Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/november/20/innovatie-is-de-ware-godsdienst-van-vandaag-1439829
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Noveco estas la vera religio de hodiaÅ­

Ne estas progreso se eĉ nia ridado en comedy club estas daŭre registrata, reguligata kaj konservata. Jen disrompiĝo, opinias Evgeny Morozov.

NRC 20 novembro 2014

 

Dum la pasintaj sep jaroj, ni estas ostaĝigitaj de du tipoj de disrompiĝo. Unu el Wall Street, la alia el Silicon Valley. Kune ili formas "good cop / bad cop" -duopon: la unua predikas mankon kaj sobrecon, la alia laŭdas abundon kaj novecon. Ili eble aspektas malsamaj, sed efektive ili nutras unu la alian.

La tutmonda financa krizo forprenis tion kio ankoraŭ restis de la prizorgoŝtato. La rezulto estas kripligo de la publika sektoro, la sola restanta bufro kontraŭ atako fare de la novliberala ideologio kiu volas surmerkatigi ĉion.

La malmultaj publikaj servoj kiuj transvivis la ŝparadojn, iĝis nepageblaj, aÅ­ devis eksperimenti per fojfoje popolismaj transviv-meÄ¥anismoj. La ekflorado de crowd funding, ĉe kiu kulturaj institucioj ne plu povis fidi al vasta kaj senkondiĉa registara subvencio, sed pro neceso devis kolekti monon rekte de civitanoj, estas bona ekzemplo: manke de alternativoj, la elekto estis ĉu merkat-popolismo  – la publiko plej bone scias la aferojn! –  aÅ­ ĉu tuta detruiĝo.

La disrompiĝo kaÅ­zita de Silicon Valley estas plejparte aklamita. Ĉio estas simple ciferecigata kaj alirebligata, kaj institutoj povas novigi aÅ­ perei. Interkonektinte ĉion kun ĉio en la mondo, Silicon Valley certigis al ni, ke la magio de la teÄ¥nologio naturmaniere penetros en ĉiun angulon de nia vivo. LaÅ­ tiu logiko, rezisto kontraÅ­ teÄ¥nologia noveco egalas malagnoskon de la Klerismo-idealoj: Larry Page kaj Mark Zuckerberg simple estas novaj Diderot kaj Voltaire  –  renaskiĝintaj kiel nerdy entreprenistoj.

Kaj tiam okazis io sufiĉe stranga: ie ni komencis kredi ke la disrompiĝo kaÅ­zita de ciferecigo tute ne rilatis kun tiu de Wall Street. Do ekzemple oni apenaÅ­ rilatigis la ekfloradon de amasaj publikaj kursoj (MOOC[i]) kun la malkreskanta buĝeto de universitatoj: ne, la MOOC-manio estis nur la natura rezulto de la noveco brakumita de Silicon Valley – kodumuloj kiuj iĝis entreprenistoj ‘disrompis’ la universitatojn ĝuste kiel ili disrompis la muzikon aÅ­ la ĵurnalismon! Kiel ankaÅ­ la novaj self-tracking apps ne estas rilatigitaj kun la defioj kiujn la griziĝanta loĝantaro  – jam tiel suferigita de tropezo kaj aliaj sanproblemoj –  faris fronte al la malfortiĝinta sanzorgado.

La brua evangelio de noveco havas latentan sobran nuancon. Teatreneu estas comedy club en Barcelono, kiu same kiel multaj aliaj hispanaj kultur-institucioj spertis regresantajn vizitant-nombrojn, post kiam la finance tre dependaj publikaj instancoj, malespere serĉantaj aldonajn enspezojn, estis pliigintaj la amuz-imposton de 8 al 21 procentoj. La gvidantaro de Teatreneu trovis sagacan solvon: en kunlaboro kun la reklam-agentejo Cyranos McCann, la dorsapogilo de ĉiu seĝo estis garnita per bela tablet kiu povas analizi vizaĝ-esprimojn. En la someraj monatoj, la vizitantoj senpage eniras la klubon, sed ili devas pagi 30 cendojn por ĉiu rido kiun la tablet rekonas  –  kun maksimumo de 24 eÅ­roj (aÅ­ 80-foje ridi) dum spektaklo. La pagon plifaciligis app sur mobilfono, kaj raportite la totalprezo de bileto estis plialtigita per 6 eÅ­roj. Kiel ekstraĵo, vi eĉ ankaÅ­ povis vian ridetantan selfie dividi kun amikoj: la vojo de amuza al viral (‘virusa’) neniam estis tiom mallonga.

