Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/09/25/doorbreek-het-immigratietaboe-13169253-a1574653
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Trarompu la enmigrado-tabuon

NRC 25 septembro 2017

 

Opinio-kolumno fare de
Joshua Livestro

 

La enmigrado-tabuo neeviteble pereos. Ekde la jaro 2000 ekzistas en Nederlando kredartikolo, ke enmigrado estas malbona, kaj multa enmigrado ja tre malbona. Sed kiom longe ĉi tiu ideo ankoraŭ teneblos? Senlaboreco malkreskas, eĉ tiel rapide ke plena laborebleco videbliĝas. En multaj sektoroj estas jam longe manko de kapablaj laborantoj. Eĉ metiaj grupoj kiuj ĉe la aliĝo de Orient-Eŭropaj membroŝtatoj esprimis timon pri la "mallojala konkurenco" de malmultekostaj eksterlandaj laboristoj (de kamionistoj ĝis pentristoj), intertempe alfrontas al mallarĝa labormerkato.

Komence ĉijare, la ĉefdirektoro de eminenta dungoficejo el Nederlando[i], en intervjuo kun la ĵurnalo Financieele Dagblad[ii] enŝaltis la alarmsonorilon: “Kiel lando oni devas efektivigi ke estas homoj por la postenoj. Tio nun ne estas tiel. Pro ekonomia kresko, griziĝado kaj breĉo inter labormerkato kaj trejnado, la manko sur la labormerkato rapide pliiĝas.” Lia neortodoksa solvo estis lasi eniri 80.000 enmigrintojn ĉiujare, por plenigi la truojn en la labormerkato  –  la ekvivalento de 1 procento de la aktiva loĝantaro.

La ĉefdirektoro de la ĵus menciita dungoficejo renkontis antaŭvideblan kritikon: "nenecesa", "ne farebla". Tamen li supozeble ne longe restos krianto en la dezerto. La diskutata punkto, ĉe kiu ni en la praktiko rilatas kun plena laborebleco, alproksimiĝas grandpaŝe. Estas tre verŝajna ke la Nederlanda registaro, sub premo de la cirkonstancoj, sekve ankoraŭ elektos por laborant-enmigrado.

 

Pro la griziĝado, ankaŭ en Nederlando ni post nelonge bezonos laborontajn enmigrantojn denove.

 

Ankaŭ tiam sendube ree sonos la vortoj "nenecesa" kaj "neefektivigebla". Kelkiuj proponos, ke la problemon ene de niaj landlimojn ni simple solvu enmetante la armeon de "ekonomie senaktivuloj". Nobla ideo, sed kiel realisma? Nederlando apartenas laŭ laborintenso jam nun al la antaŭkurantoj ene de la OEKD[iii]. Multe da elasteco ne plu haveblas en ĝi. Estas bonaj kaŭzoj kial la partoprengrado, ĉe ekzemple parte labornekapablaj homoj, restas obstine malalta. Trovi taŭgan laboron por ĉi tiuj homoj estas tute ne simpla. Estus peti tro multe al ili, por nun subite fermi ĉiujn truojn en la labormerkato.


Aliuloj elektos por robotigado. Sed robotoj nur povos post mezlonga termino helpi plenumi la ekzistantajn vakantaĵojn. Krome, estas tute ne klara ĉu la enmetado de robotoj fakte kondukos al malkreskanta dungado. La malnova laŭleĝeco ke ĉiu nova teĥnologia ondo kreas pli da laborpostenoj ol detruas, aplikas ankaŭ al robotoj. Grep Ip, komentisto de Wall Street Journal, montris tion antaŭ nelonge per esplorciferoj. Li ekzemple klarigis ke la enkonduko de mon-aŭtomatoj en Usono ĝuste koincidis kun la malfermo de pli da bankfilioj, kaj fine ankaŭ pli da homoj kiuj okupas sin kun klientaj aferoj.


Ĉion konsiderante, ŝajnas neevitebla ke la enmigrado-tabuo malaperos. Tiel jam pli frue okazis en la antaŭa anti-enmigrant-lando Japanio. La griziĝado tie kaŭzis grandegan mankon de (ĉefe pli malalte trejnitaj) dungitoj. Do la Japana registaro ŝanĝis sian kondutmanieron: dum la lastaj dek jaroj, duobliĝis la ondo da laboremaj enmigrantoj. Oni eĉ parolas pri enkonduko de specialaj ‘gastlaborist-programoj’, por eviti mankon de dungitoj. Efektive, la sama motivo kiun ni ankaŭ konas el la sesdekaj jaroj. Ankaŭ tiam ni estis alfrontitaj al preskaŭ plena laborebleco. Ankaŭ tiam pereis la salajro-moderigo. Kaj ankaŭ tiam komenciĝis la laborist-migrado. Tiel foje okazas tio en la politiko: la unuan momenton io estas ankoraŭ nepridiskutebla, la sekvan momenton ĉiu ĉiam jam estis por tio.

 

Joshua Livestro  estas ĉefredaktoro de la opinio-retejo Jalta.nl.  Li studis politikon kaj filozofion.

 

 

 

[i] temas pri la dungoficejo 'Randstad', kaj ties ĉefdirektoro Jacques-van-den-Broek; vidu ankaŭ: https://en.wikipedia.org/wiki/Randstad_Holding
[ii] Financieele Dagblad  =  renoma Nederlandlingva ĵurnalo, vidu ankaŭ: https://en.wikipedia.org/wiki/Het_Financieele_Dagblad
[iii] OEKD  =  internacia Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado (angle: OECD, Organisation for Economic Co-operation and Development)

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com