Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/oktober/18/li-en-ik-1429204
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Li kaj mi

(kaj kiel Ĉinio funkcias pli bone ol demokratio)

NRC 18 oktobro 2014

 

Fare de  Piet Borst

"Li" en la suprestaranta titolo estas la Ĉina ĉefministro Li Keqiang; "mi" estas Marcia McNutt, ĉefredaktorino de la Usona semajna revuo Science. McNutt vizitis Ĉinion, kie Li Keqiang invitis ŝin al intervjuo de pli ol unu horo. Ne pri politiko; pri scienco. Ravite McNutt raportas en Science (de 11 aprilo 2014) pri sia interparolado kun Li, kiu – kiel filo de kamparano – el nenio suprengrimpis ĝis unu da la superaj estroj de la 1,3 miliardo da Ĉinoj.

Ke la ĉefredaktoro de Science estas entuziasma pri la ĉina gvidantaro ne surprizas min. Åœia antaÅ­ulo, Bruce Albers, jam ankaÅ­ estis tia. Molekula biologo Albers estis prezidanto de la Usona Nacia Akademio kaj post tio speciala sendito de Obama por scienca kunlaborado kun Azio. Albers rakontis al mi ke li neniam renkontis registaron kun tiaj inteligentaj, bone edukitaj, al l’estonteco direktantaj homoj kiel la Ĉinaj. Ja facile se oni ne bezonas okupi sin pri la proksima elektado, kaj povas malliberigi oponantojn, sed tamen refreŝiga estas la ĉeesto de politikistoj kiuj komprenas ke ni devas antaÅ­eniri al reciklig-ekonomio kaj ke tiuj karbobruligaj centraloj devas esti fermitaj en la venontaj 50 jaroj. Ke scio regadas en Ĉinio, tion Bruce Albers trovis senpeziga.

Estas bone ke Li Keqiang volas havigi puran akvon por ĉiu Ĉino (en Ĉinio), sed pli grava por ni estas ke li tre puŝas la akcelilon rilate al verdigado de la energi-provizado. Energi-ŝparado, reforstumado kaj akvoenergi-utiligado estas prioritatoj. Ĉinio havas intertempe pli da ventoradoj ol Germanio, kaj jam prenas almenaŭ dufoje pli da energio el vento kaj akvoforto ol Usono. En Nederlando ni eĉ ne atingas niajn povrajn celojn.

Restas rimarkinde ke ni, ĉi tie en Nederlando, interesiĝas tiom malmulte pri Ĉinio. Nia samlandano Robbert Dijkgraaf[i], kiel membro de la Platformo por Noveco[ii], antaŭe prilaboris planon por venigi 1000 Ĉinajn doktoriĝantojn al Nederlando. Robbert ĉie trovis apogon por tio, ankaŭ ĉe la Ĉinoj kiuj eĉ volis kunpagi, kaj la Platformo lanĉis la planon en simpla, efektivigebla formo. Bedaŭrinde, tio kondukis al nenio. La plano estis en burokratio kaj mon-ŝparado dronigita.

Nun homoj ekscitiĝas pri Ĉina ekspansio direkte al Japanio, Vjetnamio, Filipinoj. Kompetenta Ĉina registaro devus esti kapabla bridi la generalojn, sed la mikso de naciismo kun oleo kaj gaso restas eksplodema. Alia provilo estas la kokino-vendejoj. Kokinoj estas atakataj de gripo kaj tio foje infektas homojn, kiuj povas morti pro tio. Ĝis nun tiuj virusoj estas ne tre adaptitaj al ni homoj, tiel ke kontaĝo de homo al homo apenaŭ okazas. Gripvirusoj tamen havas la malagrablan proprecon, ke ili povas reciproke interŝanĝi genetikajn apartecojn. Se tia kokinviruso hazarde trafas homan ĉelon kiu jam entenas homan gripviruson, tiam sen io plu povus ekesti miksviruso, kiu facile saltas de homo al homo kaj ankoraŭ daŭre mortigas homojn.

Tio ne estas feliĉa perspektivo, sed ankaŭ pri ĉi tio la Ĉinoj atentas. En la revuo Science aperis redaktora artikolo de la prezidanto de la Ĉina Asocio por Virusologio, George Gao, kiu malfervore klarigas la riskojn kaj kiu pledas por fermi ĉiujn lokajn kokino-vendejojn. Gao komencas per la konstato ke tiuj kokino-vendejoj estas parto de la nacia identeco de Ĉinio, sed li tamen pledas por eliminado de parto de tiu Ĉina identeco por preventi la riskon de tutmonda epidemio. Mi trovas tion rimarkinda. Ene de la Ĉina diktaturo eblas ke altranga registar-funkciulo en prominenta Usona revuo pledas por drasta, nepopulara politika interveno, sen esti tuj transportita al koncentrejo, kiel estus okazinta sub kamarado Mao. Rimarkinde ankaŭ estas ke nedemokratia reĝimo respektas sciencan scion kaj agas laŭ tio, kvankam ankoraŭ devas montriĝi, ĉu tiuj kokino-vendejoj estas vere fermataj. Kiel Nederlandano mi rigardas tion kun ia honto. Ni en nia lando eĉ ne kapablas malhelpi farmistojn meti antibiotikojn en furaĝon, kvankam la scienco regule diras al ni ke ĉi tiu absurda praktiko estas minaco al la popola sano.

Dum Ĉinio investas en scienco, ni Nederlandanoj forpinĉas esplor-investojn. Dum Ĉinio sin debaraktas de la antikva Ĉina medicino kun ties Ĉinaj drogoj kaj placebo-efika akupunkturo, en Nederlando la organizo NWO[iii] reiras al la medicina mezepoko kun programo por enkonduki ĉarlatanaĵon  – pie nomitan 'komplementa medicino' –  en la okcidenta medicino. Kion la Ĉinoj dumpas, tio en Nederlando estas amplene brakumita. Por la medicinaj Pinto-subvencioj estas apenaÅ­ mono  – honorario de 5% (KVIN procentoj) –  sed la homeopatio estas ankoraÅ­ ja ekzamenenda. Ĉi tiu fuŝado alportis al la prezidanto de ZonMw[iv] la t.n. Kackadoris-premion[v] 2014 de la Societo kontraÅ­ Ĉarlatanaĵo, kiel Frits Abrahams jam informis en tiu ĉi ĵurnalo (de 8 oktobro 2014). Jen la kialo, pro kiu la Nederlanda registaro volas neniujn Ĉinajn doktoriĝantojn. Kion ajn povus tiuj Ĉinoj ankoraÅ­ lerni ĉi tie?

 

Piet Borst estas emerito-profesoro pri bioĥemio ĉe la Universitato de Amsterdam, kaj esploristo kaj antaŭa direktorar-prezidanto ĉe NKI-AvL[vi].

 

[i] Robbert Dijkgraaf estas Nederlanda matematikisto, fizikisto, universitata profesoro en Amsterdam, kaj direktoro de la Institute for Advanced Study en Princeton (Usono).

[ii] Nederlanda nomo: innovatieplatform (2007-2010).

[iii] NWO estas en Nederlando la nacia Organizo por Progresigi kaj Financi Sciencan Esploradon (www.NWO.nl).

[iv] ZonMw estas iu Nederlanda organizo kiu speciale financas esplorojn pri sano (www.ZonMw.nl).

[v] Kackadoris-premio estas kvazaŭa premio kiu en Nederlando ĉiujare estas disdonita, fare de la Societo kontraŭ Ĉarlatanaĵo, al la persono aŭ instanco kiu, laŭ la Societo, tre progresigis ĉarlatanaĵon.

[vi] NKI-AvL estas Nederlanda Instituto por Kancer-Esplorado (www.nki.nl).

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass