Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
https://www.volkskrant.nl/opinie/populisten-betwisten-de-legitimiteit-van-oppositiepartijen-kritische-media-en-onafhankelijke-rechtspraak~a4547834/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

EU kontraŭ Pollando

La Eŭropa Komisiono prave decidis apelacii kontraŭ Pollando artikolon 7 de la EU-traktato.

Volkskrant 22 decembro 2017

 

Fare de  Hans Wansink  

 

Eŭropa Komisaro Frans Timmermans provis du jarojn longe persvadi la dekstra-populistan regadon en Pollando respekti la sendependecon de la juĝistaro. La registara partio de Juro kaj Justeco (PiS[i]) tute malatentis tion. La anstataŭigo de juĝistoj fare de la Ministro de Justeco jam estas ekirigita, kaj dekojn da juĝistoj minacas devigata foriro. 

Timmermans estas en Varsovio formetata kiel imperiisto el Bruselo, kiu ŝatus puni Pollandon pro ĝia rifuzo akcepti islamajn rifuĝintojn. Sed la Poloj, kiuj ĉi-jare amase manifestaciis kontraŭ la potencakiro de la PiS kontraŭ la juĝistoj kaj kritikaj amaskomunikiloj, vidas la Eŭropan Union kiel sian aliancanon en sia lukto ankrumi pli firme la Polan demokration. 

La apelacio de artikolo 7 de la EU-traktato signifas ke Pollando ekhavos ultimaton de tri monatoj por ankoraŭ alpreni la rekomendojn el Bruselo al la koro. Intertempe, la Eŭropa Parlamento, kiu jam propra-iniciate starigas esploron pri la konstitucia ŝtato en Pollando, donos sian opinion pri la agado de Timmermans. Finfine, la afero estos priparolata en la Eŭropa Konsilio de registarestroj, kiu povas postuli supermezurajn punojn al Pollando, ĝis inklude la forprenon de voĉdonrajto. 

Ĉar kaj la Eŭropa Parlamento kaj plimulto de la membroŝtatoj agas en kuneco kiel la Eŭropa Komisiono, la premo sur Varsovio estas maksimumigata. Kaj por Pollando, kaj por aliaj membroŝtatoj, komparo sen humiligantaj kaj fendantaj sankcioj estas tute klare la plej bona solvo. 

Sed la risko de eskalado certe ne estas fikcia. Ĉar la Polaj dekstra-populistoj havas batalpretajn samideanojn, el kiuj la Hungara ĉefministro Viktor Orbán estas la plej grava. Li jam sciigis, ke li vetoos punaranĝojn kontraŭ Pollando. 

Popolistoj en potenco inklinas ja tro ofte al aŭtoritataj intervenoj. Ili pridisputas la legitimecon de opoziciaj partioj, kritikaj amaskomunikiloj kaj sendependa jurisdikcio. Demokratia, plurforma komunumo kiel la Eŭropa Unio povas ne ŝajnigi ne rimarki tion.   

 

 

 

[i] PiS = Prawo i Sprawiedliwosc (Juro kaj Justeco);   vidu ankaŭ: https://eo.mondediplo.com/article2339.html

 

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© januaro 2018 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com