Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/europa-moet-een-bewuste-alliantie-van-veiligheid-waardigheid-en-schoonheid-zijn~a3795625/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Eŭropo estu konscia alianco de sekureco, digno kaj eĉ beleco

“La homo volas ne nur prosperon, sed ankaŭ prudenton”, argumentas Jonathan Holslag. “Forprenu de li lian sopiron al pli alta celo, kaj li iĝos cinika aŭ ribelema.”

Volkskrant 22 novembro 2014

 

Fare de   Jonathan Holslag

 

Ĉu ni Eŭropanoj povas sperti renaskiĝon, sen ke ni unue devu treni nin tra nova Mez-Epoko? Jen la demando kiu ĉe mi jam kelkajn jarojn fantomas tra la kapo. Eble vi trovis ke en la antaŭaj eseoj[i] mi levis tiun demandon kun tro da drameco, kaj troigas mian malserenon pri la mondo. Ĉe tio, lasu min tuj rimarki ke ankaŭ mi mem ofte faras tiun pripenson. Kaj tamen, ju pli forte mi serĉas argumentojn kiuj nuligas mian maltrankvilon, des pli ĝi estis konfirmita.

Mi vidas kvar grandajn tendencojn. Unue la nun kreskanta agitiĝo sekve de la ŝanĝiĝanta potenc-ekvilibro. Ofte oni diras al mi, ke la malkresko de potenco estas nur relativa, kaj ke la prospero de unu lando ne nepre signifas plimalboniĝon por la alia. "Ne estas zero sum game", oni tiam aŭdas. Nu, mi dum la pasintaj semajnoj en Balkanio kaj Orienta Eŭropo proprakorpe povis ankoraŭfoje konstati, ke landoj ankoraŭ ĉiam povas ankaŭ malprosperi. La reala enspezo en Ukrainio, Bosnio, Serbio kaj Rusio ja estas ankoraŭ daŭre 20 ĝis 30 procentojn pli malalta ol en 1990. Kaj tiu fenomeno ne restas limigita al la eksa Sovetunio. Ankaŭ en Okcidenta Eŭropo, la aĉetpovo malkreskas.

Tio laŭ mi ankaŭ rilatas kun dua tendenco: la malfortiĝo de la ekonomia kresko. Ekonomikistoj volonte asertas, ke dank’al la tutmondiĝo, la kuko por ni ĉiuj daŭre pligrandiĝas. Tio veras, sed la kuko iĝas ankaŭ daŭre pli malkompakta. Se ni rigardas la malnetan enlandan produkton (MEP)[ii], tiam la prospero ekde 1990 kreskis multe pli rapide kompare kun la periodo inter 1970 kaj 1990. Sed se vi tamen subtrahas de tio la inflacion, tiuokaze jam restas de tiu diferenco multe malpli. Se vi esploras kiom averaĝa mondloĝanto finfine konservos de tio, tiam la prosper-kresko ekde 1990 signife malpliiĝis, kaj precipe ankaŭ la plimultiĝo de formalaj laborpostenoj mondvaste reduktiĝis. Do pli da kresko, sed relative malpli senteblaj profitoj.

 

Teĥnologia progreso sen socia progreso faras el homoj pasivan amason

Ĉu tiam estas mirige, ke pli ol duono de la respondantoj al freŝdata tutmonda enketo, fare de esplor-centro Pew[iii], malkontentas pri la situacio en sia lando? Tiu malkontento plukreskos pro tria tendenco: malabundeco. Ree, pro nia tuta scio kaj teĥnologio, malabundeco ne vere rajtus ekzisti. Multe da scio tamen estas tro malrapide ŝanĝata en solvojn. Pro tio, la lukto por krudmaterialoj venontjare restos senindulga, kaj la loĝantar-kresko minacas malstabiligi la tre vundeblajn   vivejojn en Afriko, Mez-Oriento kaj Suda Azio. Tio kondukos al pliigita migrad-premo kaj konkurado por laborpostenoj en la urboj.                                          

Kvara tendenco estas la larĝiĝanta breĉo inter inteligenta teĥnologio kaj intelekte malfruiĝintaj socioj. Ni sukcesas, por tiel diri, kun ekstrema precizeco reordigi atomojn, sed ne sukcesas organizi akuratan publikan transporton. La unu ne ekskludas la alian, sed ni estis tro multe kredontaj ke ĉiu progreso estu teĥnologia, dum progreso ja prefere temas pri la maniero laŭ kiu ni aranĝu la socion, kaj la grado en kiu ni mem povas  - per ĉiuj niaj kapabloj -  en tiu socio disvolviĝi. Krome ni ankaŭ restas apenaŭ kapablaj konverti efikec-gajnon kaŭzitan de aŭtomatigo en novajn ŝancojn por  - per la disponebligitaj rimedoj -  plifortigi nian socion. Teĥnologia progreso sen socia progreso faras el homoj pasivan amason kiu travivas la ŝanĝon.

Tiuj evoluoj kombinitaj kontribuas al kvina tendenco: la emo al protektismo kaj konservatismo. En ambaŭ kazoj temas pri klopodo konservi kion vi havas, sen ŝanĝiĝi mem. La unu partianiĝas kun anti-enmigrant-partio, la alia kun strik-avida sindikato, la tria kun tioma subtilaĉa politikisto, kaj ree alia kun forta gvidanto kiel Vladimir Putin aŭ Tajip Erdogan. La maltrankviloj estas ofte pravaj, sed tamen nia propra respondeco kaj certe ankaŭ nia propra rolo ĉe la solvoj estas plejeble minimumigataj. Ni malrapide denove estas rampantaj en la tranĉeoj, kaj tio pli-malpli frue kaŭzos malpacon.

 

Prudento  —  pri tio temas, ankaŭ en la politiko, kaj ĉe tio vi kaj mi staras centre

Mi ne ĉesas aserti, ke novaj komerc-militoj kaj armitaj konfliktoj inter ŝtatoj dum la venontaj jardekoj iĝos tre verŝajnaj. Ĉu tiu naciismo kaj perforto ankaŭ savos la ŝtatojn – jen la demando. Se la tendencoj persistas, pli kaj pli da ŝtatoj, grandaj kaj malgrandaj, dispeciĝos en pli malgrandajn regionojn aŭ mega-urbojn, ĉiu kun sia propra landinterno. Lasu tie sendistinge ekesti novaj kazoj de popolmigrado pro malriĉeco kaj klimatŝanĝo, aŭ religia streĉiteco, kaj vi ekhavos ideon kiel la nova Mez-Epoko povos aspekti.

La ĉefa espero kiun mi daŭre ĉerpas el tiu analizo estas ke ĝuste Eŭropo ne povas permesi sin kiel moluskon rampi en sian konkon. En la hodiaŭa mondo estas simple ridinde, la ideo ke Europaj nanaj ŝtatoj denove povos kaŝi sin malantaŭ sia flago kaj himno; des malpli ke ili povas fortikigi sin en siaj diseriĝantaj temploj de prospero. La sola ŝanco kiun ni havas estas reinventi nian socion. Iom post iom tio komencas elkrepuskiĝi ĉe civitanoj. Ĉie en Nederlando kaj alilande en Eŭropo ekfloras civitan-movadoj por pli bonaj socioj. Entreprenistoj parolas nun honeste pri la fino de la ekonomia modelo, kaj la neceso de iu pli bona. Eĉ akademiuloj timeme venas el sia ebura turo.

Tamen, nombro da pens-eraroj ankoraŭ daŭre ĝenas, ne malplej la sekva aĉa argumento: Eŭropo gravas, do ni devas savi la eŭron, registaroj devus limiĝi, kaj por civitanoj validas “vivu stomako laŭ la stato de l’ sako”. Ĉu vi trovas tion freneza ke civitanoj tiam perdas sian konfidon al politiko? Ĉiu politika organizo, ankaŭ Eŭropo, estas nur rimedo por atingi celon, kaj kiam la celo ne plu klaras, tiam ankaŭ tiu rimedo malaperos.

Prudento — pri tio temas, ankaŭ en la politiko, kaj vi kaj mi staras centre. Tio alkondukas nin al dua pens-eraro. Vi kaj mi kutime volas pli ol nuran prosperon. Same kiel tiuj kiuj la prosper-ŝtaton profetis post la Dua Mondmilito, iuj ankoraŭ daŭre supozas ke, se vi donas al homoj bazan salajron, sufiĉan liberan tempon kaj iPad-on, tiam ĉio bone rezultos; sed nenio estas malpli vera. Fakte ni ĉiuj volas iom esti universala homo, gajni nian porvivaĵon, jes certe, sed tio precipe laŭ signifoplena maniero, kun ankaŭ variado, kaj spaco por kreiveco, kaj eĉ multe da aprezo.

Se tiuteme mi konsultas ĉe tio la multnombrajn studojn pri feliĉo, tiam ŝajnas al mi la konkludo, ke homo, se li ekhavas la ŝanĉon, lasas sin facile degliti en situacion de pasiva ĝuado, sed kaŝe ĉiam sopiras al pli alta celo. Pensu nur pri la mezklasulo kiu amare kontraŭiĝas al la prosper-ŝtato, la blankuloj en la malalta klaso kiu kontraŭiĝas al la migrant-profitariato, kaj la migranto kiu venĝeme direktas la celilon al la dekadenco de la Europa socio  -  kelkfoje laŭlitere.

 

Kion ni verdire bezonas estas 3D-modelo de la ideala socio, iom kiel tiu de la humanistoj

Ne temas nur pri libertempo, sed ankaŭ pri ĝojplena tempo, ĉu ni pasigas tiun laborloke, aŭ ĉu hejme. Ne temas pri baza enspezo, sed pri bazaj ŝancoj. Se vi volas ĝui prosperon, vi ankaŭ havu la aspiron kontribui al la prospero. Se vi volas gustumi belecon, vi ankaŭ havu la ambicion naski belecon. Se vi deziras komforton, kontribuu al la komforto de aliuloj. Se vi ŝatus esti agnoskita pro via kompetento, faru tion ankaŭ por aliaj.

Vivi kune nur eblas se ni denove revas kune. Konfuze? Ĉu vi iam pripensadis kial estas alloge revi pri luna ekspedicio aŭ vojaĝo al belega loko en fremda lando, sed ne estas alloge imagi kiel ni povas plibeligi nian propran lokon? Verdire ni nur bezonas 3D-modelon de la ideala socio, iom kiel tiu de la humanistoj, konstruplanon kun tuŝeblaj aferoj kiel urboj kaj pejzaĝoj, kaj netuŝeblaj teksaĵoj kiel edukado, kulturo kaj beleco. Kaj ne, ni vere ne kiel Le Corbusier estu plenumontaj tion. Temas pri kretlinioj, ne pri cianokopio. Por mi, la sekvonta Steve Jobs devus esti vizia filozofo pri urbanizado, kaj la sekvonta Bill Gates trafik-ekspertizisto kiu malobstrukcos nian vojreton.

 

Eŭropo daŭre ĉerpis forton el sia diverseco, kaj tio pli ol iam estu kuraĝigata

Kompreneble ankaŭ praktikaj demandoj estu priparolataj. Kiel ni organizos tiun konstruprojekton kaj kiel ni faros ĝin pagebla? En miaj antaŭaj eseoj mi pledis por efikaj instancoj, kiuj ankaŭ preventas ke la kapablon revi mem nia socio perdos pro dependiĝo de importitaj fosiliaj brulaĵoj kaj aliaj strategie gravaj aferoj; instanco kiu ordigas la financan sektoron laŭ maniero kiu instigas bone investi, kiu kreas kadron en kiu la ŝancoj en la konstruprojekto estas juste distribuataj, kaj kiu stimulas civitanojn doni la plej bonan de si mem; instanco kiu administras la merkaton tiamaniere, ke tiuj kiuj pleje kontribuas al la konstruprojekto ankaŭ pleje estas rekompencataj.

Finfine ni ree alteriĝas ĉe Eŭropo. Eŭropo daŭre ĉerpis forton el sia diverseco, kaj tio pli ol iam estu kuraĝigata. Certa frotado eĉ necesas por teni sociojn akraj kaj novigaj. Mi ne kredas je Eŭropo de praktikaj solvoj kaj bagatelaj reguloj. Kiu vere interesiĝas pri tio? Mi kredas je Eŭropo de grandaj valoroj, en kiu landoj, regionoj, urboj kaj vilaĝoj povas prosperi, sed fronti kontraŭ komunaj minacoj. Eŭropo denove devas esti konscia alianco de sekureco, digno kaj ankaŭ beleco.

 

Jonathan Holslag  estas Flandra politologo.

 

 

[i] En 2014 aperis en Volkskrant tuta serio da eseoj fare de Jonathan Holslag. La ĉi-tiea artikolo estas la fina eseo de tiu serio.

[ii]Pri la termino malneta enlanda produkto (MEP), vidu ankaŭ: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/produk.html#produk.0o.produktajxo.

[iii] La Pew Research Center, kies ĉef-oficejo estas en Usono, funkcias internacie. Vidu http://www.pewresearch.org/

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© decembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com