fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC frontpaÄo
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/10/01/geweld-van-madrid-voedt-catalaans-separatisme-13289012-a1575636
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Perforto de Madrido nutras Katalunan separatismon
NRC frontpaÄo 2 oktobro 2017
Fare de nia korespondanto
Koen Greven
en BARCELONO
La krizo estas kompleta en Hispanio. Dum la regiona prezidento Carles Puigdemont planas anonci la sendependecon de Katalunio, la ĉefministro Mariano Rajoy eble proklamos krizan situacion por kontraÅstari tion. Post kruda agado de la nacia polico, por provi preventi malpermesitan referendumon, la konflikto inter la Hispana registaro kaj la aÅtonoma regiono de Katalunio plie eskaladis.
Ĉe la fino de tago plena de kruelaj malregulaĵoj kaj kun centoj da vunditoj, ambaÅ flankoj almontris unu la alian kiel Åuldanto. La rilatoj estas tiel poluitaj, ke neniu el ili ambaÅ Åajnas ankoraÅ kapabla al dialogo.
Ĉi tio estas "misprezentado ĉe kiu ambaÅ partioj malhavas politikan sagacon", konkludas la Nederlanda veterana diplomato Daan Everts. Li sekvis la referendumon kiel estro de observantmisio, kaj verÅajne konsilos enoficigi spertajn eksterlandajn perantojn.
Lunde iÄis konata, ke 90 procentoj de la Katalunoj kiuj voĉdonis, elektis favore al secesio el Hispanio. Tio estas 42,3 procentoj de la voĉdonrajtuloj. LaÅ Carles Puigdemont, la prezidento de Katalunio, la regiono tial akiris la rajton pri sendependeco.
Kaj ĉefministro Mariano Rajoy, kaj regiona prezidento Carles Puigdemont, ili ambaÅ tute ne volas cedi. La Hispana ĉefministro persistas, kun la konstitucio en la mano, ke en Katalunio ne ekzistas laÅleÄa bazo por pridemandado de la popolo. Kiam klopodoj ĉesigi la referendumon per juraj rimedoj malsukcesis, la registaro decidis ekuzi ordentrupojn por antaÅhaltigi voĉdonadon. AnkaÅ tiu taktiko malsukcesis. Finfine, povis dimanĉe esti voĉdonata en la plimulto de la minimume du mil voĉdonejoj. Tamen, Rajoy diris dimanĉ-vespere ke "neniu referendumo okazis".
AnkaÅ la Katalunaj apartiÄemuloj tenas sian opinion per firma mano, malgraÅ ke la 7,5 milionoj da Katalunoj estas tre dividitaj pri la secesio el Hispanio ‒ kvankam la severa starigo de Madrido plivigligas la separatismon. AnkaÅ kiam fariÄis klara, ke la referendumo ne plenumus ĉiujn internaciajn postulojn, Puigdemont ne cedis. La bildo de cent mil "pacemaj" voĉdonantaj Katalunoj devis konvinki la eksteran mondon, ke la Katalunoj volas forskui la jugon de Hispanio.
Jam longe antaŠol la voĉdonejoj estus malfermataj, ekestis dimanĉmatene en multaj de la 920 Katalunaj komunumoj batalo inter civitanoj kaj la Kataluna polico. Ĉar tiuj tiel nomataj Mossos d'Esquadra ne volis uzi perforton, ili multkaze elektis nur fari protokolon.
Timata kaj malamata
En multaj lokoj en Barcelono, la speciale sendita nacia Hispana polico kaj la militista Guardia Civil ekaktiviÄis. La Hispana polico estas de longa tempo timata kaj malamata en Katalunio. Iuj voĉdonejoj estis perforte malplenigitaj. En Barcelono estis pafita per kaÅĉukaj kugloj. Bildoj de sangomakulitaj Katalunoj rapide cirkulis sur sociaj amaskomunikilaroj.
Puigdemont kaj sia registaro esperas pri aprobo de EÅropaj politikistoj. Tiu venis nur sufiĉete. La EÅropa Komisiono silentis kaj konsideras la konflikton kiel enlandan aferon de Hispanio. La Nederlanda ĉefministro Mark Rutte hodiaÅ diris ke la Hispana registaro "disponas pri sia rajto" ĉe la agado kontraÅ la referendumo. Samtempe, li alvokis ĉiujn partiojn al dialogo por restarigi la ripozon.
La Hispana registaro malakceptis kulpigojn pri ekscesa agado. Puigdemont alparolis la separatistojn dimanĉvespere kiel gajnintojn. El la 2,2 milionoj da voĉdonantoj elektis 90 procentoj por secesio; 42 procentoj de la voĉdonrajtuloj. Por la regiona prezidento sufiĉa argumento por en la venontaj tagoj unuflanke proklami la respublikon Katalunion. Rajoy iras en interkonsiliÄon kun la opozicio por "ene de la marÄeno de la leÄo" trovi solvon.
Puigdemont estis anoncinta ke li, ĉe venko de ‘jes’, en la limtempo de 48 horoj proklamus la Respublikon Katalunion. Ĉefministro Rajoy provos preventi tion. Li dimanĉvespere alvokis ĉiujn partiojn por kune trovi solvon "ene de la marÄeno de la leÄo". Secesio kaj oficiala referendumo do tute ne pridiskuteblas.