Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/10/13/na-catalexit-rest-alleen-verdwerging-13472686-a1577102
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Post ‘Catalexit’ restos nur naniĝo

NRC 13 oktobro 2017

 

Opinio-kolumno fare de
Luuk van Middelaar



Pere de deklaroj kiuj ankoraŭ iom oferas malfermon por dialogo, la Kataluna prezidento Carles Puigdemont kaj la Hispana ĉefministro Mariano Rajoy preventis urĝan kolizion kaj perforton. La unua proklamis marde la 10-an de oktobro la sendependecon, kies validiĝo li post kelkaj sekundoj suspendis, la dua donis merkrede al la Katalunoj tempon ĝis lunde la 16-a de oktobro por diri kion ili intencas. Konstruktiva ambigueco. Seniluziigante la hardliners, ĉiu el ili ambaŭ malantaŭeniĝis pro la radikalaj opcioj: ‘Nun sendependa’ (Barcelono) kontraŭ ‘la armeon ni sendu’ (Madrido). Ambaŭ aĉetas tempon.

La Kataluno bezonas tempon pro tio ke urĝa sendependeco  – krom kompreneble al perforto –  kondukus al ekonomia ĥaoso. Ŝajnas kvazaŭ la praktikaj sekvaj paŝoj estas absolute nepripensitaj. 'Catalexit' signifas foriro el ne nur la Eŭropa merkato, sed ankaŭ el la Eŭropa monero, do ĉiu necerteco de Brexit kaj la katastrofo de Grexit. Eble por la ultra-maldekstraj naciistoj de CUP[i], la koalicia partnero de Puigdemont, ne tre gravas ke la unuaj bankoj jam el Barcelono foriras kaj la eŭro malaperos, sed ĉu plimulto de Katalunianoj ankaŭ pensas tiel?

Madrido povas atribui al si, ke la voĉo de la moderuloj fariĝis nek aŭdebla nek videbla. Obstine deklarantaj ĉiun debaton ekster la ordo, separatismaj iluzioj ekhavis liberan ludadon. En internacia sciigado restas subeksponata, ke en la referendumo la partoprenado estis nur 43 procentoj. En opinio-sondado ĉi-somere, 41 procentoj de la Katalunoj estis por secesio, 49 procentoj kontraŭ. Kiu preferas Hispanion, prefere restis hejme la 1-an de oktobro, por ne doni politikan aŭtoritaton al kontraŭleĝa referendumo. Pro tio, voĉdonoj kiel tiu de la maldekstrema Barcelona urbestro Ada Colau[ii], kiu antaŭe pledis por legitima referendumo. Ĉi tio estus alportinta klarecon kaj ripozon, kiel okazis en Skotlando en 2014 (en referendumo aprobita de Londono). La influhava Colau diris ĉi-semajne, ke ŝi trovas la rezulton de 1 oktobro ne bazo por unuflankaj paŝoj.



La nevidebla sekureco de la EU nutras regionajn separatismajn movadojn


Dum la voĉdonado Madrido perdis la batalon pri la imagokreado kaj staras ankoraŭ malantaŭe. Post la bastonegoj de la polico kaj bildoj de fuĝantaj homoj, renversiĝis la simpatio de la internacia publiko. Anstataŭ teduloj la Katalunoj iĝis viktimoj. Stultaĵo de la centra aŭtoritato. Politika dialogo povas nun sole sukcesi se ankaŭ la ne-radikalaj opcioj kaj voĉdonoj videbliĝas, en la publika spaco. Io de tiuj okazas. Demonstracioj en Barcelono kun la slogano “Katalunio jes, Hispanio ankaŭ”. Manifestacioj de civitanoj en Madrido kaj aliaj urboj kiuj esprimas sian alligitecon al la Hispana unueco.

Ĵaŭde la 19-an de oktobro estos Eŭropa pinto pri Brexit, kio ankaŭ estas secesio. Sed tiu Brita secesio okazos post laŭleĝa referendumo kaj koncernas la foriron el ŝtatligo, ne el ŝtato. Eĉ en tiu situacio, tio manifestiĝas preskaŭ nefarebla. La suferado de Theresa May devus pensigi la Katalunojn. Merkel, Macron, Rutte, Tusk kaj Juncker devas do ripeti laŭte kaj klare, ke teritoria secesio el membroŝtato signifas la foriron el la Unio.

Ĉe ‘Catalexit’ la Katalunoj perdos la eŭron, la EU-civitanecon (aldonaĵon al la civitaneco de membroŝtato) kaj partoprenon al Schengen (do enkondukadon de landlimaj kontroloj kaj vizoj). Ĉi ĉio sen elrigardo pri reveno en la klubon, ĉar tion Hispanio rajtas vetoi. Ĉi tiu severa mesaĝo neniam klare trasonis. Pro la nevidebla sekureco kiun ĝi proponas, la Unio nutras regionajn secesio-movadojn; pasintaj iluzioj pri ‘Eŭropo de la regionoj’ kontribuis siajn tiamaĵojn. Unio de malfortaj ŝtatoj estas malforta Unio. La triumfo de la separatismo kondukas (kun termino el Die Zeit[iii]) al ‘mem-naniĝo’. Ne al fabelo.

 



Luuk van Middelaar estas politik-filozofo kaj profesoro pri Eŭropa juro kaj EU-studoj (en Leiden kaj en Louvain-la-Neuve). Pasintmonate aperis lia Nederland-lingva libro "De nieuwe politiek van Europa" (La Nova Politiko de Eŭropo).

 

 

[i] koalicia partnero CUP (Candidatura d'Unitat Popular ) ,   vidu:   https://en.wikipedia.org/wiki/Popular_Unity_Candidacy

[ii] Ada Colau, vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Ada_Colau

[iii] Die Zeit = Germana ĵurnalo;   vidu ankaŭ: https://en.wikipedia.org/wiki/Die_Zeit

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com