Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/laat-die-robots-maar-komen~a3772003/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Bonvenigu tiujn robotojn !

La 15-hora laborsemajno venos nur post kelkaj jaroj, sed kio estas kontraŭ malpli da streso, pli da tempo por malstreĉiĝo, klerigado kaj prizorgado, kaj pli loza ligilo inter laboro kaj enspezo?

Volkskrant 20 oktobro 2014

Fare de  Bram van Ojik

Laborado ankoraŭ sanktas

Eĉ brilaj ekonomikistoj eraras kelkfoje. En 1930, John Maynard Keynes verkis "Economic Possibilities for our Grandchildren" en kiu li antaŭdiris ke du generaciojn poste ni povos en 15-hora laborsemajno produkti pli ol sufiĉe por kontentigi ĉiujn niajn bezonojn. Ni estas la nepoj de Keynes, sed anstataŭ malpli longe, ni nun laboras pli longe; anstataŭ po malpli horoj semajne, ni kune laboras po pli. Almenaŭ se ni laboras, ĉar dum oni ekspektas ĉiam pli de la laborantoj, kreskas la grupo kiu ne plu partoprenas: manko de sperto, maltro da edukado, tro maljuna, tro kosta, ne sufiĉe sana. La idealo de Keynes  ‒ ĉiu laboras kaj ĉiu havas abunde da libertempo ‒  ŝajnas pli malproksima ol iam.

Kiel sugestiva la perspektivo de Keynes ja estas, kiel politika idealo ĝi apenaŭ ŝajnas transvivi. Por la plimulto da politikaj partioj, laborado ankoraŭ daŭre sanktas. Kiu kunaŭskultas en la Parlamento[i], precipe aŭdas ke homoj devas labori pli multe, pli intense kaj pli longe. Kaj se vi ne havas laboron, la registaro[ii] per ĉiaj sankcioj ĉaspelas vin al la labormerkato, pri kiu vi anticipe scias ke la laboro fakte mankas tie.

Mi pledas por repripensi tiun prioritatigon de laboro. Ĝuste en la nuna tempo de amasa senlaboreco, samtempe kun impeta teĥnologia progreso, ni ankaŭ en la politiko devas sufiĉe konsideri, ke ekzistas ja pli ol nura laboro. Tio postulas novan politikan agendon.

Ne gaja bildo

Dum la jarkongreso de sia ministerio, ministro Asscher[iii] ĵus faris unuan movon por tio. En sia prelego li preterfluge priparolis publikaĵojn de Usonaj esploristoj, el kiuj montriĝas ke robotoj kaj komputiloj nun rapide transprenas labor-postenojn de homoj. Eĉ tiom, ke ‘teĥnologikaŭzita senlaboreco’ estas venonta. Asscher skizas la bildon[iv], ke ankaŭ en Nederlando la postenoj de malalt- kaj mez-kvalifikitaj laboristoj povus en la proksima estonto malaperi, sen reveno de sufiĉa nova laborhavigo rekompence. La teruraĵo kiu laŭ li restas, estas la ekstrema malegaleco inter tiuj, kiuj la robotojn posedas aŭ konstruas, kaj la resto de la socio. Ne gaja bildo.

Estas bone ke la diskuto estas ekigita. Antaŭ nelonge, demandojn pri robotigo kaj ekonomia kresko sen nova dungado (jobless growth) la ministro[v] per kelkaj formalaĵoj regule malakceptis, kvazaŭ temas pri apokalipsaj pereo-scenaroj. La registaro[vi] ja estis tre okupita pri laborhavigo kaj ĉio vere reiĝus kiel antaŭe. Mi ĝojas ke li nun vidas la aferon alimaniere. Precipe ĉar la daŭre denove anoncita koncizeco sur la labormerkato sekve de maljuniĝo ĉiam forrestas. Tiuj efikoj de maljuniĝo evidente estas trotaksataj. Ĉiuokaze ili eble eĉ povus esti pli malgrandaj ol la kontraŭa efiko kaŭzata de robotiko. Tiuokaze ne restas koncizeco, sed struktura troaĵo sur la labormerkato.

