Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/03/20/google-gaat-zoekresultaten-nieuwssites-voorrang-geven-a1596377
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Google priorigos serĉ-rezultojn de novaĵ-retejoj

Google elspezas milionojn por cifereca ĵurnalismo. Ne nur pro bonfarado. Ankaŭ por povi kolekti ankoraŭ pli da datumoj.

NRC 21 marto 2018

 

Fare de  Jan Benjamin
de nia amaskomunikil-redakcio

 

Google post nelonge donos prioritaton al serĉrezultoj de "fidindaj novaĵ-partneroj", en sia serĉmaŝino kaj en YouTube. Tiel la interreta entrepreno volas interalie kontraŭagi la disvastigon de misinformo en tempoj de elektoj aŭ ĉe breaking news.

La aranĝo estas unu el la sekcioj de la nova Google News Initiative (GNI)[i], kiun la entrepreno marde posttagmeze anoncis en Novjorko. Pasintsemajne, la novaĵ-agentejo Bloomberg raportis jam sekciojn de la GNI. La iniciato devas mondvaste subteni ciferecan ĵurnalismon, kaj konsistas el teĥnika helpo, trejnado kaj subvencioj por pioniraj projektoj de ĵurnaloj, dissendadoj kaj aliaj novaĵ-organizoj.

Google asignis 300 milionojn da dolaroj (244 milionojn da eŭroj) pro tio, por periodo de tri jaroj. Kompare pri: la gepatra entrepreno Alphabet de Google registris en 2017 spezon de 110 miliardoj da dolaroj. GNI estas sekvaĵo de la Eŭropa Digital News Initiative[ii] kiu ekde 2015 distribuis ĉirkaŭ 150 milionojn da dolaroj en subvencioj. NRC estis unu el la ok partneroj ĉe la fondo, flanke de interalie la Financial Times, The Guardian, El Pais kaj Die Zeit.

La entrepreno subtenas la novaĵ-industrion ne nur el bonfarado aŭ kiel merkatesploro, ĉar teĥ-entreprenoj estas sub fajro pro la disvastigo de trompaĵ-novaĵo kaj la sklaviga karaktero de ekzemple sociaj amaskomunikiloj. Google havas komercan ekonomian intereson ĉe grandskala uzado de interreto. Ĉiu klako, ĉiu serĉpeto, ĉiu video ludita sur YouTube, provizas al la entrepreno plenvalorajn informojn. Ekzemple por plibonigi sian serĉilon, mem vendi reklamon kaj oferti sian reklam-anoncan teĥnologion al eksteruloj. En 2017, la entrepreno pagis al siaj novaĵ-partneroj memdire 12,6 miliardojn da dolaroj por interalie siaj reklam-servoj sur retejoj de eksteruloj.

 

Pagomuro

Parto de la nova GNI estas la servo Subscribe with Google[iii]. La Usona entrepreno volas en certa tempo oferti al novaĵ-retejoj tute pretan kaj finitan ‘pagomuron‘. Vizitantoj de novaĵ-retejo kun pagita eniro, devus rapide kaj facile povi subskripcii abonon pere de la Google-servo. Kiom da kurtaĝo la entrepreno postulas por tio, estas ankoraÅ­ ne konata.

Surbaze de interalie la serĉhistorio de uzanto kaj la datumoj kiujn la reklamanonc-sistemo de Google, ‘DoubleClick‘, kolektis (laÅ­leĝe), volas Google ankaÅ­ ekdetermini la ŝancon, kiel verŝajne estas ke uzanto fariĝos abonanto. Tia ebla abonanto povus tiam fari allogan oferton al novaĵ-retejo. Same kiel la strataj vendistoj de ĵurnal-abonoj en la butikcentro. La fleksebla pagomuro de Google estas ankoraÅ­ evoluanta.



Hongkongo en VR[iv]

GNI konsistas ankaŭ el programaro per kiu novaĵ-retejoj povas ekscii pli pri siaj vizitantoj, kaj tiamaniere pli bone povas agordi al vizitantoj siajn servojn. Ĝi proponas la servon 'Outline', per kiu ĵurnalistoj povas starigi sekuran interretan konekton. Ekzistas Usona iniciato por instrui al junuloj pli da komunikil-saĝeco, kaj 'Disinfo Lab'[v] por kontraŭbatali fake news.

En la anonco de mardo, Google atentigas pri tri projektoj, ĉe kiuj la entrepreno jam subtenas novaĵ-organizojn. La ĉiutaga ĵurnalo St. Louis Post-Dispatch uzis la programaron de Google por analizi la enretajn kunsidojn, ĝi plibonigis la servajn paĝojn kaj tiel vidis la nombron da ciferecaj abonoj triobligi en unu monato.

Kun programaro Google helpas la lokajn tagĵurnalojn de la Usona amaskomunikil-koncerno Hearst[vi], por ordigi kaj kategorii la tri mil novaĵojn kiujn ili ĉiutage faras. Kun novaĵoj kiuj estas pliriĉigitaj per (meta-)informado, eldonisto povas interalie vendi specialigitajn novaĵ-bultenojn.

Kaj Google kunlaboras kun tagĵurnalo South China Morning Post. Kun la programaro de Google Earth, ili kune bildigas la historion de Hong Kong. Pere de virtual reality (virtuala realeco).

 

 

 

[i] Google News Initiative (GNI) = Google Novaĵ-Iniciato

[ii] Digital News Initiative = Cifereca Novaĵ-Iniciato

[iii] Subscribe with Google = abonu ĉe Google

[iv] VR = virtual reality (virtuala realeco)

[v] Disinfo Lab: vidu: http://disinfolab.com/

[vi] Hearst:   vidu: https://nl.wikipedia.org/wiki/Hearst_Corporation

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass