Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/04/20/alle-zeilen-bij-voor-facebook-en-google-a1600273
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Streĉi ĉiujn fortojn por Facebook kaj Google

Se privatecreguloj venontmonate komenciĝas, teĥ-gigantoj riskos miliardojn da punpagoj. La plenumo estas la plej granda projekto de Facebook iam ajn. Sed ĉu tio sufiĉos por la EU?

NRC 21 aprilo 2018

 

Fare de
Wouter van Noort

 

Temas laŭ Facebook pri la plej granda operacio en la historio de la entrepreno. "La plej grandan multadisciplinan teamon en la Facebook-historio ni kunmetis, por tute pretigi Facebook-on por la plenumo de GDPR[i]," diris Stephen Deadman, kiel mondvasta vicdirektoro pri privateco unu el la ĉefaj prirespondeculoj ĉe Facebook.

La enorma tutaĵo de novaj privatecreguloj, kiu ekfunkciiĝos la 25-an de majo en la tuta EU, la GDPR, havas gravajn konsekvencojn. Laŭ Deadman centoj da homoj estas tutmonde laborantaj por fari Facebook-on tute preta: "La datumprotekto-teamo en Dublino kreskis en unu jaro 250 procentojn, ni havas novan direktoron por privateco, novan funkciulon por datumprotektado. De produkta evoluo ĝis merkatiko ĝis cibersecureco-specialistoj ĝis juristoj: ĉiuj kunlaboras."

La mega-operacio ĉe Facebook estas ekzempla por kio nun okazas ĉe ĉiuj grandaj teĥ-entreprenoj, inter kiuj ankaŭ Google, Amazon kaj Microsoft. En la GDPR legeblas ke entreprenoj devas esti multe pli travideblaj pri la datumoj kiujn ili prilaboras, kaj ke ili por uzantoj ekzemple devas plifaciligi kunportadon de personaj datumoj al la konkurenco.

La ŝanĝo kun la plej efiko estas la nova punpago-politiko. Ekde la fino de majo, monpunoj por malobservoj de privateco povas pliiĝi al 4 procentoj de la tutmonda jara vendosumo. Por Facebook tio povas pliiĝi ĝis ĉirkaŭ 1,3 miliardoj da eŭroj, por Google eĉ 3,5 miliardoj. Ĉiuj fortoj estas streĉataj por bona plenumo.

 

Bastono por bati ‘Big Tech’-on

La GDPR estas de multaj personoj rigardata kiel la jura bastono de la EU por bati ‘Big Tech’-on. Facebook staris pere de sia monopolo pri sociaj amaskomunikiloj jam abunde en la spotoj de EÅ­ropaj reguligaj instancoj, kaj tiu lumĵetilo fariĝis eĉ pli intensa ekde la datuma skandalo ĉirkaÅ­ Cambridge Analytica[ii]. Ĉe tio, datumoj de maksimume 87 milionoj da uzantoj de Facebook estis misuzataj por fari laÅ­mezuraj la politikajn kampanjojn por Trump kaj supozeble ankaÅ­ la Brexit.

Facebook devas ĉiakoste preventi ripetadon. "Ni devas protekti viajn datumojn. Se tio ne sukcesos, ni ne meritos viajn datumojn", skribis Mark Zuckerberg[iii] en granda ekskuz-reklamanonco tuj malantaŭ la datum-skandalo. Kun la GDPR, por Facebook ne nur gravas la fido de uzantoj, sed ankaŭ la konvinkado de la EU-kontrol-instancoj. Sub la nova reĝimo, Facebook fariĝos ĉefe koncernata kun la Irlanda privatec-kontrolisto, ĉar la internacia ĉefoficejo de Facebook staras en Irlando.

Ä´aÅ­de novaĵagentejo Reuters malkovris ke Facebook adaptis siajn kondiĉojn por la 1,5 miliardoj uzantoj ekster EÅ­ropo, Usono kaj Kanado, tiel ke por ili ne validas la GDPR  –  kvankam tio antaÅ­e ja estus tia. Ĉe lia aÅ­skulta kunsido en la Usono-Senato pli frue ĉimonate, Zuckerberg ankoraÅ­ sugestis ke la ‘spirito’ de la GDPR estus la deirpunkto por Facebook kun ties mondvasta privatec-politiko. Sed li translokas pro sekureco la juran respondecon tamen de Dublino al la ĉefoficejo en la Usono, kie signife malpli striktaj reguloj validas.

 

Pop-ups kun permesoj

Pasintsemajne Eŭropaj Facebook-uzantoj jam ekhavis iomete antaŭprovon pri kion la GDPR signifas por ili. Facebook bezonas demandi uzantojn pli klare pri permesoj por datum-kolektado kaj -prilaborado. Multaj uzantoj ricevas pop-ups[iv] kun la demando ĉu Facebook rajtus uzi certajn datumojn.

Sed tiuj sciigoj tuj ricevas multan kritikon. Harvard-esploristo Zeynep Tufekci[v] tviteris: "La GDPR-agordoj estas precipe faritaj tiel ke vi facile akceptas ilin, kaj plue alklakas. Vi devas iri tra malorda menuo de opcioj se vi volas ŝanĝi ion, kaj vi ricevas ne veran kontrolon pri kiel viaj datumoj estas kolektataj. Ĉi tiu dezajno ŝajnas intenca, pelita de la enspezmodelo de Facebook."

Estas por Facebook malfacila bilanco inter klara petado de permeso, kaj preventado ke Facebook-uzantoj sole estas nur forklakantaj permesojn, rakontas Deadman. "Ni devas fari la kontrolmeĥanismojn pli kompreneblaj por uzantoj, kaj samtempe certigi ke homoj ne perdas horojn pro tralegado de privatec-politiko." Estos preskaŭ ĉiam dilemo inter komforto por la uzanto, kaj kompleteco de la permesoj, li diras.

"Ne estas legebla en la GDPR kiel ni precize devas fari tion, do ni laboras forte pri tio. Majo 25 estos ne la finpunkto por la realigado de ĉiuj ŝanĝoj, sed la elirpunkto." La entrepreno serĉas inter aliaj helpon de start-ups kaj eksteraj programistoj por trovi bonajn manierojn ekvilibrigi klarecon kaj uzkomforton.

"Cookie-banners[vi] estas por ni ja la ekzemplo de kiel vi ne eklaboru je uz-amikema maniero." Ĉiuj retpaĝoj kiuj metas cookies devas por tio en eksplicita sciigo ĉiufoje demandi permeson. Tio prezentas certe ne optimuman uzosperton. Facebook volas kompreneble ne fariĝi unu granda cookie-banner.



Datum-malsato ne pasis

La datum-malsato de Facebook ne subite malpliiĝas pro la GDPR. Ĉisemajne ĝi enŝaltis la opcion por aŭtomate rekoni la vizaĝojn de Eŭropaj uzantoj sur fotoj. Tiu funkcio estis, post kritiko de registaroj, jarojn longe prokrastita en Eŭropo. La denova kolektado de ĉi tiuj datumoj, tion Facebook faras sub masko de "novaj manieroj por peti permeson sub la GDPR".

La enspezmodelo de Facebook estas ja kolektanta plejeble da datumoj, kaj tio ŝajnas daŭre interfrotiĝi kun privateco. Uzantoj ne ricevas opcion por rifuzi ĉiujn celdirektajn reklamanoncojn. "Facebook estas tajlita informo", diras privatec-estro Stephen Deadman. "Facebook estas datumoj. Nia granda tasko estas kaj restas sub la GDPR, tiel ke homoj havas kontrolon pri siaj spertoj sur Facebook. Tio ne nepre kolizias kun nia enspezmodelo. Ĝi estas nek nur privateco, nek nur komerca intereso. Tiuj du povas bonege kuniri."

Ĉu Facebook kaj la aliaj teĥ-gigantoj sukcesos pruvi tiun aserton, devos evidentiĝi post 25 majo.

 

 

 

 

[i] GDPR (General Data Protection Regulation)
   vidu: https://www.eugdpr.org/

   GDPR estas en Nederlando ankaÅ­ konata kiel AVG (Algemene Verordening Gegevensbescherming):   
   vidu: https://www.aca-it.nl

[ii] Cambridge Analytica     vidu:   https://en.wikipedia.org/wiki/Cambridge_Analytica   kaj ankaÅ­ vidu
     ĝin en la artikolojn 207 kaj 208 de www.artikoltraduk.nl

[iii] Mark Zuckerberg,   vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Mark_Zuckerberg

[iv] pop-ups,   vidu:   https://www.collinsdictionary.com/dictionary/english/pop-up

[v] Zeynep Tufekci,   vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Zeynep_Tufekci

[vi] cookie-banners,   vidu: https://apps.shopify.com/eu-cookie-banner     kaj ankaÅ­ vidu:
   https://github.com/dobarkod/cookie-banner/issues/60    

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass