Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/deze-noord-koreaanse-topdiplomaat-wil-kim-jong-un-ten-val-brengen~a4502881/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La transkurinto el Pjongjango

Nord-Korea altranga diplomato kiu transkuras al Sud-Koreio, tio malofte okazas. Thae Yong Ho faris tion kaj volas nun kontribui al la falo de diktatoro Kim Jong Un, sur kies listo de mortigotoj li verŝajne troviĝas.

Volkskrant 27 junio 2017

 


Fare de Jeroen Visser


Li staras, kiel oni povas supozi, alte sur la mortiglisto de la Nord-Korea gvidanto Kim Jong Un, kaj do intervju-rendevuo kun Thae Yong Ho, la Nord-Korea diplomato kiu en la somero de 2016 kun sia familio transkuris al Sud-Koreio, estas ne facila tasko. Post monatoj da papeleo, aldonaj demandoj kaj sekuriga filtrado, li estas intervjuebla sur luksa sofo en hotela apartamento en la Gangnam distrikto de Seulo. Tri armitaj korpogardistoj rigardadas, tri aliaj skanas la hotelon pri neregulaĵoj. Thae (54), vestita en nigra kostumo kun gaja ruĝa kravato, demetas siajn grandajn nigrajn sunokulvitrojn kaj diras en preskaŭ senakcenta Angla: "Kion mi povas hodiaŭ signifi por vi ? "

La novaĵo, ke la anstataŭanta ambasadoro de la Nord-Korea ambasado en Londono estis transkurinta al Sud-Koreio kaŭzis pasintjare multan agitiĝon. Eĉ ne en dudek jaroj, Nord-Koreano de lia staturo transkuris al la malamiko, laŭ Sud-Koreio signo ke la elito en Pjongjango komencas ekmoviĝi kontraŭ Kim Jong Un. Nord-Koreio malaprobis Thae-on kiel ‘homan rubaĵon’ kaj krimulon kiu laŭdire estis vendinta ŝtat-sekretojn.

Thae, kiu kunportis kun si abundan fonton de donitaĵoj pri la Nord-Korea perpotenca elito, dum monatoj trapasis postdiskutojn fare de la Sud-Koreaj informservoj. Dume li nun laboras ĉe esplorinstituto kaj havas permeson por paroli kun la amaskomunikiloj.

 

     "la internacia komunumo devas ‘nutri’ la Nord-Koreanojn"

 

La eks-diplomato parolas plej volonte pri kiel la reĝimo de Kim Jong Un plej bone povas esti venkita. Laŭ Thae la internacia komunumo devas ‘nutri’ la Nord-Koreanojn per informoj pri la ekstera mondo. "Se Nord-Koreanoj nur havos sufiĉan informon, ili ekribelos", li antaŭdiras.

La 25 milionoj da homoj de la komunisma Nord-Koreio vivas preskaŭ izolite de la cetera mondo. Eĉ por vojaĝi al alia provinco, ili bezonas permeson de la ŝtato. Eksterlandanoj kiuj vizitas la landon, estas zorgeme ŝirmitaj kontraŭ kontaktoj kun la loĝantaro. Ekde infanaĝo, junaj Nord-Koreanoj aŭdas ke ili vivas en la paradizo sur tero, kaj ke ĉio kion la Kim-oj faras estas bona. Enloĝantoj kiuj montras eĉ la plej minimuman reziston, riskas esti deportataj al unu el la multaj politikaj kaptitejoj.

Ankaŭ Thae komencis ‘cerbolavita’ sian karieron kiel diplomaton, li rakontas. Lia avo kaj patro apartenis al la elito  – la ‘kerna klaso’ –  kaj ili estis fervoraj adeptoj de la Kim-dinastio. Post studado en la prestiĝa Universitato de Internaciaj Aferoj en Pjongjango, Thae estis elektita pro siaj altaj gradoj kaj eminentaj lingvokonoj.

En YouTube-filmeto el 2013 oni vidas kiel Thae klarigas al Angloj kiel bone Nord-Koreio zorgas pri siaj subuloj, interalie provizante ilin per senkosta enloĝigo.

 

     "Kim havis neniun intencon rompi la politikon de sia patro kaj avo"

 

Efektive, tiel rakontas Thae nun, li dum sia unua posteniĝo en Kopenhago, fine de la naŭdekaj jaroj, jam komencis serioze pridubi la sistemon. En tiu sama periodo, Nord-Koreio estis damaĝata de granda malsatego, ĉe kio pereis laŭtakse duonmiliono ĝis miliono da civitanoj. "Mi ĉiam estis lerninta, ke sub la kapitalismo civitanoj estis lasitaj al sia fato, sed en Danio eĉ senlaboruloj ricevis apogpagon de la registaro. En la praktiko, la sistemo estis pli sociala ol en Nord-Koreio."

Malgraŭ la dubo, fuĝi tiumomente ne estis opcio. Liaj gefratoj, gekuzoj, ili ĉiuj estus severe punataj pro lia perfido. Eĉ liaj plej proksimaj kolegoj estus kulpigitaj pro tio ke ili ne estis povintaj preventi la fuĝon de Thae. Tio estis  – tiumomente –  ne valora.

