Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/februari/04/amerikaanse-droom-is-voorbij-1342567
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La usona revo forpasis

Guus Valk, korespondanto en Vaŝingtono

NRC Handelsblad 4 februaro 2014

Prezidento Obama volas batali kontraŭ malriĉeco per altigo de la minimuma salajro. Sed la vera problemo estas: la laborist-vojo supren estas blokita. "Kion oni faras, tion oni faros la tutan vivon."

Barack Obama ne bezonas longe serĉi se li volas vidi korŝiran usonan malriĉecon. Veturado de kelkaj kilometroj orienten sufiĉas por atingi la afrik-usonan najbaraĵon Anacostia, kie 45 procentoj de la loĝantaro vivas sub la malriĉec-limo.

"La plejmulto el ni ja havas laboron," diras Philip Pannell, najbaraĵ-aktivulo kiu paŝas surstrate. "Malriĉeco ne estas afero nur de homoj kiuj sidas hejme. Ni laboras pene, sed malgraŭ tio ni apenaŭ povas pagi niajn aĉ­etendaĵojn kaj lupagon."

"Forte laboru, tiel vi aŭtomate supreniros al sukceso." Ĝuste kiel ĉiuj aliaj usonanoj, la 63-jara afrik-usona Pannell kiel infano ĉiutage devis aŭdi tion. La usona revo estis por ĉiuj. Nun Pannell jam de tridek jaroj helpas najbarojn, kiuj estas elpelitaj el siaj hejmoj ĉar ili ne plu povas pagi la kreskantajn loĝkostojn; aŭ patrinojn kiuj ne povas aĉeti matenmanĝon por siaj infanoj , ĉar ili estas simple senmonaj. Tio faris lin cinika, li diras. "Ekzemplojn de malriĉaj nigruloj kiuj suprengrimpas al bona pozicio mi apenaŭ povas mencii. Beyoncé, unu-du sportistoj, jen la tuto. La usona revo ekzistas, sed nur en unu loko: kiam mi dormas, en miaj koŝmaroj."

"La plej granda problemo de la Usona malriĉeco ne estas la senlaboreco. Tiu estas je 6,7 procentoj; ne tiel malbona. La kialo, ke unu el ses usonanoj laŭ oficialaj ciferoj vivas sub la malriĉec-sojlo, estas ke usonanoj kiuj laboras ricevas pagon tro malgrandan, diras aŭtoro David Shipler en sia hejmurbo Bethesda, apud Vaŝingtono. "Posteno ne plu garantias vivtenan minimumon. La minimuma salajro nun estas relative pli malalta ol ĝi estis antaŭ kvindek jaroj."

Shipler verkis antaŭ dek jaroj la pioniran libron ”La laborantaj malriĉuloj“, pri la nevidebla usona malriĉeco. "Ni mem ĉiam kredigis al ni ke la vivo pliboniĝas se oni havas laboron. Tio ne plu estas tiel."

Prezidento Barack Obama anoncis pasint­semajne dum sia parolado: ‘State of the Union’, ke li volas redukti la malriĉecon meze de la laborantaj usonanoj. La federacie fiksita minimuman salajron, nun 7,25 dolarojn hore, li volas kreskigi ĝis 10,10 dolaroj. Obama: "Neniu bezonas vivi en malriĉeco. Diru 'jes'. Donu al Usono plialtigon de la salajroj."

David Shipler nomas tion simpatia ideo, sed diras ke nura plialtigo de la minimuma salajro tute ne ŝanĝos la malriĉecon en Usono. Laŭ li, la problemoj kuŝas multe pli profunde. La aktiva populacio ŝanĝiĝis: kvarono de la mastrumaĵoj konsistas el solulaj patrinoj, kiuj faras malalt­nivelan laboron kaj ne havas tempon por trejnado. Metioj por la meza klaso, kiel ekzemple en la fabrikaĵ-industrio, malaperis eksterlanden.

"Kiel rezulto, la aktiva loĝantaro estas dividita en du grupoj. Grupo de alte edukitaj homoj kun bonaj postenoj, kaj grupo de malalt-­edukitoj kun senperspektiva, malbone pagita laboro. La plej granda problemo por dungitoj ne estas ke ili perlaboras tro malmulte, sed ke ili ne kapablas suprengrimpi", diras Shipler.

"La ideo estis ĉiam ke malbona okupo kondukus al pli bona. Sed tio ne plu okazas. Kion vi nun faras, vi faros dum la resto de via vivo."

Suprengrimpi sian vojon: jen la usona promeso kiu estis antaŭtenita al malriĉaj enmigrintoj el Eŭropo. La avo de David Shipler venis, komence de la dudeka jarcento, sen mono el Anglio al Usono, kaj akiris metion en ŝtalfabriko. Post kelkaj jaroj li gvidis fakon, kaj pli poste li estis direktoro.

Shipler: "Nuntempe neeblas ke purigistino en motelo poste iĝos direktoro. Ne plu estas moviĝo en la labormerkato."

Por sia esploro Shipler dum jaroj vizitis subpagitajn laboristojn en butikaroj kiel Burger King kaj Walmart. Kion li trovis, li priskribas kiel "la totala seniluziiĝo". "Se vi jam scias ke vi neniam antaŭeniĝos en la vivo, kiel ajn forte vi laboras, kial vi tiam ankoraŭ lasus kompletige instrui vin? La usona ekonomio estis bazita sur konkurado kaj eltrovemo, sed tio jam dum jardekoj ne plu estas tiel. La vera malriĉeco meze de laborantaj homoj estas la sento de senespero, kiun ni donas al ili."

Najbaraĵ-laboristo Philip Pannell diras: "Aldona dolaro/hore ne estas la solvo. Obama volas aliri ĉi tiun kompleksan problemon nur per plialtigo de la minimuman salajron. Tiam oni subvencias homojn ĉe la malsupro de la socio, sed tamen ankoraŭ ne proponas vojon supren."

Pannell estis dektrijara kaj senmona kiam prezidento Lyndon B. Johnson antaŭ kvindek jaroj deklaris la "militon kontraŭ la malriĉeco". Johnson faris monon disponebla por edukado kaj kreis laborpostenojn. Tio subite ebligis ke Pannell, kiu ĝis tiam estis vidinta por si mem nur estonton surstratan, povis fari administran laboron en oficejo. "Estis mia savo”, li diras. "Mi povis klerigi min kaj tiel pli-malpli eligi min el la malriĉeco. La vizio kiun Johnson havis, laŭ mi mankas ĉe Obama."

La malgrandaj butikoj en Anacostia dum la lastaj jardekoj malaperis. La loĝantoj nun laboras en rapidmanĝ-restoracioj, purigas la hotelojn en la urbocentro, aŭ laboras en la lastmonate malfermita filio de magazeno Walmart. Ĝuste ĉi tiu ĉenmagazen­aro vanigas laŭ Philip Pannell la batalon kontraŭ malriĉeco en Anacostia.

Fine de la pasinta jaro, la komunuma konsilantaro de Vaŝingtono akceptis ambician planon por kontraŭbatali la malriĉecon en la urbo. Iĝis mono disponebla por instruado, kaj la minimuma salajro devus esti plialtigita je po 11,50 dolaroj hore — nacia rekordo. En la lasta momento la demokrat-partia urbestro de Vaŝingtono, Vincent Gray, per vetoo forstrekis la planojn. Walmart estis ĵus malfermonta du filiojn en la urbo kaj minacis retiriĝi. Laŭ Gray, subpagita laboro estis pli bona ol neniu laboro. Pannell: "Oni komencu per bone pagita, estiminda laboro. Nur tiam homoj kapablas elgrimpi el la malriĉeco. Neniu riĉiĝas el laboro ĉe Walmart ."

Guus Valk

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com