En la multaj reagoj kiujn la prelego de Asscher alvokis, pleje okulfrapas min kiel ĉi tiuj preskaŭ tute temas pri la demando ĉu robotoj kaŭzos pli aŭ malpli da laboro. Pli da laboro tiam signifas 'bone', malpli da laboro 'malbone'. Jen iom limigita incida angulo, per kiu oni multe spekulas kaj ni malmulte certiĝas. Multe pli bone estus uzi la alvenon de la robotoj por iom fundamenta debato pri la rolo de laborado en nia vivo, pri la eblecoj kiujn malpli da laboro povus doni al ni, kaj pri la kondiĉoj plenumendaj se ni volas maksimume utiligi tiujn eblecojn. Eventuale, la ideoj de Keynes povas ankoraŭ roli ĉe tio.

Mi vidas almenaŭ kvin interligitajn terenojn sur kiuj la robotigo intervenos. Se ni do volas kapti la ŝancojn kiujn robotigo morgaŭ al ni donos, tiam ni ne persiste alkroĉiĝu al la evidentaĵoj de hodiaŭ.

Beno

Ke robotigo havas konsekvencojn por la dungado jam kaŝiĝas en la vorto. 'Roboto' devenas de la Ĉeĥa vorto 'robota', kio signifas laboro aŭ deviga laborado. Nu, la robotigo kaŭzas ke ni devas alimaniere trakti laboron. Mi demandas min kial verdire tiel malbonas, ke teda, peza kaj malbone pagita laboro funde de la labormerkato malaperos. Se la robotigo vere tiel firme persistas, tio laŭ mi estas beno, pli verŝajne ol malbeno. Tiam ni tamen devas honeste dividi la laboron kiu restas, kaj malsupreniros la nombro de horoj dum kiuj ni averaĝe laboru. Komencu ni kun kvartaga laborsemajno, anstataŭ la nuna kvintaga. Ni laboros malpli kaj havos pli da libertempo. Kiel malbona estas tio?

En tiu libera tempo ni finfine povos malstreĉite fari ĉiujn tiujn aliajn aferojn, kiujn laborantoj nun ĉiam streĉite devas interŝtopi. Al tio apartenas socie utilaj taskoj ‒ komunumaj aktivecoj, partopreno en la lernejo de niaj infanoj, neprofesia prizorgado ‒ sed ankaŭ individuaj plezuroj: promeni, legadi, tempo por amikeco kaj familio. Lasu ja tiujn robotojn veni. Finfine la idealo de malstreĉita socio proksimiĝas.

Se malpli da homoj havos pagitan laboron, tio ankaŭ signifas ke ni devos eluzi la prosperon alie. La malegaleco inter laborantoj kaj senlaboruloj povas esti forigita nur per radikala redistribuo. Tio signifas impost-sistemon iom pli krude reviziotan ol la registaro nun intencas. De la elito de robot- konstruistoj kaj teĥnikistoj oni postulas pli grandan oferon. Impostoj pri kapitalo, pri entrepren-profitoj, pri energi-malŝparado kaj medio-poluado, anstataŭos la impostojn pri laboro. Tiam, laboro iĝos pli malmultekosta. Tiel dungitoj konservos pli (aŭ povus malpliigi siajn laborhorojn), kaj por dungantoj iĝos pli avantaĝe dungi iun.

Zorgo

Tio tuj atentigas pri alia konsekvenco. Ni estontece interrilatiĝu alimaniere kun la socia sekureco. En socio kie laboros daŭre malpli da homoj, la kunligo inter tiu sekureco kaj la transpago de premiumoj ĉe laboro devas esti maltenata. Estas ja tiuokaze ne sufiĉe da premiumo-pagantaj homoj por financi la socian sekurecon. Alimaniera financado de ĝi havas la ekstran avantaĝon ke laboro iĝas multe pli malmultekosta, pro kio ekestas nova merkato por ekzemple persona servodono. La ŝanĝiĝo povas komenciĝi hodiaŭ; pro la eblecoj labori partatempe aŭ nepagite, aldone al plialtigo de la apogpago, kaj fari la kandidatiĝdevon malpli deviga.

