Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/06/09/wat-jakarta-nodig-heeft-is-een-eigen-afsluitdijk-11005415-a1562385
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kion Äœakarto bezonas estas propra Barila Digo

Sen interveno, Ĝakarto povos en 2025 esti subakviĝinta. Nederlanda inĝenieroj, konsultistoj kaj dragistoj verkis planon por preventi tion, kaj nun esperas pri miliona-monsum-kontraktoj.

NRC 10 junio 2017

 

Fare de  Eva Oude Elferink,
nia korespondanto en Äœakarto



Ĝakarto subakviĝas, kaj ne nur iomete. Tamen fiŝistino Tati Suryadi (38) eĉ por nenio en la mondo volus interŝanĝi sian panoramon. Ekde ŝia ligneroplata domo ŝi tuj elrigardas sur la golfeto de Ĝakarto. Imagu momente neekzistantaj la stakojn da alflosita plasto, forgesu la oleecan tavolon flosantan sur la nigra-griza akvo. Komencu al ŝi do ne pri tiu strieto da tero tie dekstre en la foraĵo, kie ligna konstruaĵo kun albordiĝejo nun ankoraŭ konsistigas la solan signon de vivo. Aŭ pli severe: la planoj kiuj pretas, por malantaŭ tio, ĝuste en ŝia elrigardo, konstrui masivan digon.

La metropolo kun ĝiaj (laŭ censo) pli ol 11 milionoj da loĝantoj sinkas ĉiujare averaĝe ĉirkaŭ 7,5 centimetrojn pli sub la marnivelo. En kelkaj lokoj en la nordo tio okazas iom pli rapide, tie pliprofundiĝas ĝis preskaŭ 25 centimetroj. La malbonfaranto: profunda forprenado de grundakvo. En la urbo aperas daŭre sorĉe starigataj butikstratoj aŭ apartamentaj kompleksoj, kaj tiuj ĉiuj bezonas akvon. Pro la mankhava akvokonduka servo, ili amase pumpas akvon, centojn da metroj profunde el la tero. La pezo de ĉiuj tiuj novaj konstruaĵoj premas ĉion pli suben.

Almenaŭ kvar milionoj da homoj nun loĝas maksimume kvar metrojn sub la marnivelo. Ne nur malriĉaj fiŝistoj, sed ankaŭ la riĉuloj kiuj lasis konstrui pompajn vilaojn sur la marbordo. La muroj kiuj devas protekti ilin kontraŭ ĉiu tiu akvo, kunsinkas same rapide.


Ne la Java Maro leviĝas, Ĝakarto enprofundiĝas

Kiom danĝera tio estas, evidentiĝis en 2007. En februaro Ĝakarto, kun 13 tre poluitaj riveroj ja kutimiĝinta al trarompantoj bordoj, ekhavis unu el la plej mortigaj inundoj dum jardekoj trans sin. Kelkajn monatojn poste, en la seka sezono, io stranga okazis: el la nenio subakviĝis la urbo de el maro. Ses monatojn poste: denove. "Klimatŝanĝon, homoj pensis," diras Jan Jaap Brinkman (58) de la Nederlanda oficejo pri akvo-esploro, Deltares[i]. Ĝis el la kalkuloj de Brinkman, de el Delft[ii] kunvokita de la Indonezia registaro, venis tute alia konkludo. Ne la Java Maro leviĝas, Ĝakarto vere enprofundiĝas.

Venis ankaŭ alarma prognozo: se nenio estos farata, tiam malaperos en 2025 la nordo de Ĝakarto sub la akvo. Brinkman: "Tio estos la momento, kiam la riveroj estas tiom malleviĝintaj ke ili ne plu eliras en la maron."


Åœvelinta delegacio

Brinkman, gaja viro kiu kun sia alteco de 1,88 metroj superas siajn Indoneziajn kolegojn, ne plu foriris el Ĝakarto. Li partoprenas en ekde tiam firme ŝvelinta Nederlanda delegacio de inĝenieroj, konsultistoj, kaj dragistoj. Laŭ peto de la Indonezia registaro kaj subvenciita de Nederlando, ili antaŭ dek jaroj komencis pripensi planon por savi Ĝakarton. Tiu plano nun pretas, kaj por Nederlando multe dependas de ĝi. Ne nur pro la miliono-kontraktoj kiuj okulumas. Temas ĉi-tie pri prestiĝo: lasu la mondon vidi ke Nederlando estas ankoraŭ ĉiam la nediskutebla reĝo de akvobariloj.

Sed la demando estas ĉu la projekto, kiu iĝis nomita National Capital Integrated Coastal Development (NCICD[iii]) kaj eble kostos ĝis 40 miliardojn da eÅ­roj, ankaÅ­ vere estos efektivigata. Precipe la solvo de Brinkman, por konstrui antaÅ­ la marbordo tridek kilometrojn longan ‘Afsluitdijk[iv], estas pridisputata. AnkaÅ­ ekzistas ankoraÅ­ la planoj por dek sep artefaritaj insuloj, heredaĵo de la Suharto-registaro, kiuj laÅ­ peto de prezidento Joko Widodo devis esti en la planoj integrataj. La listo de kritikistoj kaj kontraÅ­uloj estas longa. Inter ili estas Anies Baswedan, la nove elektita guberniestro de Äœakarto.

Surpapera realeco

La unua fazo de la projekto, plilarĝigi la ŝtopiĝintajn riverojn kaj fortigi la ekzistantan mardigon, jam komencis. La “no-regrets”-fazo, diras Rully, viro kiu ene de la Indonezia Nacia Agentejo por Evoluado kaj Planado (Bappenas[v]) estas respondeca por NCICD. Kiel multaj samlandanoj li havas nur unu nomon. Iru rigardi en la kvartalo Pluit, kie sablosakoj nun preventas ke marakvo plaÅ­das super la rando.

Kvankam tio ne vere helpas. Tra ŝiraĵoj la akvo tamen ankoraŭ likas en la proksimajn domojn. La devigaj eldomigoj kun kiuj la unua fazo estis akompanata, jam kaŭzis kritikon. Sed la vera rezisto venas post tio; ĉe la Great Sea Wall, mardigo kiu faras la golfeton de Ĝakarto grandega baraĵlago.

"La vera problemo tiel ne estas solvata," diras Giacomo Galli de la Nederlanda NRO[vi] Both Ends[vii]. Kune kun SOMO[viii] (fondaĵo por esplorado pri multnaciaj entreprenoj) kaj TNI[ix] (Transnational Institute) publikigis Both Ends antaŭ nelonge kritikeman raporton pri NCICD.

Tion oni ne bezonas rakonti al Brinkman. Li krias jam jarojn ke la forprenado de grundakvo devas esti haltigata. "Teĥnike estas klare, kio devas okazi. Aktiveco pri tio tamen tute mankas. Kaj la tempo urĝas. Jen plano B. "

La nuntempa akvo-provizado de Ĝakarto ekzistas, same kiel funkcianta kloakara sistemo, precipe sur papero. Tio estas la rezulto de privatigo kaj malbone aranĝitaj kontraktoj. Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, du trionoj de la loĝantaro dependas pro tio de akvo el la tero. Kaj ankaŭ tiuj, kiuj ne dependas de ĝi, uzas prefere senpagan grundakvon. Ahok deziris kiel guberniestro ke tute la metropolo en 2018 havus aliron al kranakvo. Sed pro longedaŭra proceso, iniciatinta de civitanoj kontraŭ la du privataj akvo-kompanioj, la ŝanco de tio ŝajnas nula.

Ne nur la mardigo renkontas proteston. Tio validas ankaÅ­ por la artefaritaj insuloj kiuj devas leviĝi antaÅ­ la marbordo de Äœakarto; tutaĵo de brila altkonstruado kun oficejoj kaj luksaj apartamentoj. La mono kiun nemoveblaĵ-produktantoj pagas por tio al Äœakarto, necesas por financi la reston de Plano B, diras Rully de Bappenas. En 2013 komencis la konstruo de la unuaj kvar insuloj, inter kiuj insulo G, aÅ­ ‘Pluit City’. La interkonsento de ĉirkaÅ­ 350 milionoj da eÅ­roj por la dezajno kaj la konstruado iris al la Nederlandaj dragistoj Boskalis kaj Van Oord.

Sed ĉirkaŭ la insuloj estiĝis reto de polemiko. Kombinado de ŝmirmonoj, fuŝado kun licencoj, kaj koleraj fiŝkaptistoj kiuj sentas sin ne aŭskultitaj. Ekde aprilo pasintjare, la konstruado haltis.

Coca-Cola boteloj

Ĵaŭde posttagmeze en marto staras Tati Suryadi kun levita pugno kaj laŭtparolilo antaŭ la administracia tribunalo en Orient-Ĝakarto. Kun preskaŭ cent viroj, tradiciaj fiŝkaptistoj kun slogan-rubandoj kaj konformaj T-ĉemizoj, ili estas ĉi tie por aŭdi ĉu la juĝisto pravigas ilin kaj retiras la licencon por ankoraŭ tri aliaj insuloj. Tiel ili aktuale havas pli da procesoj. Antaŭe, la juĝisto jam decidis ke la licenco por insulo G estis nevalida. Kontraŭ tio la loka aŭtoritato apelaciis. La sama okazas ĉi-posttagmeze.

Tati kaj ŝia edzo ĉesis fiŝkapti, ŝi rakontas. Tio ne plu havis sencon. Ĉu vi vidas tiun ĝeton? Tie ĉiam estis plena de mituloj. Nun nenio plu. Por kapti fiŝojn, ŝia edzo devis ĉiam ŝipiri pli malproksime. Tio kostis finfine pli da brulaĵo ol kion li enspezis per fiŝoj. Ilian unu boaton ili vendis, per la alia, ligna ekzemplero de kiu la farbo deskvamiĝas, li nun kolektas malplenajn barelojn el konteneraj ŝipojn. Surtere tiuj enspezigas 20.000 rupiojn (1,35 eŭron). Tio estas malmulta, ŝi diras. "Sed ĝi almenaŭ estas io."

Oni ne bezonas esti sciencisto por kompreni kial la vivo el la golfeto de Ĝakarto malaperis. Ĉie flosas plasto, Coca-Cola boteloj, biskvito-pakumoj. Adiciu al tio la pezajn metalojn kiujn la fabrikoj almonte forĵetas en la riverojn. Kaj tiam estis ankaŭ eĉ tiuj grandegaj amasoj de sablo forĵetegataj en la golfeto. Sed la vera koŝmaro de fiŝistoj, ĉirkaŭ 24.000 entute, estas la ideo de tiu digo. Ekologiaj aktivuloj kaj sciencistoj avertas ke, se ne la riveroj estas ĝisfunde purigataj, la golfeto ŝanĝiĝas en fetoran venenan lagon.

"Ne estiĝos blue lagoon, ne", diras Victor Coenen kun Nederlanda sento por understatement. Nome de la enĝeniera oficejo Witteveen-Bos li kondukas la Nederlandan konsorcion. Kaj ne, ankaŭ la subakviĝo de Ĝakarto ne haltas pro tio. "Sed la alternativo estas evakui parton de la urbo, post nur kelkaj jaroj." Krome, diras Coenen: "Ne estas ke ni ŝatas konstrui dikon, kaj do simple elpensi problemon. Ĝakarto havas grandegan problemon. Se tiu ne estas baldaŭ pritraktata, granda konstruo estas la sola solvo. "


Normoj ne sekvitaj

La Nederlanda registaro metis ĝis nun 11,4 milionojn da eÅ­roj, el la buĝeto por evoluhelpo, en la dezajno-fazon de NCICD. En sia raporto skribas Both Ends, SOMO kaj TNI ke la registaro per tio ne sekvas siajn proprajn normojn por evoluhelpo, pro tio ke la projekto eble kondukos al granda medio-damaĝo, kaj la lokuloj antaÅ­e estas ne sufiĉe informitaj aÅ­ provizitaj de decidpov-ebleco. NCICD ankaÅ­ ricevis € 500.000 eÅ­rojn de el la "Partneroj por Akvo"-subvencio-programo.

En la raporto Social Justice at Bay avertas Both Ends, SOMO kaj TNI pri la "venena lago", kiu estiĝas antaŭ la marbordo de Ĝakarto, se la NCICD projekto tamen okazas. Ili ankaŭ kritikas la mankon de decidpovo por la 24.000 fiŝistoj kiuj perdas sian fonton de enspezoj. Sed precipe, la aŭtoroj skribas, la planoj ne preventas ke Ĝakarto plie subakviĝas. Se la loka aŭtoritato volas pritrakti tiujn problemojn, tiam supreniras la taksitaj kostoj (nun maksimume 40 miliardoj da eŭroj) multe pli alte.


Mensogo

Sed se la pasintaj dek jaroj montris ion, tio estas ke decidoj povas senfine esti puŝataj antaŭen, aŭ pro nova leĝaro subite evidentiĝas ne plu efektivaj. Kaj tiam povas ankaŭ okazi, ke iu alia, kun malsama opinio, politike ekhavas aŭtoritaton. Tiel, la evoluo de la golfeto de Ĝakarto estis unu el la plej ĉefaj temoj dum la lastatempaj guberniestro-elektoj. La oficanto guberniestro Ahok donis licencojn por kelkaj artefaritaj insuloj, lia rivalo Anies Baswedan promesis ties konstruon definitive haltigi. Anies gajnis la elektojn.

En salono malantaŭ la Sendependeco-Muzeo en Ĝakarto, la tieaj ĉeestantoj ege ĝojas pri tio. La samaj vizaĝoj kiel monaton antaŭe ĉe la tribunalo, ĉi-foje sen slogan-rubandoj. Ne necesas, la prezentado de la SOMO Both Ends raporto estas kunveno de egaluloj. Ankaŭ guberniestro Anies venus, sed lastmomente rezignis pri tio. Ĉu li post nelonge vere forstrekos la projekton? Ili fervore esperas tion ĉi-tie. "NCICD estas granda mensogo," laŭte sonas. Kaj estas nur unu grupo kiu profitas de tio. "La Nederlandanoj, kompreneble."

 


Eva Oude Elferink  estas Nederlandano kiu studis ĵurnalismon en la Universitato de Amsterdam. Åœi nun laboras en Sud-Orienta Azio, ofte en Äœakarto, kaj verkas tie artikolojn por Nederlandaj novaĵmedioj, ĉefe por NRC.

 

 

[i] Deltares: vidu   https://www.deltares.nl/en/   kaj   https://www.deltares.nl/en/search/Indonesia

[ii] Delft = urbo en Nederlando, kun granda Teĥnologia Universitato, kaj kie ankaŭ Deltares havas sian oficejon

[iii] NCICD = National Capital Integrated Coastal Development

[iv]Afsluitdijk’ = grandega barila digo aÅ­ 'Fermdigo' en Nederlando, jam funkcianta ekde 1932; vidu ankaÅ­: https://eo.wikipedia.org/wiki/Fermdigo

[v] Bappenas: vidu http://cti-pfan.net/partner/bappenas-badan-perencanaan-pembangunan-nasional-indonesia-national-development-planning-agency/

[vi] NRO: Ne-Registara Organizaĵo; anglalingve: non-governmental organization (NGO)

[vii] Both Ends: vidu http://www.bothends.org/en/

[viii] SOMO, vidu: https://www.somo.nl/?noredirect=en_GB   kaj ankaÅ­: 
https://nl.wikipedia.org/wiki/Stichting_Onderzoek_Multinationale_Ondernemingen

[ix] TNI, vidu: https://www.tni.org/en/publication/our-public-water-future

Ĉiuj artikoloj   |  




©marto 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass