Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/01/29/onderwijs-staat-met-de-rug-naar-onze-buurtalen-a1590236
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Nia edukado turnas la dorson al niaj najbaraj lingvoj

En la Nederlanda edukado, la Franca kaj Germana lingvoj implikiĝas en la subpremadon. Kun ĉi tiu letero, la instruisto Yvonne Schoolmeesters sonorigas la alarmsonorilon.

NRC 30 januaro 2018

 

Kara ministro Slob[i], pri la edukado en Nederlando, mi volas peti vian atenton por la lingvoj de niaj najbarlandoj. Mi jam tridek jarojn instruadas fakon, de kiu mi vidas la aferkoncernecon, sed ankaŭ la belecon, ĉiutage. Sed ĉu ankaŭ vi vidas tiujn?

Ĝuste en tempo kiam klariĝis nun, ke Eŭropo devos sin direkti al kurso ne unuflanke enfokusigita al kio venas de Anglosaksaj landoj: kaj la instruistoj de Franca, kaj la instruistoj de Germana, havas la senton ke ili ne plu retenos sian profesion. Ekzistas diversaj kialoj por tio.

La malcentralizo en la edukado ne taŭgis por la instruado de najbaraj lingvoj. Ne plu determinas la registaro, kiuj lingvoj estu instruataj, sed la gvidantaro de lernejo. La libereco kiu validas ĉi tie, ekhavis la formon de konkurenciva lukto, en kiu sekcioj prenis mezuron inter si. Mi konas ja iom da lernejoj, kie Germana aŭ Franca subite estas forstrekata.

La novliberala vento, kiu blovas tra Nederlando, kaŭzis edukadan politikon kiu celdirektas al ciferoj kaj profito. Rezultoj devas esti internacie kompareblaj. La dum longa tempo formiĝanta aspekto de lingva kaj literatura edukado, oni ĉe tio perdas el la okuloj.

La premo sur lernantoj por elekti beta[ii]-profilojn pliiĝis konsiderinde. Kaj ĉar kono de la Germana aŭ Franca lingvo ne ofte estas severa enirpostulo ĉe daŭriga trejnado, tuj malaltiĝas en ekonomia klimato ankaŭ la valoro de fako. Glita skalo estas ekuzata. Kaj se vi tiam ja ne elektas por Franca aŭ Germana, kial 'nesufiĉa' noto en la malsupraj klasoj tiam devus malhelpi vin avanci?

La lingvoj suferas sub la deviga centra skriba ekzameno kiu elprovas nur legadokapablon. La akraj diskutoj dum la pasintaj jaroj okazintaj pri la unuflankeco kaj la mankhava kvalito, montras ke lingvoinstruistoj estas ege engaĝitaj en sia profesio.

 

Miaj sekciomembroj por Germana kaj Franca dum multaj jaroj kun plezuro liveris lernantojn kiuj estis elektintaj por studado de Germana aŭ Franca Lingvo kaj Kulturo, por trejnado de tradukisto aŭ instruisto. En miaj nunaj klasoj troviĝas lernantoj kiuj havas grandegan talenton por la Franca. Per tio, ili tamen ne starigas mem-konfidon. Ili retiriĝas ĉar ili ekhavas la senton, ke la talento de si mem en tiu sfero de konkurado tute ne gravas.

Kiel povas docentoj pri Franca aŭ Germana lingvo, sub la nunaj cirkonstancoj, renovigi sian profesion? Imagu kion tio signifas por ĵus diplomita kaj ankoraŭ serĉanta docento pri unu de tiuj du lingvoj. Mi konas ja sufiĉe da lernejoj, kie la Franca aŭ Germana lingvo estas subite forprenata.

En la Kristnaska ferio mi legis du romanojn, Gehen, ging, gegangen de Jenny Erpenbeck, kaj L'art de perdre fare de Alice Zeniter. La aŭtoroj profunde sentigas, kiel deviga migrado influas la vivon de familioj, generaciojn longe. Kaj la multjara disiĝo inter Orienta kaj Okcidenta Germanio, kaj la heredaĵo de la dolora Alĝeria sendependec-lukto, estas mirinda temo por pritrakti. Mi volonte ŝatus frontigi lernantojn al aliaj ol iliaj familiaraj perspektivoj, helpi ilin vidi la pozicion de 'la alia', por poste rilatigi tiujn temojn al tiuj el nia propra kulturo.

 

Kara sinjoro Slob, en la instruado ni turnas la dorson al Germanio, Belgio kaj Francio. Landoj kiuj ekonomie sed ĉefe historie, kulture kaj lingvistike havas tiom da valoro por nia lando. Mi volas fini mian leteron al vi kun la lastaj frazoj el la romano de Alice Zeniter, en kiu Naïma, nepo de Alĝeria harki (Alĝerianoj kiuj luktis je la Franca flanko), revenas de unua vizito al Alĝerio. "Naïma ankoraÅ­ nenie alvenis je la momento kiam mi decidis ĉesigi ĉi tiun tekston, ŝi disvolviĝas, ŝi evoluigas sin ankoraÅ­ daÅ­re."

Disvolviĝo de scio kaj kompreno en la lingvoj kaj kulturoj de niaj proksimaj najbaroj, estas labori pri malrapidaj sed gravaj procezoj. Ĉu ne tekstas la tradicia diraĵo, ke estas pli bone investi en rilato kun viaj najbaroj ol kun malproksimaj amikoj? Insiste mi volas peti vin havi konfidon en  – kaj diri tion al –  docentoj pri Germana aÅ­ Franca, por ke ili povas daÅ­rigi konstrui je la fundamento de solida rilato kun niaj najbaroj.

 

 

Yvonne Schoolmeesters  estas instruisto de Franca kaj dekano pri VWO[iii] ĉe la mezlernejo Valuascollege en la Nederlanda urbo Venlo.

 

 

 

[i] Arie Slob = ministro de Edukado en Nederlando (ekde oktobro 2017)

[ii] beta = naturscienca ;     alfa = lingva, humanisma

[iii] VWO (Voorbereidend Wetenschappelijk Onderwijs) = prepara scienca edukado

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass