Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/06/02/stuur-trump-de-klimaatrekening-10897675-a1561549
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Sendu al Trump la klimatfakturon

Se Trump volas ke Eŭropo pagos pli por protektado fare de la NATO, tiam li mem devas pagi por la tutmondaj konsekvencoj de sia klimatpolitiko, opinias Marc Davidson.

NRC 3 junio 2017

 

Fare de  Marc Davidson

 

La 1-an de junio 2017, la Usona prezidento Donald Trump anoncis ke la Usono retiriĝas el la tutmonda Klimata Akordo de Parizo. La celo de tiu akordo, pri kiu en 2015 konsentis preskaŭ 200 landoj, estas limigi la kreskon de la tutmonda temperaturo  – kaŭzitan de homa aktiveco –  ĝis du gradoj Celsius. Kvankam Usono sub sia antaŭa prezidento Barack Obama subskribis la klimatan akordon, Trump dum sia balotkampanjo promesis lasi la Usonon retiri sian konsenton.

Kvankam Trump proponas reintertraktadon por nova klimata akordo, la ‘fair deal’ kiun li antaŭvidas estas neakceptebla. Trump ja rekomendas disdividi la kostojn de klimatpolitiko egale inter ĉiuj landoj, kaj riĉaj kaj malriĉaj, kio kontraŭas al la klimato-traktato el 1992. Tiu traktato prave asertas, ke la respondecoj de landoj por kontraŭagi klimatŝanĝiĝon dependas de kaj ties (historia) kontribuo al klimatŝanĝo kaj ties financaj kaj teĥnikaj eblecoj. En sia alparolo Trump tamen jam indikis, ke la neebleco efektivigi akordon estus ankaŭ bonega por li.

Retiriĝo de la Usono estas do grava bato al la internacia klimato. Ne nur ĉar la Usona daŭrigas nun forhejti pli da fosiliaj brulaĵoj, sed ankaŭ ĉar tio subfosas la pretecon de aliaj landoj. Tiu preteco dependas plejparte de la scio, ke landoj ne senpage petveturi kun la klopodoj de aliaj. Klimatŝanĝiĝo ja estas tutmonda problemo: neniu povas protekti nur la klimaton super sia propra teritorio. Kiam unu lando reduktas forcejgasajn emisiojn, tio sammulte favoras ĉiujn aliajn landojn.


Ĝisnun Trump ankoraŭ ne lasis sin ekpensi pri aliaj ideoj, nek per sciencaj komprenoj, nek pere de internacia morala premo. Kvankam sciencistoj jam dum pli ol jarcento scias ke la forbruligado de fosiliaj brulaĵoj povas levi la temperaturon sur la tero, Trump nomumis la personon Scott Pruitt, ĝuste neulon de tiu kaŭzo, kiel ĉefon de la Usona Medio-protektada Agentejo de Usono. Kaj mallonge antaŭ la subskribo de la dekreto kiu nuligis la klimatpolitikon de Obama, kaj denove larĝe liberigis la vojon por la Usona karbo- kaj petrol-industrio, Trump ofte ripetis sian mantron: ‘It's America first’.

Kun kiu lingvo kaj kiuj iloj ni povas Trump-on ja persvadi tamen resti ene de la nuna klimata akordo? Probable la aliro de Trump al la NATO prezentas por tio unuan agmanieron. Laŭ The Sunday Times, en marto dum la vizito de la Germana federacia kancelierino Angela Merkel en Vaŝingtono, Trump estus transdoninta al ŝi fakturon de pli ol € 300 miliardoj da eŭroj, sumon kiu Germanio estus ‘ŝuldata’ pro la protektado de ĝia teritorio fare de Usono. Dum la NATO-pinto antaŭ nelonge en Bruselo, Trump havis kompareblan mesaĝon por ĉiuj Eŭropaj landoj.


       Klimatpolitiko estas la plej ĝusta garantio por paco

Ĉe ĉi tiu aranĝo, la Eŭropaj landoj havas tiom pli da kialo por siavice sendi al Trump fakturon pri Eŭropa protektado de Usona teritorio kontraŭ klimatŝanĝiĝo. La miliardoj kiujn Eŭropo elspezas por klimatpolitiko, estas profitaj ne nur por Eŭropo, sed sammulte por Usono. Ĉe tio estas multe por diri, ke kontraŭagi klimatŝanĝiĝon estas pli bona garantio por internacia paco kaj sekureco, ol plialtigi la defendo-elspezadon. Eĉ la Usona ministerio de Defendo priskribas en siaj raportoj la danĝerojn de klimatŝanĝiĝo por la geopolitika stabileco kaj el tio devenantaj militoj.

Se Trump flankenmetas tiun fakturon, la sekva paŝo estas reakiri la kostojn de Eŭropa klimatpolitiko pere de import-impostoj je Usonaj produktoj. En nia internacia leĝa sistemo, ne eblas jure aŭ perforte devigi landojn praktiki klimatpolitikon. Ni ja povas landojn, kiuj endanĝerigas la estontan loĝeblecon de ĉi tiu tero, meti ekster la ekonomia ordo. Kial la internacia komunumo permesus, ke la Usono transŝovas la kostojn de kaj klimatŝanĝiĝo kaj klimatpolitiko al aliaj landoj kaj estontaj generacioj? Kaj intertempe perlaboras monon kaj konkurencas kun produktoj kiuj estas tro malalte prezmarkitaj, pro tio ke oni lasas la fakturon pri klimatŝanĝiĝo nepagita?


Nun kiam Trump efektive retiras la Usonon el la tutmonda klimata akordo, tial ekzistas nun ĉiuj kialoj por konsiderindaj import-impostoj ĉe Usonaj produktoj. Pro tio ke la preventado de klimatŝanĝiĝo jam tro longe forrestis, pluaj prokrast-taktikoj ne plu estas tolereblaj. Kontraŭagi klimatŝanĝiĝon valoras komercan militon.

 



Marc Davidson  estas en Nederlando profesoro pri la vivmedio el humanisma perspektivo; vidu ankaŭ: http://www.uva.nl/profiel/d/a/m.d.davidson/m.d.davidson.html

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com