Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/06/30/vluchtelingen-erken-migratiecrisis-als-grote-tragedie-van-deze-tijd-en-doe-er-iets-aan-11371725-a1565128
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Agnosku migrado-krizon kiel grandan tragedion de la nuna tempo – kaj faru ion pri ĝi

La superriĉa Eŭropo devus ne almezuri viktimrolon por si mem en la rifuĝint-krizo, sed agi komune.

NRC 1 julio 2017

 

Komento-kolumno
fare de la NRC-redakcio



En la unua duono de ĉi tiu jaro, jam du mil homoj dronis en la Mediteranea Maro, dum provado atingi Eŭropon de el Norda Afriko. Du mil homoj dronis, en ses monatoj. Pasintjare entute 4.400 personoj perdis la vivon ĉe tiu transiro. Homoj kiuj ne kiel Alan Kurdi, la malgranda knabo morte alflosita sur tiu Turka strando en 2015, ekhavis nomon kaj vizaĝon. Sed ankaŭ ili estis homoj, ĉiu kun espero pri pli bona aŭ pli sekura vivo.

La rifuĝint-organizo UNHCR[i] kalkulis ke ĝis 25 junio ĉi-jare, pli ol 92.000 rifuĝintoj alvenis en la Eŭropan Union. Tute klare la plej granda nombro, pli ol 80.000, trafis en Italion. Ĉe kio la nombroj pasintsemajne ankoraŭfoje rapide plialtiĝis. Estas do komprenebla, ke la Itala registaro ĉi-semajne atentigis pri tio. La okupiĝado pri tiuj homoj devus esti problema afero de la tuta Eŭropa Unio. Same kiel la pripensado de strukturaj solvoj por la problemoj kiuj estas surbaze de tiu migrado.

Kompare kun la katastrofa jaro 2015, kiam miliono da homoj estis survoje al Eŭropo, temas nun parenteze ankoraŭ pri relative malgrandaj nombroj. Sed ĉiu individua kazo estas homa dramo. Parto de la granda tragedio kiu jam dum jaroj okazas en la suda flanko de nia kontinento.

Ni pene portas tiun ŝarĝon kun ni jam tiel longe, ke ni evidente estis rigardontaj tiun ĉi situacion kiel normalan. Same kiel la nekapablo de la Eŭropa Unio, kaj de la unuopaj landoj, por meti finon al tiu. Ekzistas  – malforta –  ekstera limo kaj agentejo kiu devas monitoradi ĝin, Frontex. Ekzistas mara potenco, EUNAVFOR MED, nome de la Eŭropa Unio aktiva en la Mediteraneo por kontraŭbatali la homkontrabandistojn malantaŭ la rifuĝint-torento. Ekzistas la ‘Turkio-negoco’, ĉe kiu Turkio kontraŭ pagado haltigas rifuĝintojn survoje al Eŭropo. Kaj estas planoj por fari tiajn negocojn kun pli da landoj, laŭlonge de kiuj ekiras la kolonoj de mizeruloj de la tero.

 

La superriĉa Eŭropo devus por si mem ne almezuri la viktimrolon de rifuĝint-magneto.


Intertempe, daŭre dronas homoj. Ekde unu aŭ du jaroj, aldone al ĉiu penado de oficiala flanko, dekduo da ngo[ii]-oj tial suriris la Mediteraneon por oferi helpon. Por preventi la plej gravajn katastrofojn. Por dronantojn savi el la akvo. Kie la EU kaj la membroŝtatoj malsukcesas, provas la privata iniciato, pagita el malgrandaj donacoj de bonintencaj civitanoj, kaj el fortaj kontribuoj de eklezioj kaj filantropoj, malseverigi la suferadon. En tiu kadro estas ankaŭ aplaŭdema ke la Nederlanda reĝa paro, ĉe la lastatempa ŝtata vizito al Italio, donis multan atenton al tiu temo. Kaj parolis kun rifuĝintoj.

Ke ĝuste iniciatoj kiuj donas efektivan helpon al endanĝeraj homoj, estas farataj suspektemaj, ke estas cirkulataj onidiroj kvazaŭ tiuj homoj kunlaborus kun homkontrabandistoj kaj tiel agus kiel ‘rifuĝint-taksio’, estas perversa. Cetere, antaŭ ol ŝipoj de MSF[iii], Save the Children, SOS Mediterranée kaj ĉiuj tiuj aliaj iniciatoj ekigis labori, estis la mararmeaj ŝipoj de EUNAVFOR MED[iv] kiuj estis la celpunkto de la kritiko ĉar ili savis homojn el la akvo. Tio havus nur ŝveliĝantan efikon.

 

La seriozeco kaj amplekso de ĉi tiu katastrofo transcendas la ĉiutagan enmigrado-debaton pri haltigado kaj malinstigado. Ĉe tio decas ne cinikaj ŝercoj pri ‘flosantaj nigruloj’, ne distordo de faktoj. Estas ne tiuj malmultaj ŝipoj kiuj klopodas savi la saveblajn: tiuj ŝipoj ne kaŭzis ĉi tiun katastrofon.

Ĉi tie decas ne senracia timo pro “milionoj kiuj estus survoje”. Ĉi tie decas rezisto kontraŭ tiuj, kiuj pro partipolitikaj kialoj alkroĉas al timo kaj parolas pri "popolŝanĝo" kaj "islamigo". Ĉi tie decas ne ksenofobio sed kompato kun viktimoj, kiel demonstrita de Willem-Alexander kaj Máxima[v]. Gravas ke publikaj personoj montras ke neado de la problemo kaj forrigardado en la pasinteco jam pli frue kondukis al nepardonebla humaneca maljustaĵo.

Ĉi tie do ankaŭ decas honto pri la malsukcesado de la EU por efektivigi siajn ambiciajn idealojn. Antaŭ ĉio decas finfine la konvinko ke tiun ĉi tragedion oni devas haltigi. Tiu superriĉa Eŭropo devus por si mem ne almezuri la viktimrolon de rifuĝint-magneto. Eŭropo devas agi komune. Ĉar la malhumanigado de la rifuĝintoj fare de Eŭropo, malhumanigas Eŭropon. Kaj tio estas finfine ni mem.

 

 

 

 

[i] UNHCR (United Nations High Commissioner for Refugees) = la Alta Komisaro (de la Unuiĝintaj Nacioj) por Rifuĝintoj, kies oficejo estas en Ĝenevo.

[ii] ngo (non-governemental organization) = ne-registara organizaĵo

[iii] MSF (Médecins Sans Frontières)   vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kuracistoj_sen_landlimoj

[iv] EUNAVFOR MED,   vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/EU_Navfor_Med

[v] Willem-Alexander kaj Máxima = la Nederlanda reĝa paro; Willem-Alexander estas la nuna reĝo de Nederlando, kaj Máxima estas ties edzino.

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© septembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com