónoma de Madrido, estas daÅ­re en kontakto kun Iglesias, kaj akompanas lin dum lia licencia studo. "Tre inteligenta kaj karisma", tiel Vallespín titolas lin en majesta oficejo en la urba centro de Madrido. "Iglesias lasis sin inspiri de Sud-Amerikaj gvidantoj kiel Hugo Chávez kaj Evo Morales. Li estas iu kiu tre forte kredas je siaj propraj idealoj, kaj batalas por tiuj. Lia kono de faktoj estas grandega. Krom tio, Iglesias estas majstro en la unu-al-unu debato."

Kiel instruanto ĉe la Complutense, Iglesias lernas instrui kaj eksperimenti antaÅ­ salono kun studentoj. Li estas kaprica kaj kapablas fascini la studentojn. Ekzemple, dum unu el siaj lekcioj li reludas scenon el Dead Poets Society, ĉe kio la studentoj kaj la instruisto - same kiel en la filmo - ekstariĝis sur la benkoj kiel signo de ligiteco. Laura Martínez komence tute ne interesiĝas pri politiko, sed tio ŝanĝiĝas kiam ŝi ĉeestas lekciojn de Iglesias. "Mi ĉiam trovis politikologion iom enuiga. Ĉe la plej multaj profesoroj ĝi estas tre teoria fako. Iglesias faris siajn prelegojn kun multe da dinamiko. Ĉiam ja okazis io. Ĉiu rajtis kunpensi. Li lernigis min ke politiko estas ĝuste ja io por ordinaraj homoj. Post tio la fako por mi vere ekvivis", diras Martínez, kiu nun mem estas aktive asociita al Podemos.

Iglesias proprigas al si la fakon de televid-prezentisto. Paco Pérez, fondinto de Tele K, venigas lin en 2010 al la sendostacio en la kvartalo Vallecas. Iglesias iĝas la vizaĝo de la debatprogramo La Tuerka (La ÅœraÅ­bo) en kiu ferocaj politikaj diskutoj okazas, kaj kiu intertempe ĝuas nacian elstarecon. Iglesias kiel centro de sia propra podio. "Mi iam estis vidinta lin engaĝitan en debato ĉe la universitato, kaj mi ja vidis en li televidpersonecon", rakontas Pérez ĉe alternativa foiro en la kultura centro Ateneo Republicano de Vallecas. "Estis ora lertaĵo. Vere naturtalento. Iglesias neniam lasis ion al la hazardo. Aliuloj paŝis tuj senprepare antaÅ­ la kameraon. Tion li neniam faris. AntaÅ­ nelonge li petolŝercante diris al mi: 'Se vi ne estus veniginta min al Tele K, tiuokaze ĉio estus irinta alie'. Sed ĉu tio veras, mi ne scias."

La Tuerka ja evidentiĝas perfekta lernejo por Iglesias, kiu ĉiam serĉis la debaton. Rubén Tejedor ankoraÅ­ rememoras, kvazaÅ­ estis hieraÅ­, ke li lasis sin de Iglesias tenti por apudiĝi, kiel loka proparolanto de Unión Progreso y Democracia (UPyD), ĉe la progamo. Tiam estas marto 2012. "La UPyD-on vi povus vidi kiel moderan mezan partion. Sed en la mondo de Iglesias vi tiuokaze jam preskaÅ­ apartenas al ekstrem-dekstro", eksplikas Cembrero sur la tegmenta teraso de la restoracio direktita de li en la kvartalo Lavapiés. "Estis ĉe tiu tablo pli-malpli kvin kontraÅ­ unu. Kun Iglesias kiel rapidgvidanto kontraÅ­ mi. Ne, tio ne estis facila."

Laŭ Tejedor estas Iglesias alia homo kiam li alparolas grandan publikon. "La egoo de Iglesias estas grandega. Li pensas ke li mem estas la plej ruza kaj plej bela knabo en la klaso kaj sciigos tion al aliuloj ankaŭ. No tiene abuela, ni diras en la Hispana. Alivorte: Iglesias ne bezonas avinon kiu diras kiel bona li estas. Tion li ja mem faras. Iglesias antaŭ ne tre longe estis ankoraŭ ĉi tie kiel gasto en la restoracio. Li ŝajnigis ne koni min kaj kriis kun stoika vizaĝo 'kelnero' al mi. Iglesias precipe okupiĝas pri si mem. Sed eble estas ja ĝuste tiu sinteno per kiu li atingis tiel multe."

 

Televidpersoneco

Iglesias kiel stelulo nur vere ekleviĝas kiam li en aprilo 2013 akceptas inviton de la ekstrem-dekstra sendilo Intereconomia. La intenco estas ke al Iglesias, kiel maldekstrisma politikisto, en plein public estos konigita lia ĝusta loko. Tio rezultas tute diference. Iglesias estas preparita ĝis perfekteco, restas trankvila kaj kvieta, estas sprita kaj venas kiel gajninto el la lukto. Grandaj naciaj televidkanaloj proponas al li podion. Nova nacia televidpersoneco naskiĝis. "Fine li havis la aÅ­diencon kiun li tiel sopiris", diras Paco Pérez. "Verdire li pliboniĝis pro sia famo. Iglesias ne plu devas lukti por aspekti konata."

Iglesias faras sekvan paŝon. Kiel konsilanto de la maldekstrisma Izquierda Unida kaj la Venezuela registaro de Hugo Chávez, li pasintece devis kontentiĝi kun rolo en la fono, sed nun li staras mem en la spotlumoj. Kune kun nombro da aliaj profesoroj de la Complutense, li en januaro 2014 prezentas en saloneto de la Teatro del Barrio en Lavapiés la politikan partion Podemos. Ili tiam preparas sin por la EÅ­ropaj elektoj. Ä´urnalisto Francesco Manetto "pro scivolemo" ĉeestas. Semajnon poste, li havas intervjuon kun Iglesias, kaj elkreskas rapide ĝis 'Podemos watcher' por la tutlanda ĵurnalo El Pais.

"En la tempo de unu jaro ege multe okazis kun Iglesias. Lia penetremeco malaperis, la tono estas iom pli modera", eksplikas Manetto en kafejo proksime de la Kongreso. "Antaŭ nelonge mi denove havis intervjuon kun li post kunveno en Sevilla. Sed mi devis atendi monatojn por tio. Se vi sidas kontraŭe de li ĉe la tablo, Iglesias estas ekstreme afabla kaj komplezema. Li scias, kiel neniu alia, kiun tonon li kie ektuŝu. Kaj pri kiu temo li volas diri ion. Pri Venezuelo Iglesias prudente ne plu parolas. De la klasika gazetaro li nun prenas daŭre pli da distanco. Podemos komunikas prefere mem tra Twitter kaj Facebook. Kaŭze de tio estiĝas nova rilato inter gazetaro kaj politiko. Neniu scias precize, kie li staros. Agendo mankas. Intenca taktiko."

Ke Iglesias estas la nekontestebla ĉefo de Podemos, tio tute certas. Peto de Pablo Echenique - unu el la kvin EÅ­ro-parlamentanoj de la partio - por proponi lokon ene de la pinto al «du Pablo'j» estis rezignita. La fizike handikapita politikisto estas metita iom flanken. "Podemos malsupre fondis grandan nombron da membrorondoj kun firma demokrata valoro, sed de supre malsupren la linio estas tre vertikala", eksplikas la politikologo Vallespín. "Podemos nun kunigas ĉiujn malkontentajn Hispanojn. Kaj tiuj, en lando kun pli ol kvin milionaj senlaboruloj, estas ne malmultaj. Iglesias al tiu ĉi grupo donis vizaĝon. Sed kion li pri Hispanio havas antaÅ­ la okuloj, restas neklare. Pri tio Iglesias kiel eble plej longe silentos. Multaj Hispanoj ege ŝatas, ke Podemos stariĝis. Sed ĉu ili al Iglesias ankaÅ­ vere konfidos la venkon estas io alia."

 

 

Sondado

Batalo inter tri:

28,2 procentoj de la Hispanoj ĉe tutlanda elektado, verŝajne fine de 2015, ŝatus voĉdoni por Podemos, tiel laŭ sondado komisiita de El Pais (je 11 januaro)

23,5 procentoj por la centro-maldekstra PSOE

19,2 procentoj por la centro-dekstra PP

 

Platformo de Podemos

< ‘Nek maldekstra nek dekstra’, sed de la popolo kaj kontraÅ­ la establiĝinta socitavolo >

Podemos ĉefe kontraŭstaras la establiĝintan socitavolon kaj volas reguligi aferon kun la nun regantaj politikaj partioj: 'la kasto' en la parolado de gvidanto Pablo Iglesias, kies partio laŭ lia propra diro estas "nek maldekstra nek dekstra", sed "de la popolo". Iglesias havas kiel ĉefan celon renversi la registaron de Mariano Rajoy. Podemos volas ĉesigi la premantajn elspezlimigojn devigatajn de Bruselo al Hispanio, kaj reguligi la bankojn pli severe.

La partio volas ankaŭ redukti la breĉon inter riĉuloj kaj malriĉuloj en Hispanio. Ĝi jam suprenigis kelkajn provbalonojn, kiel la enkondukado de laborsemajno de 35 horoj maksimume. Krom tio, la emeritiĝ-aĝo devus iri malsupren. Podemos volas lasi la voĉdonantojn pere de referendumoj decidi pri gravaj temoj.

 

 

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass