Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
https://www.volkskrant.nl/buitenland/zo-probeert-iran-het-internet-aan-banden-te-leggen-en-protestberichtgeving-te-blokkeren~a4552334/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Irano aspiras la neeblon: plenan kontrolon pri interreto

Irano havas longajn antaŭaĵojn kun ampleksa interreto-cenzuro. La lastaj aranĝoj de la potenculoj, por reguligi la interreton kaj obturi apps, estas do ne plukataj el la aero. La Irana registaro havas al sia dispono larĝan arsenalon de aranĝoj limigantaj liberecon.

Volkskrant 2 januaro 2018

 


Fare de  Laurens Verhagen



Instagram kaj la  – origine Rusa –  WhatsApp-alternativo Telegram rajtis ĝis lastatempe esti ankoraŭ uzataj en Irano, sed ekde dimanĉo ankaŭ tiu libereco-festeto estas pasinta. La aŭtoritatoj blokis la aliron al ĉi tiuj sociaj retoj per ‘provizora antaŭrimedo’, kiu sekvis alian intervenon: provizantoj deviĝis obturi la moveblajn retojn. La Irana reĝimo tiel klopodis bridi la disvastigon de bildoj pri la ekflamantaj protestoj en la lando. La rezulto estis nesufiĉa: manifestaciantoj povis siajn mesaĝojn ankoraŭ ĉiam disvastigi per malfermaj Wi-Fi-retoj. Totala blokado de Telegram malebligas ankaŭ tion.

Laŭ Telegram-fondinto Pavel Doerov, la Iranaj aŭtoritatoj petis ties entreprenon unuainstance bloki certajn kanalojn. Kiam li rifuzis tion, sekvis la tuta blokado de Telegram en Irano. La sama sorto trafis Facebook-filion Instagram.

Instagram ĝis nun ne donis opinion pri la intervenoj. Doerov estas klara: "Ni konsideras la esprimliberon kiel nenegeblan homan rajton, kaj estas eĉ pli volonte blokataj ol limigataj ĉe la pacema publikigo de alternativaj opinioj." En Irano, Telegramo estas la plej uzata chat app.

Irano povas fieri pri impresa kariertabelo en (interreta) cenzuro. Agogrupo Reporters Without Borders titolis la landon kiel ‘malamiko de interreto’. Ĝi devas partopreni en ĉi tiu dubinda honoro kun landoj kiel Ĉinio, Kubo, Nord-Koreio kaj Saud-Arabio. Kio ligas ĉi tiujn landojn estas ilia aspiro al totala kontrolo pri kio okazas en interreto. La celita rezulto estas parte obturita intrareto anstataŭ malferma kaj libera interreto.

La influo de Ĉinio eĉ pliiĝas, diras Rejo Zenger de la organizo por civitanaj rajtoj Bits of Freedom: "Tie La registaro ne nur havas kontrolon pri ĉiuj provizantoj, sed ankaŭ la eblecon por mem alporti chat app al la merkato." Kie en la plej multaj landoj Facebook Messenger aŭ WhatsApp estas la normo por komunikado, en Ĉinio tio estas WeChat.

Kelkfoje iras pli subtile, diras Zenger. "Vi povas kiel registaro ankaŭ provi, mesaĝojn pri protestoj lasi dronaĉi en torento de por-registaraj mesaĝoj." La rezulto estas, ke la kritikaj sonoj ne iras virulente. Sed ankaŭ Irano ne povas elsaviĝi el intervenoj, kiuj kaptas la okulon. Sub la Irana regado de la antaŭa prezidento Ahmadinejad (2005-2013), oni plene klopodis limigi la interreton. En 2012 venis eĉ ‘Alta Konsilio de Cyberspace’. Manpleno de la aranĝoj faritaj precipe ekde 2009, en la tempo de la prezidentaj elektoj:


Blokado de specifaj servoj

Instagram kaj Telegram nun estas en la novaĵoj, sed YouTube, Facebook kaj Twitter estas jam pli longe repuŝataj en Irano. Ĉi tio eblas ĉar ĉiuj provizantoj estas sub registara kontrolo. Ĉi tiuj provizantoj efektivigas, ke por interretuloj la aliro al specifaj servoj estas rifuzata. WhatsApp estas (ankoraŭ) ja tolerata, sed ĉi tiu app estas nur sporade uzata. Tuj kiam alternativo al Telegramo aperos kiun oni amplekse bonvenigos, ankaŭ tiu estos pritraktata. "Temas pri konstanta kato-kaj-musa ludo", diras Zenger: "Ĉiam aktivistoj daŭre serĉos manierojn disvastigi tamen informojn."



Blokado de retejoj

Kvankam Google Search estas permesata en Irano, tio ne signifas ke ĉiuj retejo troveblaj per Google, ankaŭ povas esti vizitataj. Laŭ taksoj, la duono de la 500 mondvaste plej vizitataj retejoj ne estus alirebla en Irano. Koncernas ampleksan gamon da retejoj, indikitaj kiel malmoralaj, kaj variantaj de porno, sano, novaĵoj kaj scienco ĝis religio. Ankaŭ teĥnologiaj retejoj kiuj klarigas kiel ĉi tiu cenzuro povas esti evitata, estas ne permesataj. Cetere, la sub registara kontrolo funkciantaj provizantoj filtras ne nur la interretan trafikon, sed ankaŭ faciligas la enretan kontroladon sur siaj retoj.



Malpliigi la rapidecon

Iranaj civitanoj ĉiuokaze havas ne la lukson de rapida interreto (en 2006 oni decidis limigi la rapidecon ĝis 128 kbit/s), sed ĉe politike ŝarĝitaj tempoj la registaro povas decidi malpliigi la rapidecon eĉ pli. Ĉi tio okazis ekzemple dum la elektoj de 2009 kaj 2013, kiam la malrapideco faris interreton praktike neuzebla.



Plene eksterrete

Se helpas nenio plu, restas ankoraŭ ĉiam la plej radikala paŝo: malŝalti interreton. Tio okazis en 2009, kiam Ahmadinejad tre bedaŭrinde vidis ke liaj kontraŭuloj bonfaradis en Twitter kaj Facebook. La blokado de ĉi tiuj retoj havis kontraŭefikan sekvon, post kiam oni decidis simple bloki la tutan interreton. Nun dum la lasta semajnfino, ĉiuj moveblaj retoj estas forprenitaj eksterreten. Ĉe sia enoficiĝo la nuna prezidento Rohani ankoraŭ deklaris: "Ni vivas en mondo, kie restrikti informojn neeblas". Irano estas por nun preta aspiri ĉi tiun neeblan.

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© januaro 2018 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com