Se ni laboros malpli, kaj distribuos nian prosperon pli honeste, tio ankaŭ signifos ke ni povos agi alimaniere kun laboro kaj zorgo. Kie nuntempe parencoj kaj neprofesiaj prizorgantoj ĝisekstreme klopodas plenumi prizorgtaskojn flanke de sia propra laboro, la robotigo kaj la de ĝi kaŭzita libertempo ĝuste liveros la tempospacon por malstreĉe prizorgadi. Tiam la parencoj ne plu estos devigitaj al tro multekosta kaj kvalite subnivela vartado. Imagu kiom agrabla povos esti, se vi havos tempon prizorgi proksimulon sen la streĉo kiun vi nun spertas farante tion aldone al pagita laboro.

La plej granda defio eble ja konsistas en la demando: kion ni faru kun nia tempo, kiam liberigitaj el la katenoj de laboro? El ĉiu esploro evidentiĝas, ke homoj plej prefere dediĉus pli da tempo al memklerigado. Al sencodonaj celoj, aŭ ekzemple al prizorgado. Signifas do ke ni utiligos instruadon alie. Kie lernado kaj instruado nuntempe ĉefe servas vian pozicion sur la labormerkato, tio ne plu necesus. Ni povas meti klerigadon en pli centran pozicion. Tiel ke vi povas iĝi kiel vi volas, sen la nepra neceso ke per tio vi ankaŭ perlaboru vian panon. Tutviva lernado iĝas finfine realeco.

 

Malstreĉita socio

Ĉiuj ĉi proponoj kondukas al tio, ke la ligo inter laboro kaj enspezoj iĝas malpli stringanta. Mi trovas tion bela perspektivo. Por atingi tion, ni povas jam nun tre multe fari. Sed tiam ni ja estu pretaj plupensi preter la demando ĉu robotoj nun kaŭzas ĝuste pli aŭ malpli da laboro. Ni forgesu la mantrojn kiuj temas pri la hieraŭaj problemoj: fari laboron pli profitiga (kvazaŭ tio estus la problemo), pliakrigi kandidatiĝdevon (kvazaŭ sufiĉus postenoj por kiu volas iun), akceli kreskon (eĉ se tio daŭre alportas laboron malpli ofte).

Kontraste al ĉi ĉio staras la malstreĉita socio kiel idealo. Idealo, kiu ĝuste pro la senprecedence rapida teĥnologi-evoluo, kombine kun historie alta edukadnivelo, nun vere iĝas atingebla. Tiam ni ja devas fari la unuajn paŝojn nun. Ni ne timu la robotojn, sed jam preparu nin al tio, ke ni baldaŭ ne plu en la ŝvito de nia frunto perlaboru nian ĉiutagan panon.

 

Bram Van Ojik gvidas la parlamentanojn de la politika partio "GroenLinks" (Verda-Maldekstra) en la Nederlanda parlamento [vii].

 

[i] en la t.n. Tweede Kamer (Dua Ĉambro) de la Nederlanda parlamento.

[ii] la Nederlanda registaro.

[iii] la Nederlanda Ministro pri Sociaj Aferoj kaj Laborebleco; li ankaŭ estas vicĉefministro de Nederlando.

[iv] vidu ankaŭ la Esperanto-tradukon de lia prelego "Robotoj kreskigos socian malegalecon" (n-ro 17 en ĉi tiu retejo).

[v] la Nederlanda ministro Asscher.

[vi] la Nederlanda registaro.

[vii] en ties Tweede Kamer.

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com