fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/buitenland/china-presenteert-plan-voor-nieuwe-zijderoute-van-ijs-via-noordpool~a4562501/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Ĉina plano por ‘Nova Silka Itinero de Glacio’ ĉe la Norda Poluso
Kvinono de la homaro estas Ĉino, do Ĉinio ankaÅ havas rajton je la ‘proksima Arkta Åtato’, rezonas Ĉinio.
Volkskrant 29 januaro 2018
Fare de Marije Vlaskamp
Por la unua fojo Ĉinio, kiu dum la pasintaj jaroj daÅre fariÄis pli aktiva en polusaj regionoj, prezentis sian oficialan Arktan politikon. En Äi, ekonomia mem-intereso evidentiÄas la ĉefa motivo de Pekino, kiel la ekspluatado de fiÅlokoj kaj fosiliaj brulaĵoj. AnkaÅ novaj Åipkursoj al EÅropaj kaj Nord-Usonaj merkatoj, kiuj iÄas atingeblaj pro la fandiÄo de la glacikovraĵo, estas tiel 'esencaj' por Ĉinio ke Pekino nun insiste arogas al si la funkcion de partoprenanto en la Arkta regiono.
La Åœtata Konsilio, la plej alta plenumkomitato en Ĉinio, eldonis Blankan Libron kiu estas plena de promesoj respekti la medion kaj internaciajn traktatojn pri la Arkta regiono. La klimatÅanÄiÄo tamen tiel ÅanÄadas la regionon, ke Ĉinio devas sian ĉeeston en la polusaj akvoj plifortigi, se nur ĉar Ĉinio nuntempe arogas al si la funkcion de Åirmanto de la klimato, de la monda ekonomio kaj verdire de la tuta homaro. Pro tio la nova Ĉina sinteno pri la Norda Poluso estas tiel asertiva, post dek jaroj de oficiala malklareco pri siaj ambicioj. Pekino tiel preventis agitiÄon ĉe 'malnovaj' polusaj potencoj kiel Rusio.
Toleremo
En Ĉinio la planoj por la Norda Poluso estis jam dum kelka tempo klaraj: sciencistoj kaj militistoj nomas Ĉinion jam jarojn 'proksima Arkta Åtato', kaj argumentas ke la Norda Poluso estas 'de ĉiu'. La nura fakto, ke kvinono de la monda loÄantaro estas Ĉina, donas al tiu lando la rajton je ĉefrolo en la disvolvado de la Arkta regiono. Per tio ke Ĉinio aktivadis tiel singarde, ekestis apenaÅ repliko.
Toleri la influon de Ĉinio kiel 'proksima Arkta Åtato' – la mondo ne vidis malbonon en tio. La Ĉina influo estis institucia, pro tio ke en 2013 oni lasis Ĉinion aliÄi kiel observanto al la Arkta Konsilio, internacia klubo de landoj kiuj okupiÄas pri polusaj aferoj. AnkaÅ sur la tereno de scienco, la Ĉinoj pli kaj pli iniciatis.
Sed la neoficiala strategio plejparte konkretiÄis fare de ekonomia kunlaborado kun landoj kiel Islando, kun kiu Ĉinio kontraktis liberkomerc-traktaton. Se la polusa glacio estas sufiĉe maldika por komerca Åipkurso laÅlonge de la nordaj landoj, Islando proponas gravan haveno-instalaĵon. Tial tiu grandega Ĉina ambasado en Rejkjaviko.
Pli mallonga itinero
La glacirompilo de Ĉinio mem, la NeÄDrako, defiis kiel unua Ĉina Åipo en 2012 la nordan itineron tra la Norda Poluso, sekvita de la kontenera Åipo Cosco. Tiu norda alternativo estas 6.400 kilometrojn pli mallonga ol la tradicia mara itinero tra la Suez-kanalo, kaj Ĉinio volas tiun novan itineron do rapide disvolvi. Tio inkluzivas paketon da loÄistiko sub la nomo 'La Nova Silka Itinero de Glacio'. Kaj kiam Pekino parolas pri Silkaj Itineroj, ĉiam temas pri aliÄo al la granda strategia plano por logistikaj megaprojektoj, komercaj fluoj kaj ekonomia evoluo kun Ĉinio kiel la centro, kiun la Ĉina prezidento kaj partia gvidanto Xi Jinping pasintjare lanĉis.
Kio estas ankaÅ eldorado: disvolvado de novaj energi-fontoj kiel vent- kaj sun-energio, dum Pekino atendas Äis klimatÅanÄiÄo faras la provizojn de fosiliaj brulaĵoj kaj mineraloj sur la Norda Poluso alireblaj.
Kaj kiu timas ke la Ĉinoj prirabante malplenigos la Nordan Poluson: laÅ subministro de eksterlandaj aferoj Kong Xuanyou, tute ne ekzistas iu ajn problemo. LaÅ la Ĉinaj principoj de "Venko,Venko!" la enspezo estas distribuata honeste inter Pekino kaj la indiÄenaj popoloj en la Arkta regiono. Tiuj popoloj retenas sian tradician kulturon kaj vivejon, promesas Pekino, ĉar Ĉinio volas teni la Nordan Poluson pura kaj freÅa. Tiu estas laÅ la Ĉina strategio ja ankaÅ alloga feriado-destino por riĉaj Ĉinaj turistoj.