Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/november/29/geef-iedereen-een-basisinkomen-1442456
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Donu bazan enspezon al ĉiu

Baza enspezo povus, kiel parto en tutaĵo de reformoj, ripari la krizon. Do metu flanken viajn moralajn (antaŭ)juĝojn, argumentas Guy Standing.

NRC 29 novembro 2014

 

La 20a-jarcenta sistemo de enspez-distribuo kolapsis. La tutmondiĝo kaj la teĥnologia revolucio kondukis al krizo, kiu ne estos solvita pere de malnovaj meĥanismoj kaj politikaj rimedoj.

La plej grava donitaĵo estas la kvarobligo de la nombro de labor-serĉantoj en la mondo. Kaŭze de la rapide kreskanta produktiveco en emerĝaj merkat-ekonomioj, la salajroj en Eŭropo suferas grandegan premon malsupren.

Tra la tuta mondo iras kreskanta parto de la enspezoj al kapitalo, kaj tre malkreskanta parto al laborado. Tio kondukas al nova tutmonda klaso-strukturo, kun plutokratio kiu vivas de rento, kaj la t.n. precariat [1]: klaso kiu konsistas el homoj sen fiksa posteno, sen enspezoj aliaj ol salajro, vivantaj ĉe la rando de ŝuldoj kaj sen rajto al subteno fare de publika servo. Tiu lasta grupo kreskas.

La meza reala salajro precipe por tiu suba klaso stagnos, aŭ eĉ malkreskos, ĝis la salajroj kaj la salajrokostoj en la emerĝaj merkat-ekonomioj alproksimiĝos al la niaj.

Sekve de tio, milionoj da homoj vivos en daŭra malsekureco kaj necerteco. En multaj kazoj, la enspezo el plentempa posteno ne sufiĉos por pagi la bazajn bezonojn. Pli multe labori, aŭ akiri pli da kapabloj kaj trejnado, tiam ne plu helpos. La alvoko iĝi pli konkura allogas multajn sur la rokojn de ankoraŭ pli profundaj ŝuldoj kaj eĉ pli da necerteco.

La plej granda danĝero – krom epidemio de memmortigoj pro streso – estas ke pli da homoj en la precariat, speciale tiuj kun malmulta eduko, aŭskultos popolistojn kaj neofaŝistojn kiuj lerte reagas al iliaj timoj kaj necertecoj. Pro tio, ni urĝe bezonas progresivan reagon.

Tiu tendenco ne estos haltigita per si mem. Por tio, restrukturigo de la sistemo de enspez-distribuo bezonatas. Kaj tiamaniere baza enspezo – individue, monate, senkondiĉe kaj universale pagenda – iĝas ne nur dezirinda sed antaŭ ĉio ankaŭ nepra, se ni volas por ĉiuj niaj kuncivitanoj garantii bazan sekurecon, kaj kontraŭstari la tendencon al ekstremisma politiko.

Por ankoraŭ multe pli da Eŭropanoj, ilia salajro ne ebligos eliron el la malriĉeco, kiom ajn ili senlace laboras. La plejmulto vivas rande de neelteneblaj ŝuldoj – eĉ unu sola malbonŝanco aŭ eraro elpelos ilin en spiralon de malespero kaj senhejmeco. Socio, en kiu ĉiu havas bazan enspezon, protektas nin tamen kontraŭ niaj plej malbonaj koŝmaroj.

 

Etika motivo por ŝanĝi al baza enspezo, devenas de Thomas Paine. Nian personan enspezon kaj nian individuan riĉaĵon ni ŝuldas pli al la klopodoj de niaj prapatroj ol al tio kion ni mem faras, li skribis. Tial estus juste se ĉiu civitano partoprenus – en formo de socia dividendo – en iliaj investoj. Kial nur la posteuloj de la riĉuloj akirus heredon kaj sekurecon kiel donacon?

Alia kialo por universala baza enspezo estas ke tiu ĉi garantio de baza sekureco donus al ĉiu egalan ŝancon por esti racia.

 

Estas kvar argumentoj kontraŭ la baza enspezo kiujn oni ofte aŭdas.

Unue, ĝi estus nepagebla. Tamen temas pri modesta sumo, sufiĉe por kontentigi niajn plej bazajn bezonojn. Krome, al la baza enspezo ni irus tra stadioj.

Tiele la baza enspezo anstataŭus multnombrajn ampleksajn subvenciojn kiuj ne iras al la precariat kaj la malriĉuloj, sed ĉefe al riĉaj entreprenoj, monhavaj privatuloj kaj la meza klaso, kiel la impostaj avantaĝoj ĉe investado kaj – en kelkaj landoj – la impostaj avantaĝoj ĉe altaj hipotekoj kaj elspezoj por privata edukado.

Baza enspezo simple estas pagebla. Estas afero de prioritatoj.

Due, la baza enspezo kaŭzus parazitadon kaj malpli da laboro. Tio estas insulto. Preskaŭ ĉiu volas sian vivon, kaj tiun de sia familio, plibonigi – kaj ne estus kontenta kun baza enspezo. La malmultajn parazitojn ni devas kompati. Plie, persekuti tiun malgrandan minoritaton de eventualaj parazitoj kostas pli da impostmono ol kion ilia pigreco nun kostas pro apogpagoj.

Mia esplorado ankaŭ montras ke homoj kun baza sekureco kutime pli kaj ne malpli laboras, kaj ke ili ĉe tio estas ankoraŭ pli produktemaj. Fine, ili kiel kunlaborantoj estas pli motivitaj.

Trie, la baza enspezo inflacie efikus. Sed ĝi anstataŭus aliajn elspezojn. Ĝi ankaŭ estus oportuna por la mendado de lokaj varoj kaj servoj (homoj kun malaltaj enspezoj ja ne tiel rapide elspezas sian monon por luksaj artikloj foraj, sed ĝuste por lokaj varoj). Tiu mendado plejofte kreskas relative rapide, kaj tiel preventas ekeston de inflacia premo.

Kvare, la baza enspezo perturbus la labormerkaton, ĉar ĝi instigas entreprenojn pagi pli malaltajn salajrojn. Jen unuflanka rezonado. Se homoj havus bazan enspezon, ili pli facile kuraĝus diri "ne!" al dunganto kiu proponas mizeran salajron. Baza enspezo ebligus dungantojn kaj dungotojn intertrakti kiel plenkreskuloj. Se vi estas profitdona entrepreno, tiam mi povas insisti pri honesta salajro. Se vi estas oldulo kiu lasas min fari laboreton, sed ne povas pagi multe, tiam mi povas kontentiĝi pri malpli.

 

Kaj la avantaĝoj de baza enspezo? Tiuj estas multnombraj, evidentiĝas el lastatempa libro kaj la diskuto inter kolegoj en la internacia reto BIEN (Basic Income Earth Network). La baza enspezo ekzemple, povus esti aŭtomata ekonomia stabiligilo. Sendependa komisiono tiam kunmetas kernan sumon kiu estas fiksata surbaze de la nacia enspezo kaj la kresko, kaj stabiligil-suplemento kiu pliiĝas kiam la senlaboreco altas – kaj tiel la mendadon de varoj kaj servoj fortigas – kaj kiu malpliiĝas kiam la senlaboreco malaltas. Ĝi helpus stabiligi la ekonomion.

Alia avantaĝo estas ke ĝi helpus ĉe redistribuado de la esencaj rimedoj kiuj nuntempe mankas al la precariat por starigi bonan vivon. Al homoj kun malaltaj enspezoj, ĝi povus doni plian decidpovon pri ilia tempo, kaj stimuli ilin uzi pli da tempo por prizorgado, riparoj kaj bontenado, laboro kiu konservas rimedojn anstataŭ elĉerpi tiujn. Tio havus ekologiajn utilojn.

Preskaŭ ĉie homoj kompareble reagas al plibonigita sekureco. En Barato, ni eksperimentis kun regularo por baza enspezo, ĉe kiu miloj da viroj, virinoj kaj infanoj estis komparataj kun samspecaj homoj kiuj ne ricevis bazan enspezon. La rezultoj montris pliboniĝon koncerne nutraĵon, sanon kaj instruadon; malpliiĝon de ŝuldoj, pli da ekonomia aktiveco kaj dungiteco, kaj plibonigitan socian statuson por virinoj kaj handikapuloj. Ĉu tiam ja ne estas kialo por pensi ke baza enspezo ĉi tie [2] ne havus la samajn pozitivajn rezultojn?


Baza enspezo ne estas panaceo por la krizo de malegaleco kaj malsekureco. Ĝi devas esti konsiderata kiel parto en tutaĵo de reformoj, kiu povus tiun krizon ripari. Kiu kun moralisma rezonado malakceptas la bazan enspezon, fakte kondamnas la popolon en la precariat al vivo de nenecesa nesekureco, streso kaj kreskanta kolero. Kion ni bezonas estas distribu-sistemo nova, kaj ni ne fidu al neverŝajna mirakla renaskiĝo de la malnova.

 

Guy Standing estas profesoro pri ekonomio ĉe la Universitato de Londono kaj aŭtoro de "A Precariat Charter: From Denizens to Citizens".

 

1 precariat estas nova termino enkondukita de la aŭtoro en lia libro "The Precariat: The New Dangerous Class" (2011).

2 en Eŭropo.

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com