Thae establis sian esperon sur Kim Jong Un, kiu la plej grandan parton de sia juneco pasigis en Svislando. "Se iu la erarojn en la Nord-Korea sistemo povus vidi, kaj krom tio ankaŭ povus kaŭzi ŝanĝojn en la Nord-Korea sistemo, tiam li vere estus tiu."

Post sia enoficiĝo en 2012 montriĝis ke la juna Kim havis neniun intencon rompi la politikon de sia patro kaj avo. Eĉ pli mirige, sub lia reĝimo akcelis la nuklea programo kaj pliiĝis la nombro de ekzekutoj de eminentaj partianoj. En 2013, Kim Jong Un eĉ lasis ekzekuti sian onklon Jang Song Thaek, pro tio ke tiu elformiĝus kiel minaco.

 

     "tratranĉi la ĉenojn de sklaveco"

 
Tio estis turnopunkto por Thae. "Mi konsciis, ke la sistemo kun Kim povus daŭri ankoraŭ tridek aŭ kvardek jarojn, kaj ke ankaŭ miaj infanoj kaj nepoj devus vivi sub tiu ĉi sistemo. Mi vidis tion kiel mian destinon tratranĉi la ĉenojn de sklaveco por ili."

La reĝimo tamen havis ankoraŭ alian rimedon por malinstigi potencialaj transkurontoj. Nord-Koreaj infanoj devas sekvi la plej grandan parton de instruado en sia propra lando. Ankaŭ la filoj de Thae pasigis sian junecon ĉefe en Pjongjango.

En 2015 Thae trovis la bonŝancon je sia flanko. Por modernigi la landon, Kim Jong Un volis ke pli da Nord-Koreanoj studas en eksterlandaj universitatoj. Expats kun infanoj kiuj estis konsiderindaj, rajtis kun sia tuta familio iri de nun eksterlanden. "Kiam mi loĝis kun miaj du filoj en Londono, mi decidis ke ĉi tiun ŝancon mi ne devis nehavi."

Unue sekvis ankoraŭ periodo de diskutoj kun lia edzino kaj filoj, rakontas Thae. "Ankaŭ ili estis cerbolavitaj en la sistemo, kaj ni longtempe devis paroli pri tio. Ĉiu sciis tre bone, ke nia familio en Nord-Koreio farus la oferon por nia libereco. Por mi estis klare: nenio pli gravas ol la libereco de miaj filoj."

Nun kiam li estas en Sud-Koreio, Thae volas ke la resto de lia vivo estu ‘signifoplena’. Li volas per sia laboro kaj intervjuoj kontribui al la pereo de Kim Jong Un, kaj al la libereco de siaj samlandanoj.



Kiel diplomato vi vidis la sistemon de ekstere, sed por viaj samlandanoj tio vere ne eblas. Kiel vi tiucirkonstance vidas iam veni ribelon ?

"Jam multe estas ŝanĝita. Kie Nord-Koreanoj antaŭe apogis sur manĝaĵ-disdonado fare de la ŝtato, ili nun faras siajn butikumaĵojn en Jangmadang, publika merkato. Malrapide la kapitalisma ideologio akiras piedtenejon. Samtempe, la registaro donas al siaj civitanoj nenion plu, sed postulas ja absolutan obeadon. La homoj ja ankaŭ komprenas, ke tio estas neeltenebla. Negocistoj kiuj por sia postvivado dependas de negoco surstrate, lasas sin ne plu forigi fare de la polico. Tio antaŭe estis nepensebla. Kaj ankaŭ ne forgesu, ke multaj Nord-Koreanoj rigardas kontrabanditajn televid-seriojn el Sud-Koreio. En la lernejo ili lernas ke Sud-Koreio estas malriĉa kolonio de Usono, sed pere de tiuj serioj ili vidas kiel riĉa kaj disvolviĝinta tiu lando vere estas."


Vi estis parto de la Nord-Korea elito. Ĉu tiu estas ĝustadire ja atendanta insurekcion?

"La elito ja ankaŭ komprenas, ke Nord-Koreio pro la aspirado al nukleaj armiloj estas internacie izolita, kaj tiamaniere neniam disvolviĝos ekonomie. Sed la elito scias ankaŭ, ke la aliaj 75 procentoj de la loĝantaro jam sepdek jarojn sisteme estas subpremataj. Ili timas la venĝon de la popolo. Tial estas grave, ke ni donu al ili de ekstere specon de asekuro ke  – se ili nuligas sian subtenon por Kim Jong Un kaj tiel subfosas la sistemon –  politika venĝo ne sekvos ."

Nord-Koreio nun jam disponas pri nukleaj armiloj, sed la finfina celo estas ekipi interkontinentajn misilojn kun nukleaj kapoj, tiel ke ankaŭ la Usona kontinento iĝas trafebla. Tiam, laŭ rezonado de Pjongjango, Nord-Koreio estos preskaŭ netuŝebla.

Per ekonomiaj sankcioj, kiel ekzemple plafono por la eksportado de karboj, la Unuiĝintaj Nacioj provas alporti aliajn opiniojn al la lando, sed Pjongjango tute ignoras tion. Pasintjare, la lando faris du nukleajn testojn kaj lanĉis pli ol dudek testo-misilojn.

En aprilo ĉi-jare la streĉiteco plialtiĝis kiam la Usona prezidento Trump sendis aviadilŝipon en la direkton de la Koreaj akvoj, kaj promesis ‘solvi’ la Nord-Korean problemon, se necese per preventa atako. Nord-Koreio ankoraŭ troigis la aferon, minacante per ĉion detruanta nuklea milito. Ekde tiam la reĝimo refoje lanĉis kvar testo-misilojn. Ekspertoj ankaŭ konjektas ke Nord-Korea unito de kodumuloj kaŝiĝis malantaŭ la WannaCry-cyber-atako, kiu pasintmonate komputilsistemojn tra la tuta mondo paralizis.

 

Kiel vi klarigas tiun provokan konduton?

"Kelkaj homoj pensas ke Kim Jong Un estas freneza, sed tio ne akordiĝas. Li ŝajnigas kvazaŭ li estas freneza. Kial? Kiom pli malsaĝa li sin starigas, des pli da homoj faras al si zorgojn. Konfrontiĝinte kun iu kiu estas tute kaprica, ekspertizistoj kaj politikistoj prefere pledos por pliproksimiĝo anstataŭ agreso."

 

Kaj Usono kaj Sud-Koreio estas dirintaj ke ili ne celas la falon de la reĝimo. Kial Kim volas ĉiakoste esti nuklea potenco?

"Vi devas kompreni, ke Nord-Koreio jam ekde la kvindekaj jaroj estas fariĝanta nuklea potenco. Kim Jong Un daŭrigas la politikon de sia patro kaj avo. Krome, li vidas ĝin kiel la sola maniero por certiĝi ke li povas resti en la povo. Li ankaŭ scias ke Nord-Koreio ne povas eterne kontinui sub la nuna sankcio-reĝimo. La celo nun estas unue posedi la teĥnologion, por poste negoci pri kompromiso. Se Kim Jong Un iam havos la armilojn, li proponos ne fari novajn testojn, interŝanĝe de la maltenado de la sankcioj. Pro tio Nord-Koreio estos fakte akceptata kiel nuklea potenco. Jen la kaptilo, kiun Kim Jong Un estas metinta."

 

Vaŝingtono tamen neniam akceptos ke Nord-Koreaj misiloj povas tuŝi Usonan teritorion.

"Tion ni ankoraŭ nur ĝisatendu. Ekzistas jam nun prominentaj Usonaj ekspertoj kiuj diras ke, se Trump novajn nukleajn testojn ne scias preventi, frostigo de la armil-programo estas la plej farebla opcio."


Ĉu ekzistas en Pjongjango neniu timego pri preventa atako?

"Rigardu, kio okazis pasintmonate. Prezidento Trump sendis aviadilŝipon, kaj kion faris Kim Jong Un? Li mobilizis ĉiujn artilerio-unuojn al la orienta marbordo por granda ekzercado. La mesaĝo estis ke ankaŭ kaze de preventa atako kontraŭ nuklea instalaĵo, la reĝimo havas ankoraŭ dekmilojn da konvenciaj armiloj pretaj, el kiuj la plej multaj ĉe la limo kun Sud-Koreio.

"Post tio oni aŭdis en Vaŝingtono ekspertojn subite levi la demandon, ĉu la risko de preventa atako ja estis ‘akceptebla’. Tuj kiam oni parolas pri akcepteblaj riskoj, estas finita la militista retoriko."


Ĝis nun, la internacia komunumo esperis, per ekonomiaj sankcioj, devigi Nord-Koreion ŝanĝi sian kurson. Kial tio ne funkcias?

"Tio ankoraŭ tute ne antaŭeniras sufiĉe. Usono ja minacas bojkoti Ĉinajn entreprenojn kiuj negocas kun Nord-Koreio, sed en la praktiko nenio okazas. Kaj Eŭropo estas same malmulte konvinka. Nord-Koreio estas farintaj eĉ kvin nukleajn testojn, sed ekzistas neniu Eŭropa lando kiu prenis seriozajn diplomatiajn sankciojn.

"Estas ĝenerale konate, ke Nord-Koreio gajnas monon pere de la kontraŭleĝa luigado de oficejo-spaco en ĝiaj ambasadoj, sed neniu registaro protestis. Krome, Nord-Koreio eksportas malmultekostajn laboristojn por akiri al si eksterlandajn valutojn. Tiujn monfluojn oni devus fermi. Sen eksterlandaj valutoj, Kim Jong Un povas neeble daŭrigi sian armil-programon."

 

 

 

Jeroen Visser  estas por Volkskrant korespondanto, speciale en Sud-Koreio kaj Japanio.

 

 

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© septembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com