Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/10/21/het-einde-van-raqqa-is-niet-het-eind-van-is-13590647-a1578122?utm_source=SIM&utm_medium=email&utm_campaign=Vandaag&utm_content=&utm_term=20171022
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La fino de Raqqa estas ne la fino de IŜ

Ĉe la liberigo de ‘ĉefurbo’ Raqqa ĉi-semajne, la glora kalifejo de la terurgrupo Islama Ŝtato ŝajnas malfondita. Tio ne signifas, ke IŜ-batalantoj ne plu ekzistas.

NRC 21 oktobro 2017

 

Fare de nia korespondanto
Toon Beemsterboer

 

Raqqa estas ruino. La Orient-Siria urbo, ĉi-semajne liberigita el la manoj de la terorisma movado Islama Ŝtata (IŜ), estas post monatoj da peza bombado plejparte detruita. Ĵurnalistoj kiuj estis surloke, priskribas dezerton da polvo, betonaĵoj kaj tordita metalo. Iam loĝis tie duonmiliono da homoj, nun ĉiu vivo malaperintas.

La falo de Raqqa havas grandan simbolan valoron. Kiel fakte ĉefurbo de la kalifejo kiun IŜ estis proklamita en partoj de Sirio kaj Irako, Raqqa havis mitan statuson ĉe IŜ-adeptoj. La ĉiutaga vivo en la urbo estis romantikigata en pluraj propagandaj filmetoj, per kiuj IŜ kapablis logi dekmilojn da islamanoj el la tuta mondo al la kalifejo. IŜ kreis la bildon de islama utopio, kie la leĝoj de Dio zorgis pri socia kaj ekonomia justeco. Ĉi tio tuŝis kordon ĉe kelkaj islamanoj en la Okcidento, kiuj sentis sin duarangaj civitanoj.

La altira forto de IŜ estis grandparte bazita sur ĉi tiu supozata ideala ŝtato, kiu ĉe ĝia apogeo okupis areon same grandan kiel la Unuiĝintan Reĝlandon (Brition), kaj havis laŭtakse 8 milionojn da enloĝantoj. Estis ne la unua provo de ĝihadistoj por establi ŝtaton en konkerita teritorio. Lokaj filioj de Al-Kaido[i] antaŭe provis tion vane en Irako, Jemeno kaj Malio. Sed IŜ havis la kuraĝon proklami sian pra-ŝtaton la nova kalifejo, la sekvanto de grandaj islamaj imperioj el la pasinteco.


Krucumoj

IŜ ŝajnis diferenca de aliaj ĝihadistaj batalgrupoj. La fulmrapida almarŝado de la grupo en 2014 metis bombon sub la unueco de Sirio kaj Irako, kaj tiel sub la limoj en la Mez-Oriento. Ne pli frue regis terorgrupo tian grandan areon, ne havis ĝi tiom da armiloj al ĝia dispono, kaj ne sukcesis ĝi mobilizi tian grandan internacian fremdulan legion.

La ĝihadista libera ŝtato konsistigis ankaŭ minacon por la Okcidento, tiel montriĝis el serio de atencoj en Eŭropo kaj Usono, kiuj estis aŭ organizitaj en la kalifejo, aŭ inspiritaj de IŜ. "Ni konkeros vian Romon, rompos viajn krucojn, kaj sklavigos viajn virinojn", minacis ŝejko Abu Muhammad al-Adnani, la ĉefa proparolanto de IŜ, en unu el liaj tiradoj kontraŭ la Okcidento. "Se ni ne atingos tiun punkton, niaj infanoj kaj nepoj faros ĝin."

Por la Okcidento, IŜ fariĝis la enkorpiĝo de la malbono: perforta, senkompata, barbara. Malamikoj estis krucumataj sur la ĉefa placo en Raqqa. Virinoj el religiaj minoritatoj estis uzataj kiel seksaj sklavoj. Okcidentaj ostaĝoj estis senkapigataj aŭ bruligataj antaŭ la kamera-lenso.

 

    IŜ estas simptomo de multe pli profundaj problemoj.

 

IŜ estis en Sirio kaj Irako tute ne la sola batalgrupo kiu faris kruelegaĵojn, sed ja la sola kiu faris flatajn propagandajn filmetojn pri tio. Ekzemple la grupo postulis ĉefrolon en la imagokreado, kaj kulturis ĝian kruelan figuraĵon – per tio ankaŭ kompensante ĝian militistan limigitecon. En Mosul, timemaj militistoj demetis sian uniformon kaj forkuris. Aliokaze, kelkmil IŜ-batalantoj neniam estus povintaj ekokupi la milionan urbon.

"La Islama Ŝtato estas la plej danĝera en sia interago kun la menso, la fantazioj, la frustacioj kaj la timegoj de aliuloj, de la konvertitoj kiujn ĝi altiras, ĝis politikistoj kaj analizistoj," skribis Mez-Oriento-eksperto Peter Harling[ii] en eseo sur la retejo The Arabist. "La Islama Ŝtato estas ne ordinare malbona, sed diabla: same kiel la Satano el la sankta libro, ĝi estas estaĵo kiu estas multaj aĵoj por multaj homoj, kiu havas maltrankviligantan imponecon, kaj kiu finfine lasas nin kredi ke ni faras la ĝustan dum ni vere detruas nin mem".

Laŭ Harling, la Okcidento tro koncentriĝis pri la batalo kontraŭ IŜ, kvazaŭ la detruo de la kalifejo solvus ĉion. Sed IŜ estas simptomo de multe pli profundaj problemoj: la implodo de Sirio kaj Irako, la marĝeniĝo de la sunaistoj, sekta malamo, la manko de legitimaj, kapablaj gvidantoj en la Mez-Oriento, la regiona potencbatalo inter Sauda Arabio kaj Irano. The Economist priskribis IŜ-on kiel "groteskan rezulton de sunaisma kolero" pri ties potencoperdo.


La armeo de Saddam

Tio reflektas la Usonan invadon en Irakon. Post la falo de la diktatoro Saddam Hussein, la sunaisma malplimulto (20 procentoj) kiu sub Saddam dum jardekoj ĉion decidis, subite devis transdoni la potencon al la ŝijaisma plimulto (60 procentoj). La kompleta armeo de Saddam estis maldungita. La militistoj rajtis teni siajn armilojn, sed ne ricevis monon. Multaj ekprotestis kontraŭ la Usono kaj la nova registaro en Bagdado. La ribelo estis superregata de Al-Qaeda-en-Irako, la antaŭulo de IŜ.

Antaŭaj oficiroj de Saddam ludis gravan rolon ĉe la kreado de IŜ. La Germana semajna gazeto Der Spiegel kelkajn jarojn antaŭe ricevis dokumentojn kiuj montras kiel la fondado de IŜ precize estis planata fare de eks-oficiroj, precipe el la informservo. De la komenco ili havis la planon konkeri terenon en Sirio, kie civila milito estis komenciĝinta, por de el tie invadi Irakon. La prominenta rolo de tiuj eks-oficiroj, grandiĝintaj en la sekulara Ba'ath-partio, kaŭzis skeptikecon pri la islamaj akreditaĵoj de IŜ. "Ĉi tio ne estas kredkonfeso," skribas ĵurnalisto Christopher Reuter[iii] en Der Spiegel, "sed detala plano por ‘islama informŝtato’". Reuter sugestas ke IŜ-gvidanto Abu Bakr al-Baghdadi estas pajlohomo, elektita por doni al IŜ ĝihadistan vizaĝon.



    Por la rekonstruado de urboj kiel Mosul, Raqqa, Ramadi kaj Faluĝa, mono mankas.

 

Se la ĝihadismo estas nur fasado, tiam la eks-oficiroj tamen tre seriozas pri tio. IŜ prezentas sin kiel grupo de piaj, kuraĝaj imitantoj de la pura islamo el la sepa jarcento, kiam la profeto kaj liaj tujaj sekvantoj konkeris kaj konvertis la Mez-Orienton. Mahometo ne nur estis profeto, sed ankaŭ reganto kaj batalanto. En la kalifejo de IŜ, ĉiu leĝo estis plejeble strikta imitado de la vivo kaj la profetaĵo de Mohamedo. Tio validis por ĉiu aspekto de la vivo, de militado ĝis vestar-preceptoj, de impostado ĝis dentar-prizorgo.

Ĉi tio ne diferencas ĉe aliaj ĝihadistaj grupoj. Sed iurilate, IŜ estas pli radikala. Tiel ĝi havas pli larĝan interpreton de la koncepto takfir[iv]: iun karakterizi kiel apostaton. Islamanoj kiuj forrazas sian barbon aŭ partoprenas en elektoj, estas en la okuloj de IŜ jam apostatoj. Tio ankaŭ koncernas shi'itojn, kiuj regule estas celo de atencoj. Apostatoj devas laŭ IŜ esti mortigataj por purigi la teron.

Krome kredas IŜ ke la fino de tempoj proksimas. Ĉe tio, Alaho antaŭvidis gravan rolon por IŜ. Antaŭ ol komenciĝas la Tago de Juĝo, la Mahdi[v], speco de Mesio, revenos sur la teron por gvidi la islamanojn al la venko. Ĉi tiu apokalipsa mondkoncepto konstante reflektas en la propagando de IŜ. Ekzemple samnomigis la grupo sian magazinon kiel Dabiq, bagatelan vilaĝon en norda Sirio, kie la lasta granda batalo inter la islamanoj kaj la armeo de Romo (la Okcidento) devas okazi.


Solviĝinta en la dezerto

Tiu lasta granda batalo intertempe ne okazos, ĉar IŜ solviĝis en la dezerto ĉe la limo inter Sirio kaj Irako. La gvidantoj de la grupo kaŝus sin en la urboj Mayadin kaj Al-Bukamal, ĝuste sur la limo. Sed tio ne signifas, ke la grupo estas venkita. Laŭ la internacia koalicio, IŜ ankoraŭ ĉiam havas 6.000 ĝis 10.000 batalantojn, multe pli ol en 2011. Tiam ankaŭ IŜ kapablis reviviĝi. La grupo estas tre kapabla konduki gerilon. La landlima areo inter Sirio kaj Irako krome estas konata tereno, kie IŜ havas multajn simpatiantojn.

Ĉe tio, la grundo por ribelo tute ne malaperis. Multaj sunitoj en Sirio sentas sin ne reprezentataj de la alavita[vi] reĝimo en Damasko, kiu ŝajnas esti venkonta la militon danke al la subteno de la ŝijaisma Irano. Kaj sunaistoj en Irako sentas sin malfavoratajn fare de la ŝijaismaj regantoj en Bagdado, kies sektismaj milicioj koncerne krueleco apenaŭ malsuperas IŜ-on.

La urboj en Sirio kaj Irako rekonkeritaj el la manoj de IŜ, tiuj estas grandparte detruitaj. De Mosul, iam floranta komerca urbo sur la silka itinero, estas laŭtakse detruitaj tri kvaronoj de la vojoj, preskaŭ ĉiuj pontoj kaj 65 procentoj de la kurentreto. La duono de la 1,8 milionoj da loĝantoj vivas ankoraŭ en rifuĝejoj. Dum la sieĝo de la urbo, IŜ mem eksplodigis la 845 jarojn oldan Al-Nouri-moskeon  –  la lokon kie Baghdadi en julio 2014 elvokis la kalifejon.

Por la rekonstruado de urboj kiel Mosul, Raqqa, Ramadi kaj Faluĝa mankas mono. La Iraka registaro taksas, ke entute 100 miliardoj da dolaroj estas bezonataj. Sed ĝi ne havas monon. La internacia koalicio, kies bombardadoj kaŭzis grandan parton de la damaĝo, apenaŭ pretas por finance helpi.

Sur Raqqa, la koalicio inter junio kaj septembro pafis 17.500 bombojn, misilojn kaj grenadojn. Laŭ Airwars[vii], kiu esploradas la aeran militon en Sirio kaj Irako, 1.800 civitanoj pereis ĉe la sieĝo de Raqqa, precipe ĉe aeratakoj de la koalicio kaj grenadĵetiloj. Batalanto kiu helpis forpeli IŜ-on diris al ĵurnalisto de la novaĵagentejo Reuters: "Ĉi tio estos rekonstruata eĉ ne en dudek jaroj. Ĉi tiu urbo estas tute detruita."

 

 

 

[i] Al-Kaido,   vidu   https://eo.wikipedia.org/wiki/Al-Kaida

[ii] Peter Harling, The Arabist,   vidu   https://arabist.net/blog/2016/11/28/new-book-daesh-is-not-the-point

[iii] Christopher Reuter,   vidu   https://de.qantara.de/inhalt/interview-mit-spiegel-reporter-christoph-reuter-der-islamische-staat-und-die-strategen-des

[iv] takfir,   vidu   https://en.wikipedia.org/wiki/Takfir

[v] Mahdi,   vidu   https://en.wikipedia.org/wiki/Mahdi

[vi] alavita,   vidu   https://eo.wikipedia.org/wiki/Alavitoj

[vii] Airwars,   vidu   https://airwars.org/

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com