Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/september/29/door-robots-dreigt-meer-ongelijkheid-1423300
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Robotoj kreskigos socian malegalecon

Ministro Lodewijk Asscher avertas pri ‘teĥnologia senlaboreco’ kaŭze de pliiĝanta robotiĝo.

NRC 29 septembro 2014

Pro la krizo, nia prospero kaj la laborebleco jam dum kvin jaroj malplivaloriĝas. Kontraŭbatali senlaborecon do estas prioritato n-ro unu. Pro tio mi je Buĝettago1 anoncis pliajn antaŭrimedojn; aldone al la konsiderinda tutaĵo de antaŭrimedoj kiu jam estis prezentitaj. Efektive, estas tute ne tiel evidente ke ni simple revenos al la malalta senlaboreco de antaŭ la krizo.

Antaŭe, ni kutimis pensi ke  - pro la maljuniĝo -  ĉiu estus tre bezonata en la labormerkato. Nun ni komencas vere kompreni ke ĝuste multaj laborpostenoj eble povus malaperi. Pro la rapida enmarŝo de robotoj kaj alia teĥnologio, la estonteco povos aspekti draste malsama ol la hodiaŭo.

En multaj landoj la prosperprofito de teĥnologio tendencas esti daŭre pli oblikve distribuata. Estas ĉefe la kapitalposedantoj kaj la plej altaj enspezoj kiuj profitas el la pliigita prospero. La parto de la prospero kiu alvenas ĉe ordinaraj laboristoj malaltiĝas, kaj salajroj je la malsupra flanko malplivaloriĝas. Tiu ĉiam pli oblikva distribuado zorgigas min. La postrestantaj salajroj estas ankaŭ signo ke la rapidaj teĥnologiaj disvolvoj kondukas al la timinda malpliiĝanta peto pri laboro.

Ekzemplo: antaŭe oficisto ĉe Amazon devis eniri la magazenon por serĉi kaj kunigi tra la bretoj ĉiujn partojn de mendo. Nun tiel nomata PackBot portas la ĝustajn bretojn al la oficisto. La spezo ĉe unu oficisto estas trioble tiel alta kiel en la regula pomalgranda komerco. Aŭ dirite pli akre: la dungado bezonata por vendita artiklo estas trioble tiel malalta.

Robotoj estas eĉ ne la plej grava teĥnologia disvolviĝo. Almenaǔ same aferkoncernaj estas la ekflorado de artefarita inteligenteco, pli rapidaj interretaj ligoj, kaj la smart phone. Tio malfermas gamon de novaj aplikoj. Mi pensas ekzemple pri Airbnb kaj ĝia efiko al dungado en hoteloj.

Kvankam mi estas denaska optimisto, ankaŭ mi devas koncedi ke la scenaro, en kiu robotoj kondukos al precipe teĥnologia senlaboreco, certe ne estas neimagebla. Konsideru ni foje, kiel pens-eksperimento, kion tio signifas. Supozu ke robotoj daŭre fariĝas pli progresemaj kaj pli malmultekostaj, kaj pro tio povas transpreni kreskantan parton de la laboro kiu nuntempe estas farata de la meza kaj malsupra klasoj.

Entreprenoj amase transirus al la nova teĥnologio kaj forte plialtigus sian produktivecon. La riĉeco kiun tio kaŭzas alvenas ĉefe ĉe la profitantaj kapitalposedantoj  –  la proprietuloj de la robotoj. Kaj ankaŭ la alte klerigitaj laboristoj profitas. Iliaj kapabloj necesas por lasi robotojn taŭge funkcii. Ili estas komplementaj al la robotoj. Sed socialnormaj dungitoj kaj dungitoj en la malsupra klaso estus la dupoj. En konkurenco kun robotoj ili vidas siajn salajrojn malaltiĝi; neniu dunganto ofertas al ili permanentan kontrakton. Laŭgrade kiel robotoj fariĝos pli bonaj kaj pli malmultekostaj, la salajrovaloro de socialnormaj dungitoj malleviĝos ĝis sub la minimuma salajro  –  regas teĥnologi-kaŭzita senlaboreco.

Sed ĝis nun tian situacion ni ankoraŭ ne atingis. Kvankam la rezultoj de tiu pens-eksperimento timige akordiĝas kun la aferoj kiujn ni ankaŭ jam nun vidas ĉirkaŭe. Dum la pasintaj dudek jaroj, la labor-enspezo kiel procento de la prospero ekzemple malpliiĝis, favore al la kapitalrekompenco. En disvolviĝintaj ekonomioj la labor-enspezkvoto  – la parto de la nacia enspezo konsistanta el rekompenco por laboro –  malkreskis de 66 ĝis 62 procento. Samtempe la salajroporcio de la 1-procento plej bone pagitaj homoj kreskis 20-procente, ĉefe pro kreskintaj rekompencoj por pintuloj. La salajro de socialnorma dungito postrestis pro tiuj disvolvoj. La produktiveco kreskis inter 1999 kaj 2011 duoble ol la socialnorma salajro.

La teĥnologia disvolviĝo provizore ne montras sin en pli alta senlaboreco, sed tamen en pli malgranda rekompenco al dungitoj, pli oblikva enspezdistribuo kaj malpli da enspezcerteco. Ekstrema malsameco estas ne nur ekonomie malutila, sed ankaŭ socie nedezirinda. Filozofo John Rawls difinas la optimuman socion kiel la socion kiun vi elektus, se vi antaŭe ne scius sur kiu loko ene de tiu socio vi fakte alvenos. Kaj tio laŭ mia prefero ne estus socio kie la duono de la riĉeco iras al malgranda elito de kapitalposedantoj kaj supermastrumantoj.

Kion ni povas fari en Nederlando por prepari nin al la necertecoj de l’ estonto? Nederlando estas malferma kaj evoluinta ekonomio, kiu ĉiam kapablis profiti de teĥnologia progreso. Kaj tio ankaŭ devas resti tiel. Ni ne povas iĝi senrobota insulo en Eŭropo. Kvaliton Nederlando speciale bezonas. Por reteni nian internacian merkatparton, ni do nek pagu daŭre malpli da salajro al dungitoj, nek daŭre oferu malpli da certeco al ili. Tio koncernas la konkurencon kun malaltsalajro-landoj, sed egale koncernas la konkurencon kun robotoj.

Kvalito de laboro komenciĝas per kvalito de instruado. La Nederlanda ekonomikisto Jan Tinbergen estis la unua kiu konsciis ke malegaleco estas la rezulto de la vetkuro inter instruado kaj teĥnologio. Se la instruado ne povas sekvi la rapidecon de teĥnologia disvolviĝo, tiam la malegaleco kreskas.

Lernejaĝaj junuloj do devus esti kuraĝigataj por atingi plejeble altan instruitec-nivelon. Precipe kvalito-salto necesas en la mezgrada metio-instruado.

Se robotiĝo kondukos al pli da dinamiko sur la labormerkato, ni devas ebligi tion. Ne pere de pli granda fleksebla ŝelo, sed investante en du aferoj: lernado dum la tuta vivo, kaj gvidado de laboro al laboro trans la limojn de sektoroj. En Aŭstrio, la Viena ‘Employment Promotion Fund’ estas ekzemplo de tia sukcesa gvidado.

 

Lodewijk Asscher estas en Nederlando vicĉefministro kaj Ministro pri Sociaj Aferoj kaj Laborebleco.

 

1 la nacia Buĝettago en Nederlando (tie nomita Prinsjesdag) ĉiam okazas je la tria mardo en septembro, ĉi-jare la 16-an de septembro; tiutage paroladas la Nederlandaj reĝo kaj kelkaj ministroj, inter kiuj ĉi-jare Lodewijk Asscher.

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com