Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/commentaar-merkel-bevestigt-opnieuw-dat-ze-de-alternatieve-leider-van-het-westen-is~a4497796/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La vortoj de Merkel

Kun ŝiaj verdiktoj, Merkel reasertas ke ŝi nun estas la alternativa gvidanto de la Okcidento.

Volkskrant 30 majo 2017

 

Fare de  Arnout Brouwers


“La tempo, kiam ni povis plene kalkuli je aliuloj, estas iagrade pasinta; tion mi rimarkis dum la lastaj tagoj kaj tial ni Eŭropanoj devas preni nian destinon vere en la propran manon.” Tiu ĉi verdikto de Angela Merkel tuŝas jam longe ekzistantan realaĵon. Ĉe la fino de la Malvarma Milito, la trans-Atlantika ligo perdis sian evidentecon. Ekde tiam, kelkiuj atendas, jes aŭ ne avidaj, pri ĝia definitiva pereo. Vane.

Ĉar por la Eŭropanoj estis kaj estas (ankoraŭ) ne alternativo al Usona gvidado. Kaj por la Usonanoj estis kaj estas ne alternativaj aliancanoj  –  landoj kun kiuj oni dividas valorojn kaj ankaŭ povas agadi kune.

 

       Ne adiaŭo, pli verŝajne alarmkrio

 

La deklaroj de Merkel estas rimarkinde rektaj por Eŭropa gvidanto, sed ili koncernas prezidenton Trump pli ol la ligon kun Usono. La federacia kanceliero estas konvinkita Atlantikano kaj Eŭropano. Ŝi estas realisto kiu konscias ke sole Putin profitas de rompo kun Usono. Kaj ŝi estas idealisto kiu kredas en la valoroj kiuj kunligas la Okcidenton.

Ŝia serĉado de Eŭropaj respondoj pri la nova mondo, estas nek nova nek polemika. La EU provas tion jam kvaronan jarcenton. Se nun Trump estas la kaŭzo, des pli bone, ankaŭ por la Usonanoj mem. Berlino kaj Parizo baldaŭ anoncos novajn Eŭropajn planojn. Hago restas muta kiel ŝtono: niaj Nederlandaj politikistoj timiĝis pro tiu debato, kaj volas ‘Eŭropon’ nur prezenti kiel deciditan fakton.


La senankra diplomatio de Trump, kaj ankaŭ la Brexit, kreas danĝeran momenton. Ambaŭ estas parte reagoj al mondo en kiu la Okcidento relative perdas potencon kaj riĉecon, kaj en kiu la ekpreno de tutmondaj procezoj, inkluzive de migrado, ŝajnas perdita. Ie kaj tie ekstaras profetoj de nacia potenco kaj kontrolo, eĉ la koncepto de la 'fortulo' prosperas denove. Jen la Okcidenta krizo kiun Trump enkorpigas.

Merkel prave timas, ke la alternativoj por la mankinta, sed sur ludreguloj bazita mondo de multflanka kunlaborado, povas rezulti malbone. Ŝi luktas kontraŭ sinistro-aŭguristoj kaj iliaj medikamentoj kiuj pli gravas ol la malbonaĵo. Ŝi estas lojala kun la strategia ligo kun Usono, sed ŝi ankaŭ diras: ni vendos ne nian animon. Tio ne estas adiaŭo de Usono, sed prefere trans-Atlantika alarmkrio.


                                                          Arnout Brouwers

 

 

 

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com