Por Silicon Valley tio estas bonega ekzemplo de sukcesa malorganizado: la disvastigo de inteligentaj sentiloj, kaj la senlima konektiteco pere de la interreto kondukas al novaj entrepren-modeloj kaj novaj enspezoj. Ili ankaÅ­ kondukas al laborebleco por multnombre da perantoj kiuj faras aparataron kaj programaron. Ni ankoraÅ­ neniam havis tiel multajn eblecojn por facile akiri servojn kaj varojn kontraÅ­ malmulta pago: eblas per nia smart phone, sed ankaÅ­ pli kaj pli ofte per nia personligita numero.

Por Silicon Valley tio simple estas la tioma kazo en kiu unu teÄ¥niko anstataÅ­as la alian. Por entreprenistoj kaj riskemul-kapitalistoj tiu ekspliko eble sufiĉas. Sed kial la resto de ni senpripense kredus tion? Kiom ni ja devus ŝategi novecon  – la veran religion de hodiaÅ­ –  por ne konstati ke la efektiva prezo de teÄ¥nologia trarompo estas ke la arto, en la ekzemplo de Barcelono, iĝis pli multekosta?

Mono ne postlasas spurojn, ne starigas gravajn obstaklojn inter la kliento kaj la merkato. Ĉe kontanta pago la plej multaj merkat-transakcioj estas simplaj  –  en la senco ke ili ne estas interligitaj. Ĉe pago per nia poŝtelefono tuj estas track record, kiu povas esti ekspluatata de reklam-anoncantoj kaj aliaj entreprenoj.

Ne estas hazardo ke reklam-agenteco avangardas ĉe la eksperimento en Barcelono. Ĉiu elektronika transakcio kiun ni plenumas, estas neniam vere kompletigita: la historio persekutas nin ĉien kaj metas devigitajn rilatojn inter niaj ĉiutagaj aktivecoj kiuj eble ja devus resti apartaj. Subite via rido en comedy club estas analizita kune kun la libroj kiujn vi aĉetis, la retejoj kiujn vi vizitis, la vojaĝoj kiujn vi faris, la kalorioj kiujn vi konsumis: nun kiam la teĥnologia ebleco ekzistas, ĉio kion vi faras estas integrata en speciala profilo, kiu povas esti kvazaŭ vendata, kaj optimumigata.

Teĥnologia disrompiĝo estas tute ne teĥnologia laŭ origino. Ĝin elvokas la politikaj kaj ekonomiaj krizoj kiuj surpriz-atakas nin, dum la sekvoj profunde limigos kiel ni vivos kaj rilatos unu al la alia. Silicon Valley ne mensogas: nia ĉiutaga vivo estas disrompata. Sed la disrompo okazas fare de fortoj multe pli malicaj ol ciferecigo aŭ konektiteco. Kaj nia noveco-fetiĉo ne estas senkulpigo por nur akcepti iom la kostojn de la lastatempa ekonomia kaj politika tumulto.

 

Evgeny Morozov estas eseisto pri ciferecaj aferoj kaj verkisto de la libro "To save everything, click here" (2013; ties Nederlanda traduko "Om de wereld te redden, klik hier" aperis en 2014).

 

[i] MOOC = Massive Open On-line Courses (grandskalaj interretaj kursoj sur universitata nivelo)

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass