Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/december/31/het-jaar-waarin-europa-weer-een-instabiel-contine-1453837
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La jaro en kiu Eŭropo denove iĝis nestabila kontinento

Rusio kontraŭ la Okcidento – la Ukrain-krizo disvolviĝis al Orient-Okcident-konfrontado, la plej grava dum jardekoj.

NRC 31 decembro 2014

 

Frontpaĝ-artikolo

fare de  Juurd Eijsvoogel

 

Kiom draste la situacio en Eŭropo ĉi tiun jaron ŝanĝiĝis, tio nur malrapide iĝas tutplene klara. La rompo kun Rusio markis la finitan jaron 2014  –  kaj havos ankoraŭ dum jaroj konsekvencojn por la strategiaj kalkuloj sur la kontinento. La Ukrain-krizo ne nur iĝis Eŭropa krizo, sed ankaŭ la plej serioza Orient-Okcident-alfronto dum jardekoj. NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo) staras ree fronte al Rusio.

Kiam la 17-an de julio flugo MH17 super orienta Ukrainio estis paffaligita, la krizo jam estis tre plialtiĝinta. La katastrofo kaŭzis draman pliakriĝon de la konflikto. La enorma ŝoko estus povinta esti ekkaptita por ĝuste provi kvietigi la krizon. Tio ne okazis.

Ĉiuj 298 homoj en la aviadilo pereis, el kiuj 196 estis Nederlandanoj. Moskvo estus povinta montri sian solidarecon kun la forte frapita Nederlando, ekzemple pere de penado por tuja militpaŭzo surloke. Tio estus helpinta la postsav-laboraĵojn, kaj estus estinta baza homa gesto. Per tio Rusio estus povinta montri sian bonan volon, post ĉio, kio estis okazinta en la antaŭaj monatoj  –  ekde la aneksado de Krimeo ĝis la perforta malstabiligo de la oriento de Ukrainio.

Malgraŭ ke Nederlando kaj Rusio havas densajn ekonomiajn kaj financajn rilatojn, la registaro de prezidento Putin en tiu horo de mizero lasis Nederlandon al ĝia sorto – pro kio daŭris semajnojn antaŭ ol la materiaj restaĵoj de la MH17-viktimoj estis postsavitaj.

Kiel kaj fare de kiu la aviadilo estas paffaligita, tio ĝis nun ankoraŭ ne estas konstatita kun certeco, sed simple la sintenado de Rusio tuj post la katastrofo profunde ŝokis Nederlandon kaj kelkajn aliajn landojn, inter kiuj Germanion, Eŭropan landan kun granda potenco.

Kiel ajn ĉi ĉio estis ĝena, pli fundamenta por la fremdiĝo inter Rusio kaj la Okcidento, inkluzive de Usono, estis io alia: aneksinte Krimeon kaj milite enmiksiĝinte en Ukrainio, Rusio malobservis traktatojn kaj interkonsentojn kiuj dum jardekoj estis garantiintaj la sekurecon kaj stabilecon sur la Eŭropa kontinento.

Tiaj interkonsentoj pri la respektado de ĉies landlimoj, kiom ili ankoraŭ valoris nun? Kie povus ĉi tiu scenaro ree ripeti sin? Tiuj zorgoj iĝis plie akraj ĉar Putin ripete emfazis, ke li ĉie venos helpi Rusajn minoritatojn kiuj sentas sin minacitaj.

En reago, la NATO estas iĝanta tute alia organizo ol ĝi estis dum la ĵus pasintaj jardekoj. Post periodo en kiu ĉefe misioj ekster la propra teritorio estis faritaj, nun denove defendo de la propraj membro-ŝtatoj havas prioritaton, ĝuste kiel en la jaroj de la Malvarma Milito.

Tio donas tute malsaman signifon al la NATO-membreco: ĝi ne plu signifas laŭprefere partopreni al milito en malproksima lando, sed devigite malcedi por la teritorio de aliancanoj, kiel postulas la NATO-ĉarto. Anstataŭ dubi pri partopreno en misio al Afganio, se necese tuj ekagi aŭ eĉ morti por Rigo aŭ Talino. Ke atako kontraŭ unu membroŝtato estas konsiderata kiel atako kontraŭ ĉiuj membroŝtatoj, tio ja estas la esenco de NATO.

 

Fortimigo tiel denove iĝis decida elemento ĉe preventado de milito. Kredinda fortimigo ne eblas sen solida militpotenco  –  antaŭvideble la Ukrain-krizo finigos la multjarajn malaltiĝojn de Eŭropaj defendo-buĝetoj. Fortimigo komenciĝas ankaŭ sur la Rusa flanko: aliĝo de Ukrainio al NATO estas ne akceptebla, avertas Moskvo. Antaŭaj NATO-plivastigoj estus jam sufiĉe humiligintaj Rusion.

Intertempe, Germanio en ĉi tiu krizo liberigis sin de sia malemo ludi gvidantan rolon en Eŭropo. Kiel la plej grava kontraŭulo de Putin senmaskigis sin Angela Merkel, kiu tenis la Eŭropan Union en kuneco ĉe la starigo de sankcioj. Samtempe ŝi daŭrigas la serĉadon al politika elturnaĵo el la maldolĉa alfronto. Ĉar Germanio estas profunde konvinkita, ke la granda Rusio situas kie ĝi situas, sur la Eŭropa kontinento, kaj ke Rusio kaj la resto de Eŭropo bezonas sin reciproke kaj devas trovi manieron kunvivi unu kun la alia.

La tempo ne povas retroiri, la okazaĵoj de 2014 kreis novan realaĵon. Tiel estis en Ukrainio jam delonge malsamaj opinioj pri la dezirindeco de aliĝo al NATO. Sed nun ne plu. Kun grandega plimulto la parlamento en Kiev lastsemajne nuligis leĝan klaŭzon en kiu estis registrite ke la lando internacie ligos sin al neniu da ambaŭ 'blokoj'. Do pro tio la pordo al NATO-membreco estas nun, furiozigante Moskvon, iom pli malfermita.  

Ĉu Ukrainio iam povos aliĝi al la okcidenta alianco, estas tre necerte. Multaj membroŝtatoj ne konvinkiĝis ke iliaj interesoj, aŭ la stabileco en Eŭropo, profitus de tio.

Vizio pri daŭrigebla solvo por Ukrainio, kaj do por tiu multe pli larĝa konflikto, ne ekzistas intertempe. La reciproka malfido, kiu ekestis en la pasinta jaro, povas ankoraŭ dum jaroj kaŭzi grandan necertecon kaj nestabilecon en Eŭropo.

Ĉiuj artikoloj   |  




© septembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com