fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/media/al-jazeera-steen-des-aanstoots~a4502892/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Al Jazeera, stumbliga Åtono
La riĉega malgranda oleo-Åtato Kataro perdis ĉies favoron ĉe siaj Arabaj najbaroj. Ke la nuntempa Araba novaĵkanalo Al Jazeera tie sentas sin hejme, estas ja konsiderata la plej malbona.
Volkskrant 27 junio 2017
Fare de Ana van Es
en Doha, Kataro
Ä´urnalismo ĉi tie estas sub premo, tio evidentas tuj kiam vi eniras la ĉefsidejon de Al Jazeera televido. La redakcio-oficejoj en la centro de Doho, ĉefurbo de Kataro, aspektas kiel severe prigardata fortikaĵo. Eĉ pli da sekurigo alproksimiÄas; ĉe la enirejo de la Anglalingva Al-Jazeera-kanalo, laboristoj prenas novajn sekurec-pordetojn el la plasta pakumo.
Vendrede[i] postulis Barejno, Sauda Arabio, la UnuiÄintaj Arabaj Emirlandoj kaj Egiptio, ke la dissendanto foriru el la aero. Kataro, la malgranda oleo-Åtato kiu financas Al-Jazeera-on, estas la centro de diplomatia krizo, kiu jam tri semajnojn dividas la Araban duoninsulon. La plej grava faligilo estas ĉi tiu televidsendilo, kiu ekde 1996 – kun Kataro kiel hejmbazo – raportas de el la tuta Araba mondo.
"Ni mem staras meze en Äi," diras Salah Negm, novaĵdirektoro de Al Jazeera English. "Sed ni provas trakti Äin kiel ajnan alian grandan novaĵrakonton." AntaÅ ol li komencis ĉe same Åatata kiel kontestata Katara televidsendilo, Negm loÄis dum jaroj en Nederlando. La Radio Nederlando Tutmonda estis lia "lernejo por la ĵurnalismo", li diras kun preskaÅ senmakula akĉento.
Ĉe Al Jazeera ili kutimiÄas al minaco. Jam en 2005 malsekretiÄis la planon de la tiama Usona prezidento George Bush por bombardi la redakciajn oficejojn en Doho – lia Brita kolego Tony Blair laÅdire retenis lin. En 2013 tri kunlaborantoj de Al Jazeera en Egiptio malaperis pli ol unu jaron en malliberejo, pro tio ke ilia priraportado estus "malutila al la nacia sekureco".
Kiel Negm diras: "Ni raportas la novaĵojn. Tion ni faras sendepende, kaj iuj homoj ne feliĉiÄas pri tio. Sed kiel oni povus eviti tion? "
Lunde, la ​​5-an de junio[ii], kiam la aliaj Golfo-Åtatoj anoncis ke Kataro estos diplomatie izolita - la landlimoj fermitaj - kunvokis la direktoroj de Al Jazeera kunvenon. "La rezulto estis: Ni publikigos la novaĵojn same kiel kutime. Kompreneble kunlaborantoj maltrankviliÄis pri siaj postenoj. Dum la unuaj tagoj estis timo, ke nia novaĵkanalo estus fermata. Sed nun la reago estas: tenu ni la kapon trankvila. Ni jam antaÅe spertis ke oni minacis kun fermado."
"Ni tenas la kapon trankvila, ni jam antaÅe spertis tiaĵon"
Salah Negm, Al Jazeera English
Al Jazeera estas unu el la malmultaj amaskomunikiloj en la Araba mondo, kiuj ne sole propagandon elvomas, sed raportadas laÅ seriozaj ĵurnalismaj principoj. Tial ĉi tiu televidsendilo estas teruraĵo por nedemokratiaj reÄimoj, ekde Egiptio Äis Sauda Arabio kaj Barejno. Sed la dissendanto Åajnas ankaÅ partianiÄi al la radikala Islama Frataro en Egiptio, kaj havis laÅ onidiroj simpation por sunaismaj terorgrupoj en Sirio kaj Irako.
La polemiko temas ĉefe pri la Arablingva kanalo de Al Jazeera, kiu estas lokumita en alia, ankoraÅ pli hermetike sekurigata konstruaĵo. "La tono de Al Jazeera Arabiyah diferencas," diras Negm, mem Egipta. "Araboj Åatas akre argumentadi unu kun la alia. En la Okcidento oni ne akceptus tion. Sed Araboj kiuj tion observas, komprenas Äin. "
Al la plej grandaj oponantoj apartenas Sauda Arabio. La tiea Al-Jazeera-oficejo estas intertempe fermita. "La eblecoj estis aÅ fermi Äin mem, aÅ lasi la Saudan registaron fari tion. Ni havas tie Saudan stabon laborantan, ni ne volas endanÄerigi ilin. Do ni diris: restu hejme, ne venigu vin mem en problemojn. "
Sauda Arabio, Barejno, UAE kaj Egiptio vidas Al-Jazeera-on kiel politikan ilon de la registaro de Kataro, ĉar la emiro de Kataro, Tamim al Thani, financas la dissendanton. Lasante ĵurnalistojn avide satiÄi en aliaj Arabaj landoj, li tie plenumus la de li deziratan reÄimÅanÄon kaj dume deturnus la atenton de la hejmaj problemoj, estas la ideo. Signifoplene, la emblemo de la sendilo estas elektita de la patro de la nuna emiro.
"Ni estas honestaj pri tio," diras Negm. "Jes, ni estas financataj fare de la registaro de Kataro. Sed la sama validas por Deutsche Welle, por la BBC World Service. AnkaÅ tiuj estas financataj de siaj registaroj. "
Sed ĉu Al Jazeera povas libere raporti pri kio okazas en Kataro? Tio ne eblas, jen la riproĉo, ankaÅ de nunaj kunlaborantoj, kaj tie troviÄas la problemo. La dissendilo havas apenaÅ atenton por la hejmbazo Doho. Tiu kritiko estas jam tiel malnova kiel la dissendanto mem, sed tamen Negm devas pripensi sian respondon. Tiam: "Kial Åajnas kvazaÅ ni ne raportas kritikeme pri Kataro? Pro tio ke ne estas multa novaĵo en Kataro. Ekzistas loka novaĵo, sed ĉu tio estas ankaÅ internacie interesa? Al homoj kiuj riproĉas nin pro tio, mi diras: kiu novaĵo mankas al ni? Ni amplekse raportis pri la misuzoj ĉirkaÅ enmigrint-laboristoj kaj la Monda Pokalo. "
"Kataro estas kiel urbo kun 200 mil enloÄantoj. Prenu tiuspecan urbon en Nederlando. Ĉu vi ekspektas tie veran demokration inter la partioj? En la praktiko apenaÅ. Homoj argumentas iom en la urba konsilantaro, kaj tio funkcias bone. Tiel ankaŠĉi tie. Kataro estas tiel malgranda. Se okazas problemo, momente kontakti la registaron estas facile. Tio ne produktas internacian novaĵon. "
Ana van Es, en Doha, Kataro
[i] Vendrede la 23-an de junio 2017
[ii] Lunde la ​​5-an de junio 2017