Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/01/24/kansen-voor-eurazie-op-het-wereldtoneel-a1589584
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Multe pli grandaj ŝancoj por ‘Eŭrazio’ sur la monda scenejo

Ĉinio investas forte en infrastrukturaj ligoj kun la resto de la mondo – ankaŭ kun Eŭropo. Eŭrazio kiel unueco, kiel aspektus tio?

NRC 25 januaro 2018

 

Fare de nia redaktoro Wouter van Noort,
DAVOS 2018

 

Atendante la America first-oratoraĵon de prezidento Trump sur la World Economic Forum (WEF) en Davos la 26-an de januaro, grandas la tento ja maltrankvile rigardi kio okazas aliflanke de la Atlantiko. Sed en Svislando la rigardo hodiaŭ ĝuste iras orienten, kaj tiuokaze precipe al la Ĉina megaprojekto One Belt, One Road [i].

Tiu iniciato devus en la venontaj jardekoj krei ‘Novan Silkan Itineron’[ii] tra tero kaj maro. PreskaÅ­ 1.000 miliardojn da eÅ­roj estu investataj por en ĉirkaÅ­ sesdek landoj plibonigi pontojn, vojojn, fervojojn, havenojn kaj flughavenojn, tiel ke komercaj fluoj inter Ĉinio kaj la resto de Azio, EÅ­ropo kaj eĉ Orienta Afriko, povas pasi multe pli flekseble. Certe nun kiam la Usono izolas sin, ĉi tio povas havi grandajn konsekvencojn   –   ankaÅ­ por EÅ­ropo.

 

EÅ­razia kunlaborado

En diversaj diskutforumoj oni parolas pri ‘EÅ­razia kunlaboro’ kiu eble fariĝos la rezulto de la pli bonaj interligoj. Post tempospaco EÅ­razio povus kiel kunlabor-regiono eble ja ludi multe pli grandan rolon sur la monda scenejo, ne nur ekonomie sed ankaÅ­ politike. EÅ­razio kiel unueco, kiel tio aspektus? Nun kiam tradiciaj aliancoj estas sub premo, Ĉinio profitas la ŝancon pliigi sian influon. Ne por nenio faris la Ĉina prezidento Xi Jinping pasintjare en Davos paroladon, en kiu li arogis al si la funkcion de protektanto de la tutmonda liberkomerco.

La Nova Silka Itinero etendiĝas ĝis la haveno de Roterdamo kaj kaŭzas precipe en Azio jam grandegajn investojn kaj kreskon. "Ni jam nun vidas ke miliardoj da investoj estas farataj en flughavenoj, marhavenoj", diris Shahid Khaqan Abbasi, la ĉefministro de Pakistano, en diskutforumo. "La Nova Silka Itinero havas jam nun grandegan influon sur nia ekonomio."

Ankaŭ en Rusio, la konsekvencoj de la Ĉina iniciato jam estas senteblaj, rakontas Kirill Dmitriev, la direktoro de RDIF[iii], granda investfonduso kun intensaj ligoj kun la Kremlo. "Lastatempe la unua fervoja ponto inter Ĉinio kaj Rusio estas malfermita." Rusio ankaŭ laboras pri Eŭrazia Ekonomia Unio, kie ĉefe eks-Sovetiaj ŝtatoj estas implikitaj. "De tio ni atendas multe", diras Dmitriev. Krom Ĉinio ankaŭ do Rusio enviciĝas por grava politika rolo en la nova ekonomia (kaj post nelonge eble ja politika) ento Eŭrazio. Dmitriev diras ke li esperas, ke la Ĉina monero renminbi[iv] ludos gravan rolon ĉe tio.

Tutmondiĝo laŭ Ĉina maniero

Sed tutmondiĝo laŭ Ĉina aŭ Rusa maniero estas verŝajne ja iom malsama ol la integrigo de monda komerco kiu estas gvidata de Usono kaj Eŭropo. Jam pli longe estas en Eŭropo zorgoj ke de Ĉinio dominata mondo ekhavos grandajn konsekvencojn por aferoj kiel demokratio kaj persona libereco. Sed tiuj zorgoj estas apenaŭ priparolataj en la publika diskuto pri la temo.

La Singapuro ministro Chan Chun Sing reprezentas la pozicion kiu jam dum jardekoj estas konsento en Davos: ke pli da komerco preskaŭ ĉiam pli bonas. "La Nova Silka Itinero provizas multe pli da interligoj, kaj ankaŭ pli bonajn. Pli da ligoj signifas pli reciproka dependeco, kaj tio signifas ke la ŝanco de konfliktoj ĝuste malpliiĝas. Mi estas optimisma."

Jin Liqun, la estro de la de Ĉinio dominata Azia investbanko por infrastrukturo AIIB[v], kunsentas tiun optimismon. "La Nova Silka Itinero ĝuste estas ankaŭ grandega ŝanco por Eŭropa komerco, prospero kaj progreso. Tio ja devus forpreni parton de la zorgoj."

 

 

 

[i] One Belt, One Road :   vidu ankaÅ­ https://en.wikipedia.org/wiki/One_Belt_One_Road_Initiative

[ii] Nova Silka Itinero :   vidu https://epo.wikitrans.net/New_Silk_Route

[iii] RDIF:   vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Russian_Direct_Investment_Fund

[iv] renminbi:   vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Renminbi

[v] por AIIB (Asian Infrastructure Investment Bank)  vidu:
https://en.wikipedia.org/wiki/Asian_Infrastructure_Investment_Bank#Founding_members

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass