Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
https://www.volkskrant.nl/opinie/koerdisch-streven-is-legitiem-maar-niet-tegen-elke-prijs~a4518583
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La Kurda strebado al memregado estas en si mem legitima, sed ne kontraŭ ĉiu prezo

Volkskrant 27 septembro 2017

 

Opinio-kolumno de
Arnout Brouwers

 

Fiera montpopolo, kies sango historie estas ofte verŝita de kruelaj regantoj, kaj kiu jam longe sopiras al aŭtonomio kaj krome batalas kuraĝe kontraŭ IŜ: ne malfacilas senti simpation por la entuziasmo de multaj Kurdoj pri la en norda Irako okazigita referendumo pri sendependeco. 

Bedaŭrinde, la realeco estas malcedema  –  ankaŭ en Kurda Irako mem: malpli da demokratio ol familia klano forte aganta kontraŭ kritikuloj, kun disputitaj limoj en strategia oleo-areo, kaj sen garantiaĵoj por la rajtoj de aliaj minoritatoj. En regiono plena de sektisma streĉitecoj kaj milita perforto. Ĉu konvenas froti alumeton en municideponejo? 

La koncepto de nacia memdispono estas  – ekster la tereno de dekoloniado de Eŭropaj imperioj –  ĉiam klaŭzita, depende de la kapricoj de la grandaj potencoj kaj je la dispono de iliaj interesoj aŭ la de ili difinita internacia sekureco. Suvereneco kaj teritoria integreco de landoj estas ŝlosilaj konceptoj en la internacia ordigo. Malobservi tiujn  – sen la permeso de la 'hejmlando' –  estas tial tre polemika, kiel evidentiĝas el la de la Okcidento apogita Kosovo-disiĝo de Serbio, kaj la aneksado de Ukraina Krimeo fare de Rusio. Kie tio ja sukcesis  – ekzemple en Orienta Timoro kaj Sud-Sudano –  okazis ĝi kiel formo de krizregado kaj kun konsento de envolvitaj landoj. 

 

     La referendumo estis nenecesa paŝo  -  kiu povus konduki al sangoverŝado aŭ alia mizero  

 

La Kurdoj en Irako fakte jam kvaronan jarcenton ĝuas ampleksan aŭtonomecon. Laŭ 'prezidento' Barzani, la referendumo estas la komenciĝo de intertraktado kun 'Bagdado' pri sendependeco. Tiel longe kiel la rezulto nur estas certa. Bagdado rifuzas tion kaj pripensas antaŭrimedojn. Ankaŭ internacie venis avertojn kontraŭ la referendumo. Irano kaj Turkio, ambaŭ kun siaj propraj Kurdaj minoritatoj, eligis minacan lingvaĵon. 

La Kurda strebado al memdetermino estas legitima en si mem, sed povas neniam esti trude akceptigita unuflanke. La referendumo estis nenecesa paŝo  -  kiu povus konduki al sangoverŝado aŭ alia mizero. Estas nun al ĉiuj koncernatoj, uzi sian influon, ankaŭ ĉe la Kurdoj mem, por preventi pluan eskaladon.  

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com