Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/06/06/japan-moet-hervormen-maar-de-bevolking-wil-niet-a1605544
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Japanio devas reformi sin, sed la loĝantaro ne volas

La ekonomio nun bone disvolviĝas, sed Japanio devas ja komenci reformadon, diras ekonomiisto Sasaki.

NRC 6 junio 2018

 

Fare de nia korespondanto
Kjeld Duits
TOKIO


 
La Japana ekonomio laboradas al decidiga turnopunkto. La Japana ekonomiisto Hitoshi Sasaki, laboranta por la sendependa Japana Centro por Ekonomia Esplorado, estas certa pri tio. La ŝanĝoj jam komenciĝis, post kelkaj jaroj tio ankaŭ estos evidenta en ĉiuj datumoj.

Dum la venontaj jaroj certe okazos kvar radikalaj evoluoj. Pro griziĝado kaj malabundeco de la loĝantaro, la Japana laborantaro malpliiĝos. La grandaj konstruprojektoj prepare al la Olimpikoj en Tokio en 2020, tiuj nun finiĝas. AVI[i]-plialtigo verŝajne bategos la ekonomion. Krome, oni antaŭvidas finon de la agresema monpolitiko de la Banko de Japanio, ĉefe respondeca pri la dua plej longa periodo de ekonomia kresko en la postmilita Japanio. Malgraŭ ĉiuj ĉi obstakloj, ĉi tiu turnpunkto povas tamen rezulti pozitiva. Ĝi dependas de kiel Japanio preparas sin.

Nuntempe tio ne aspektas promesplena. Kiam Shinzo Abe antaÅ­ kvin jaroj venis al potenco, li promesis drastajn ekonomiajn reformojn, populare konatajn kiel ‘Abenomics’. De tio aranĝiĝis malmulte. "Abe fartas bona kun atentokaptaj sloganoj, sed li ne efektivigas," diras la ekonomiisto Sasaki.

La ĉefministro dum la pasintaj jaroj metis preskaŭ sian tutan energion kaj atenton en defendan politikon. Li pro tio havis nesufiĉan politikan kapitalon por venki la Japanan antipation kontraŭ strukturaj ŝanĝoj. Sasaki atribuas tiun grandan antipation al manko de krizosento inter Japanaj voĉdonantoj. "La situacio en Japanio estas ne tiel bona, sed ĝi estas certe ne malbona. La salajroj apenaŭ altiĝas, sed ankaŭ ne malaltiĝas. Homoj ne estas kontentaj, sed ankaŭ ne malkontentaj."



Necerteco

Tamen ĝuste nun ekzistas la plej bona momento por reformi, diras la ekonomiisto Sasaki. La Japana ekonomio kreskas jam pli ol sesdek monatojn, kaj tio ankoraŭ kontinuos iom da tempo. "Oni ekspektas ke la ekonomio ĝis almenaŭ 2019 daŭros kreski."

Estas vere rimarkebla. La nombro da bankrotoj estas reduktita de pli ol 19.000 en la jaro 2000, ĝis ĉirkaŭ 8.000 pasintjare. Kaj ankaŭ la ŝuldoŝarĝo de entreprenoj malaltiĝis. Krom tio, rekordaj profitoj estas registrataj.

Sed unu el la problemoj kun kiuj Japanio luktas, estas ke tiuj profitoj ne cele alvenis ĉe dungitoj. Multaj grandaj entreprenoj hamstras kontantan monon. Anstataŭ distribui profitojn, ili konservas tiujn en kaso. La tiel nomata retenita profito de entrepreno kiel Toyota, dum la pasintaj kvin jaroj altiĝis ja 53 procentojn.

Parte pro tiuj fermitaj manoj, salajroj estas jam dum jaroj stagnitaj. "La salajro de permanentaj dungitoj kreskas malpli ol 1 procenton jare," diras Sasaki. Al entreprenoj, Abe estas petinta salajro-plialtigon de minimume 3 procentoj, sed multe pli ol 2 procentoj apenaŭ eblas ĉi-jare. "Estas multa necerteco", Sasaki klarigas.

"Manaĝeroj estas tre pesimismaj pri la estonteco." Ili volas tial reteni siajn fiksajn kostojn. Kaj dungitoj ankaŭ ne elspezas, ĉar iliaj enspezoj ne kreskas. Ili precipe maltrankviliĝas pri sia pensio. "Pro la enorma griziĝado en Japanio, multaj homoj pridubas ĉu la sociala sekureco daŭrigeblas," diras Sasaki. "Mi ankaŭ, mi prefere ŝparas ol ke mi elspezas."

 

Prema manko de kunlaborantaro

La stagnado de la salajronivelo estas miriga, ĉar estas damaĝa manko de dungitoj. Kun 2,5 procento la senlaboreco troviĝas sur la plej malalta nivelo ekde 1993, baldaŭ post kiam eksplodis la Japana ekonomia bobelo. La nombro da laborpostenoj proponataj al laborserĉanto estas nun sur la plej alta nivelo ekde 1974. Kaj tio dum la laborantaro ja draste pliiĝis en la lastaj kvin jaroj, pro tio ke ĉirkaŭ du milionoj da virinoj komencis labori.

La manko de dungitoj estas tiel prema ke kelkaj entreprenoj devis fermi la pordojn, aŭ eĉ bankrotis. Ekstere de la urboj, kreskanta nombro da restoracioj nur malfermiĝas dum la semajnfino. Sed ĉefe la sektoro de servoj kaj transportoj suferas forte. Ĉar la Japana politiko ekskludis enmigradon, multaj ekspertoj antaŭdiras ke tiuj deficitoj limigos la ekonomion. Sed Sasaki vidas pozitivajn aspektojn. "Dum la krizo de la naŭdekaj jaroj, la registaro stimulis la ekonomion per investoj en infrastrukturo kaj konstruado. La pasintajn du jarojn, la nova ekonomia paradigmo estas renovigo de produktado, kaj investado en homa kapitalo."

"Japanaj entreprenoj devas lerni labori pli efike," diras Sasaki, kaj li ankaŭ diras: "Se ni aplikas informada kaj komunikada teĥnologio, la manko de laboristoj ne limigos la Japanan ekonomion." Pliiĝanta produktiveco kondukos al pli altaj salajroj kaj kun tio ankaŭ sento de sekureco, tiel ke la homoj elspezos denove, li supozas. Kombinu tion kun senreguligo, strukturaj reformoj en la labormerkato, sociala sekureco kaj la medicina sistemo, kaj la turnopunkto povus enkonduki renaskiĝon de Japanio. Sasaki diras: "Mi estas tre pozitiva."

 

 

 

 

[i] AVI = AldonValora Imposto

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass