Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/04/21/wat-wil-de-jonge-rus-8359420-a1555566
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kion volas la juna Ruso?

Ili estas kontraŭ korupteco, ili subtenas gejojn, nomas Rusion

NRC 22 aprilo 2017

 

Fare de niaj redaktoroj
Eva Cukier kaj Steven Derix



Armitaj kun flavaj ban-anasoj kaj sur gimnastaj ŝuoj ili prenis la stratojn. Junaj Rusoj, kelkaj ne pli aĝaj ol dek kvin aŭ dek ses jaroj, respondis la 26-an de marto masive al alvoko de opozicio-gvidanto Alexei Navalny, por protesti kontraŭ la korupteco de la politikaj elitoj. Ili grimpis sur stratlanternoj, mokkriis al policanoj kaj lasis sin sub laŭtaj protestoj forkonduki fare de la kontraŭ-tumulta polico.

La subita apero de la junuloj inter la entute 60.000 manifestaciantoj altiris mondvaste la atenton. "Generacio Z" oni nomis ilin, la posteulo de X kaj Y, naskita post 1992. Rusaj amaskomunikiloj parolis pri ‘ribelo de lernejanoj’, kaj sur Facebook kaj Twitter homoj demandis sin de kie venis tiuj lernejanoj kaj studentoj.

La junuloj riskis sufiĉe, ĉar demonstracii estas en Rusio tute ne sendeviga. Ili riskis ne nur la ĉelon, problemojn ĉe lernejo aŭ laboro, sed ankaŭ la aktualan intereson de la sekurec-servoj. "Mi ne estas timema," diris la 19-jara Roman Dovgi la 26-an de marto persiste al NRC[i]. "Mi pli volonte sidas dek kvin tagojn en malliberejo, ol devi vivi en tia lando."


La demando estas ĉu la aŭtoritatoj ankoraŭ sukcesos bridi tiun ribeleman spiriton. Opoziciestro Navalny  – kiu post sia arestado la 26-an de marto estis enkarcerigita 15 tagojn –  jam anoncis la sekvan demonstracion, je la 12-an de junio. Rusio ŝajnas iri en la direkton de malkvieta somero, kun lernejantoj kaj studentoj en la ĉefrolo.

La ‘Krimea generacio’ nomas Jelena Omeltsjenko, sociologo ĉe la Centro por Junularaj Studoj en Sankt-Peterburgo, ĉi tiun grupon. "La aneksado de Krimeo estas sperto kiu interkonektas ĉi tiujn junulojn, kaj kun kio ili verŝajne daŭre restos identigi sin. La vero tre gravas por ili. Ili serĉadas respondojn, deziras esti aŭdataj kaj ankaŭ vidataj, sed sentas sin ignorataj fare de la potenco."

Sed kion diras tiuj junuloj mem? Kiel ili rigardas sian estonton kaj tiun de Rusio? Kaj, la demando pri kiu ĵurnalistoj, politikistoj kaj sociologoj sin okupas ekde 26 marto: ĉu ĉi tio estas la generacio kiu ŝanĝos Rusion? NRC decidis demandi ĝin al ili mem. Tra kontaktoj ni distribuis enketon [vidu ankaŭ malsupre]. Preskaŭ cent junuloj en la jaraĝo inter 16 kaj 35 kompletigis nian demandaron. Preskaŭ senescepte, niaj respondantoj estas alte edukitaj, multvojaĝintaj grandurbo-infanoj kun super-mezuma intereso en politiko, arto kaj kulturo. Ke temas pri escepta grupo montriĝas per la fakto ke la duono de tiuj junuloj indikas iam esti demonstraciintaj, tio estas multfoje pli ol la mezumo. Do ne karakteriza sonda provo, sed skizo de juneca, intelekta avangardo. Kiu faras al si zorgojn pri la estonteco. Reprezentantoj de generacio kiu, laŭ la vortoj de la 20-jara Julia el Moskvo, "ĉiam pli ofte komencas mem pripensi".

 

Plata-ekranaj televidoj

Iliaj gepatroj spertis la ĥaosajn naŭdekajn jarojn, periodo kiam Rusio rapidege ŝanĝiĝis ekde letargia Sovet-utopio en hiperkapitalisman merkat-ekonomion. Subite validis la rajto de la plej forta, krimeco larĝe antaŭeniris, kaj okcidentaj luksaĵoj inundis la merkaton.

La novjarmila Ruso konservas apenaŭ rememorojn el tiu periodo. Ĝi elkreskis kun Vladimir Poetin, la viro kiu finis la ĥaoson, kaj kun kiu komenciĝis la koncepto ‘gvidata demokratio’. Kun altaj petrolprezoj, malfermaj limoj, plata-ekranaj televidoj kaj smartphones. Sed ankaŭ kun diseriĝanta konstitucia ŝtato, pliiĝanta subpremo kaj kreskanta breĉo inter Rusio kaj la Okcidento.

La pli maljunaj generacioj kontentiĝis kun ĝi: stabileco iris antaŭ ĉio. La gejunuloj volas pli. Demanditaj elekti inter "financa sekureco" kaj "mem-evoluigo", pli ol duono de la junuloj elektas por la lasta  –  kvankam granda parto de la junularo serĉadas ekvilibron.

"Antaŭe mi trovis financan sekurecon pli grava," skribas Mark Rozengaus (25). "Sed antaŭ nelonge mi ekkomprenis, ke oni iĝas trostreĉita, se oni sole laboras por labori."

La vivsinteno de Mark distingiĝas ne de tiuj de liaj samaĝuloj en Berlino, Amsterdamo aŭ Londono. Ne mirinde: eĉ 90 procentoj de niaj respondantoj regule troviĝas eksterlande. Grandega diferenco kun la mezuma Ruso, por kiu eksterlanda vojaĝo ofte estas neatingebla lukso. Okcident-Eŭropo estas favorata (kaj pagebla) destino, sed ankaŭ pli ekzotikaj regionoj, kiel ekzemple Aŭstralio, Hong Kong kaj Kamboĝo, evidentiĝas popularaj.



Kontinuigo de toleremo

Demanditaj pri "la plej bona trajto de la Okcidento", niaj respondantoj preskaŭ ĉiam mencias la liberecon, la liberalismon kaj la vivkvaliton en Okcident-Eŭropo. Tamen, ili trovas la Okcidenton kelkfoje pedanta, kaj laŭ kelkiuj la toleremo rilate al minoritatoj tro multe pliiĝas. "Ekzemple, ke geja aŭ nigra persono povas partopreni en televida ludo aŭ filmo, nur por ne ofendi tiujn homgrupojn," diris la 22-jara Aleksej Netsjajev el Krasnogorsk. Aleksej mem kaj siaj samaĝuloj ne havas problemon kun GLAT[ii]. Sed eĉ 89 procentoj diras ne konsideri ĝin problemo se amiko aŭ familiano estas geja. "Kelkaj homoj havas ruĝan hararon, aliaj estas gejaj, kio estas la problemo?" Mitja rimarkigas seke. Aliaj indikas ke GLAT povas esti certa pri aldona subteno. En lando kie "propagandi gejan vivstilon" estas puninda, kaj kie politikistoj prezentas 'Gejropa' kiel la apogeo de morala malvirteco, rimarkinda rezulto!

Pri sia propra lando niaj junuloj estas plejparte negativaj. Prenu la eksterlandan politikon. Se vi devas kredi la akran tonon de la Rusa televido, Putin repostulis por Rusio ties gvidan rolon sur la monda scenejo. Ukrainio, Krimeo, Sirio: Rusio estas en ofensivo kaj la Okcidento ne plu povas ion. Niaj junuloj montriĝas ne tre impresata de tio. Rusio estas: "agresema", "timigulo", "ŝlemilo el la geto", "politika perdinto", "koloso sur argilaj piedoj", kaj "simio kun granato", kiel Rusa parolturno. Laŭ la 19-jara Nikita Rjadnov el Moskvo, petrol- kaj gaso-giganto Rusio estas nenio pli ol "la benzinstacio de la mondo."

Unu afero estas certa: la televido, por gepatroj kaj geavoj ankoraŭ akiraĵo, estas ĉe la junuloj malofte enŝaltata. Ĉar same kiel iliaj samaĝuloj aliloke, la Rusa junularo akiras siajn novaĵojn el la interreto: de sociaj amaskomunikiloj kiel Facebook, Instagram kaj Twitter, kaj ties Rusaj kontraŭoj Vkontakte kaj Telegram. Ili ankaŭ evidentiĝas fidelaj sekvantoj de retaj blogoj en kiuj Rusaj ĵurnalistoj sendepende kaj kritike sciigas pri registaro, socio kaj eksterlando. La ŝtatan televidon ŝajnas ĉi tiu grupo plejparte ignori. Kion ĝi ja sekvas: Meduza[iii], novaĵretejo de Rusaj ĵurnalistoj en ekzilo, kiu operacias de el Latvio. Tio estas en ĉi tiu sonda provo por 43 procentoj la plej grava novaĵfonto. Ankaŭ la enketema ĵurnalo Novaja Gazeta[iv] montriĝas bone legata.

Opoziciestro Navalny lerte utiligas la ciferecan fokuson de la juneco: liaj retaj kampanjoj kaj poluritaj kontraŭkorupteco-filmetoj disponeblas rapide sur socialaj amaskomunikiloj. La kontraŭkorupteco-kampanjo de Navalny estas bone ricevata. Eĉ 78 procentoj de la respondantoj estas iam implikitaj en kazo de korupteco. Demandite "kiel vi sukcesos en Rusio", preskaŭ la duono donas tre cinikan respondon: "ŝteli", "mensogi", "kubutado", "ligoj" kaj "esti de bona deveno".



Elmigrado en sia kapo

Kvankam la plimulto de la junuloj  – junaj dudekuloj –  esperas vidi sin post kvin jaroj en pli bona posteno, kun propra domo kaj familio, ili tamen estas sufiĉe pesimismaj. Kiel ekzemple la 25-jara studento Pavel, kiu skribas esperi ke Rusio post kvin jaroj ne plu ekzistas. Andrej Sjisjkin opinias ke plani en sia lando neeblas. "Se ili ne malliberigi min, tiam mia vivo estos certe tre interesa." Ke li sufiĉe konsideras karceran punon, tio havas kialon: la 27-jaraĝa Andrej jam kuniris en serio de manifestacioj. Laŭ li, estas du vojoj al sukceso por Rusiano: vi elmigras, aŭ vi akiras lokon ene de la potenco. Eĉ unu el la kvin respondantoj lasas malferma la opcion de elmigrado. La 21-jaraĝa Anna: "Mi vivos en libera lando, ne pagos tro por nutraĵoj, kaj miaj infanoj iros al senkosta infanvartejo". "Tiajn demandojn neniu plu faras al la alia," skribas ŝia samaĝulo Anastasia. "Aŭ mi troviĝos eksterlande, aŭ mi elmigros en mia kapo."

La estonteco-perspektivoj de junuloj ŝajnas tre dependi de iliaj ekspektoj pri la ŝanco de politikaj ŝanĝiĝoj en Rusio. "Se la nuna opozicia etoso kondukas al nenio, tiam estas  – en ĉi tiu lando de Putin kaj Rusio Kunigita –  neniu estonto", supozas la 21-jaraĝa Dmitri Botsjkov.

La prioritatoj por ŝanĝi transkapiĝe falas unu sur la alia: la jurusdikcio, la ekonomio, la entreprenema klimato, la edukado, la prizona sistemo. Aliaj volas fari ion pri la "Rusa pensmaniero", la cenzuro aŭ, kiel la 24-jaraĝa Sergej, la vodko-konsumo de siaj samlandanoj. Olga Titova (20) ŝatus ŝanĝi "tre multe".

Preskaŭ la duono de la junuloj volas alpaŝi "la politikan sistemon", "la registaron" aŭ "la prezidenton". Kaj 54 el la 98 respondantoj iam manifestaciis: kontraŭ elektofraŭdo, kontraŭ Putin, memore al la mortigita opozicio-politikisto Boris Nemcov aŭ, kiel la 26-an de marto, kontraŭ korupteco. Tamen nur malgranda minoritato estas membro de politika partio, klubo aŭ asocio.

"Ĉi tiuj junuloj estas ekstreme individualismaj," diras sociologo Omeltsjenko telefone. "Ili estas okupataj ĉefe kun si mem, kaj reviviĝas ĉe la nombro da likes sur socialaj amaskomunikiloj. Nur ĉe la manifestacioj ili vidis unu la alian por la unua fojo proprakorpe. Tiam ili subite montriĝis pretaj volonte transdoni sin al kolektiva ideo. Ekde la manifestacioj, junuloj estas pli ofte observataj de policanoj kaj en la lernejo, vidas Omeltsjenko. "La demando estas, ĉu ili, dum la venontaj monatoj, persistos en la sociala dinamiko ĉe decida momento: la spontaneco de 26 marto."

 

                                               __________________

 

 

Enketo:

NRC distribuis enketon kun 22 plejparte malfermaj demandoj. Venis 106 reagoj, el kiuj 98 uzeblaj: de 53 virinoj kaj 45 viroj, inter 16 kaj 38 jaraĝaj. La granda plimulto de la respondantoj estas inter 20 kaj 30 jaraĝaj.

La plej okulfrapaj rezultoj: 55 procentoj de la respondantoj iam manifestaciis; 53 procentoj ne rigardas televidon; 46 procentoj volas regime change[v] en Rusio. De la junuloj kiuj volas reĝimŝanĝon, 62 procentoj manifestaciis.



 

Rakontoj de tri Rusaj junuloj:


Vladimir Prokopenko, 27-jaraĝa, el Bolosjitje[vi]:

"Mi venis al la manifestacio, ĉar mi volis scii kiom da homoj same pensis pri tio kiel mi, kaj kiel estis la etoso. Ni ne havis slogan-rubandoj, ne skandis devizojn. En la protokolo skribiĝis ke mi rifuzis ordonon daŭrigi mian vojon.

Mi estus kriinta "Putin estas ŝtelisto". En la policejo evidentiĝis ke ĉiu havis la saman antaŭ-presitan protokolon. Ni normale parolis unu kun la alia, kiam la policanoj fortrenis min. Ĉe la arestito-veturilo mi faris la Venko-signon. Tiam ili rampuŝis mian kapon kontraŭ la veturilo. En 2011 kaj 2012 mi ankaŭ manifestaciis. Mi ne estas membro de politika partio, nek de aliaj organizaĵoj. Mi loĝas en Bolosjitje, proksime de Moskvo en ĉambro de dek sep kvadrataj metroj. Por tio mi pagos 4.000 rublojn[vii] monate. La najbaroj kun tri infanoj pagas 7.500 rublojn. Kaj tio kvankam la domo estas el la deknaŭa jarcento, kaj ekde Stalin ĝi havis neniun revizion. Putin diras ke en Ukrainio la situacio estas ankoraŭ pli granda rubejo, sed tio estas por mi ne argumento."


Polina Kolesnitsjenko, 16-jaraĝa, el Moskvo:

"Mi ne povis mem esti ĉe la manifestacioj de 26 marto. Unuflanke mi irus tien volonte, por sperti la optimismon, senti ke mi kontribuos ion, kaj vidi ke ni estas multaj. Sed mi trovas tion ankaŭ timiga, pro la risko de arestado kaj provokoj. Antaŭe mi ja estis ĉe du manifestacioj. Miaj samklasanoj tien certe ne iras, tiuj okupas sin pri tute aliaj aferoj. Niaj instruistoj ignoras politikajn temojn.

Hieraŭ estis unuafoje diskuto en la klasĉambro, ĉe tio temis ankaŭ pri Navalny. Nia docento nomis lin ‘dungito de la Okcidento’.

Mi mem eble estas pli politike konscia fare de miaj gepatroj. Mia patro estas ĵurnalisto, mia patrino laboras ĉe NRO[viii]; ili ambaŭ estis observistoj ĉe la elektoj de 2012, kaj ili subtenis la opozicion. Mia revo estas iri al Germanio por studi tie, mi jam lernas la Germanan lingvon. Alikaze mi volas studi ĵurnalismon en Moskvo aŭ Sankt-Peterburgo. Mi ne scias tiel multe pri Navalny, li havas karismon, sed li estas ankaŭ naciisto, do mi ne volus ke li iĝos prezidento. Bedaŭrinde mi mem ankoraŭ ne rajtas voĉdoni. Mi ne kuraĝas esperi plibonigon, mi eble iĝos seniluziigata".


Anna Koval, 27-jaraĝa, el Moskvo:

"Mi instruas la Anglan kaj la Nederlandan, kaj mi aldone laboras kiel volontulo ĉe Memorial[ix]. La premon de la aŭtoritatoj oni ne tuj rimarkas. Oni ankoraŭ daŭre faras kion oni volas, tio postulas eble pli da peno. La risko dependas de kio vi faras. Prenu ekzemple Ildar Dadin, kiu kun slogan-rubando prenis la stratojn.

Li malobeis neniun leĝon, sed ili malliberigis kaj turmentis lin. Tio estas la plej danĝera, ke vi tute estas unuope.

Partopreni en organizo donas iun protekton. Dum la protestoj de 2011 kaj 2012 mi studis en Belgio. Kiel signo de solidareco, ni kun malgranda grupo ekmanifestaciis en Bruselo. Mi konscie ne partoprenis en la demonstracio de 26 marto, ĉar mi havas rezervojn pri la politikisto Navalny. Protestoj estas grava influilo. Sed mi estas absolute kontraŭ revolucio. Idealistoj pensas ke tiaĵo povas okazi sen tro da sangoverŝado. Sed mi opinias, ke falos tre multaj viktimoj."




 

 

[i] NRC = altkvalita Nederlanda tagĵurnalo

[ii] GLAT: vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/GLAT kaj https://en.wikipedia.org/wiki/LGBT  

[iii] Meduza: vidu http://epo.wikitrans.net/Meduza

[iv] Novaja Gazeta: vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Novaja_gazeta

[v] regime change = reĝimŝanĝo

[vi] Bolosjitje estas en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo

[vii] 4.000 rublojn = ĉirkaŭ 66 eŭrojn [atentigo fare de la NRC-redakcio]

[viii] NRO: Ne-Registara Organizaĵo

[ix] Memorial = instituto kiu ekzamenas la Stalinisman subpremon [atentigo fare de la NRC-redakcio];
vidu ankaŭ: https://de.wikipedia.org/wiki/Memorial_(Menschenrechtsorganisation)

 

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com